URL: http://www.everk.it/index.php?atentu-la-vipurojn



Atentu la vipurojn !!

 

Oni ofte aŭdis tion en Grésillon dum la unuaj jaroj kiel Esperantista Kulturdomo. Estis vere, ke en la arbaro multis la fibestoj. Ĉiumatene, la ĝardenisto ĉasis ilin kaj mortigis dekon da ili kelkfoje. La tiama estraro decidis uzi pli naturan rimedon. Kelkaj erinacaj paroj estis liberigitaj en la arbaro kaj, kelkajn jarojn poste, oni nur hazarde renkontis unu aŭ du kiuj rapide fuĝis.

   Mi mem, plurfoje, trapasante la arbaron, vidis serpenton kaj aŭdis bruon en la sekiĝintajn foliojn sur la tero. Vipuro aŭ kolubro, mi ne riskis demandi la beston, ankaŭ mi fuĝis. Ununuran fojon, sur la nuda deklivo, tute supre, apud la tiama minigolfa ludejo, mi vidis plurajn kiuj serpentumis malsupren.

   Tamen, plurajn jarojn poste, oni ankoraŭ rekomendis :

 

ATENTU LA VIPUROJN !!

PIEDBRUU ! FAJFU ! KANTU !

 

por timigi la vipurojn.

   Ĉu vere pro la vipuroj ? Eble jes, sed estis ankaŭ alia kaŭzo. Meze de la arbaro estis antikva ĉasrendevuejo, aŭ ĉaspavilono, aŭ kiosko, nomu ĝin laŭ via plaĉo, tre agrabla, ĉirkaŭita de belaj arboj, bone izolita, romantika, sed tamen sufiĉe proksima al la kastelo por ne maltrafi la sonorilon. Estis ideala loko por privataj rendevuoj. Bedaŭrinde, kiam la kastelo estis plena, unu tia loko ne sufiĉis, kaj ofte ĝi jam estis okupata aŭ okupita (oni multe diskutis pri ata/ita en la sama epoko). Pro tio estis bontone, alvenante al la padkruco iom brui por … timigi la vipurojn. Se vi ne kredas min, la foto de tiu pavilono estas en la fotalbumo de Grésillon.

   Ĝi ne plu ekzistas, ĝi ruiniĝis kaj oni decidis ne riparigi ĝin ĉar la gejunuloj de Baugé ankaŭ ŝatis ĝin sed difektis ĝin, farante fajron por piknikoj kaj lasante amason da rubaĵo. Sendube, ili ne timis la vipurojn ! Bedaŭrinda malapero, sed tamen, en la arbaro :

 

ATENTU LA VIPUROJN !!

(Juanita Tourbillon)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi