URL: http://www.everk.it/index.php?8aj-internaciaj-renkonti285oj-de-esperanto-en-plouezec-de-la-14a-285is-la-21a-de-a365gusto-2004



8aj Internaciaj Renkontiĝoj de Esperanto en Plouezec de la 14a ĝis la 21a de aŭgusto 2004

 

En Plouezec, Bretonio, jam la okan fojon okazis esperanto-semajno kun pluraj samtempaj diversnivelaj kursoj. Ili havas retadreson kie troviĝas informoj:
http://www.plouezec.fr/esperanto.html
Sesfoje mi instruis de 9.00 ĝis 12.00 h pri poezio kaj poetiko. Mi klarigis:

 

- kiel funkcias la klasika heksametro de Homero;

- kiaj ŝanĝiĝoj okazis ĉe la transiro al la Latina;

- kio estis la ceteraj klasikaj poemo-formoj;

- kio estas Hebrea poezio;

- kion kontribuis al la Eŭropa poezia tradicio la Ĝermanaj popoloj;

- kio estis la tradiciaj Ĉinaj poem-formoj - ĉeestanta Ĉino povis pliprofundigi la temon - ktp ktp ĝis inkluzive la tradiciajn Eŭropajn formojn de rondelo, soneto ktp ktp - ĝis la nuna ŝajne senforma moderna poezio - kaj ĉion ĉi pere de esperanto-tradukoj kaj originalaĵoj -- kaj poste ni traktis pri la Poetiko de Aristotelo, de Horacio, de pluraj esperanto-aŭtoroj sed ĉefe de Kalocsay.
 

Ĉiu el la 6 matenoj efektive havis propran temon.
Estis interesa kurso, bona publiko.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi