URL: http://www.everk.it/index.php?al-marjorie-boulton-de-kalman-kalocsay



Al Marjorie Boulton, de Kálmán Kalocsay

Sur la marĝenon de ŝia libro "Kontralte"



“Ho sankta Sappho, vi mielrideta,
vi violbukla…” – jene sonis liro
Alkaja iam, jene sub impeta
impuls’ al vira Sappho kantis viro.
Sed kiel de marmoro, la admiro
refalis rebatita, kaj eĉ peka
stampiĝis, ĉar malpura deziro…
Pro kio do, per kia sorĉ' reveka
el sub la dika polv’ biblioteka
ĉi du fantomoj lumaj nun min hantas:
Alkajo juna kaj la Muzo deka?
Nu, ĉar poeto spite juna kantas
al nia Sappho, ĉar mi la tumulton
de sentoj kantas al Marjorie Boulton.

Post kiam Eros faris sian pafon
al ŝia koro, time li forkuris,
ĉar tiu kun la sang’ elĵetis lafon,
kies bruliga ardo lin teruris.
La am’ virinojn multajn jam torturis,
sed ĉu animon sian ĝis tenebraj
profundoj iu sonde jam mezuris
tiel kuraĝe, kiel en ĉi febraj
konfesoj montras la neforgeseblaj
sinsekcoj de konsterna sinceremo:
memoroj voluptemaj kaj funebraj,
sopiroj jen ekbrilaj kiel gemo,
jen nigraj, revokantaj sangan kulton?
Ho, ĉasta bakĥantin’, Marjorie Boulton!

Kondukas nin kavaliro dama,
mi sekvas ŝin logate de vojaĝo
tra la kratero de animo flama.
Virin-tenero kaj virin-sovaĝo
tie la ĉenojn de la frida saĝo
streĉadas en ribelo katenita.
Komence iras mi tra fe-pejzaĝo
inter knabinoj kun la am-evita
pastrino de diino Afrodita.
Nun pensoperloj ravas min sur sombra
velurtalaro de revad’ medita,
nun tril’ lasciva kiel kver’ kolomba,
sufokiĝanta plore en singulton…
Tiel mi vagas kun Marjorie Boulton.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi