URL: http://www.everk.it/index.php?distre-libere



Distre-libere

de Carmel Mallia, Malto

Anstataŭ dolĉa vino min danciganta
drole
anstataŭ kriantaj koloroj min feliĉigantaj
brile
sufiĉas glaso da akvo min puriganta
distre
libere
Anstataŭ verki romanojn, eseojn, min ege lacigantajn
anstataŭ revi pri nova verko gigantiganta
mian memon
sufiĉas verki poemetojn krepuske satigantajn
mian koron
distre
libere.


Carmel Mallia


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi