URL: http://www.everk.it/index.php?348eremetjevo-1977



Ŝeremetjevo, 1977

de Tomas Venclova, en la traduko de István Ertl

Trans la frost' doganeja, preter gardista spalir' armita,
Grimpinte la ŝtuparon al mizera valut-paradizo,
Mi rememoris ke mi ne mansvingis al kelkaj forlasatoj.

Ankoraŭ mi ne ekflugis, kaj ili por ĉiam iĝis ombroj,
Eĥoj en telefon-profundo, adresoj en libreto forgesita,
Kaj jen ĉi tio estas la sola miraklo en nia epoko.

Mi sciis ke voĉoj diseriĝos kaj vortoj iĝos polveroj,
En krepuskon de foto retiros sin vizaĝ' konata,
Ĝis, fine, ĝin flankenpuŝos bretaro kaj lampo.

Mi ne sciis ĉu mi, ĉu ili estas malliberuloj de Persefono.
De la tableto mi rigardis la ebenejon malantaŭ la vitro,
Mian forĵetitan korpon, kiel diras poeto ĉi-loka.

Tie ĉe l' elektrocentralo baldaŭ pendos trempita suno,
Tramoj zumos, ŝprucante koton al la martaj bulvardoj,
Degelos la flakoj en la strato de l' Plejgranda Kartvelo.

Tie iam ĉe la multfenestra, postmilita muro
Kuŝis mortinta viro, la milico dispelis la homojn,
Kaj mi ne tuj komprenis, kion ĉi tio signifas.

Ekde nun mi havos sufiĉan tempon por kompreni,
Dekduon, dudekon, eble tridekon da jaroj
En mallumaj ĉambroj, en kontinentoj vastaj kaj mallumaj.

Kaj preskaŭ samloke, responde frapon, grincis ŝlosilo,
Kaj preskaŭ samloke mi spertis kiel brilas tiu verso
El kiu riveliĝas noktomezaj arboj kaj neĝo.

Nedenaska lando, konfidita kiel provizora korpo,
Marĉa tero de nevenkantoj ĝis Barenca maro,
Aviadilaj krucoj super urbo nevidebla.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi