URL: http://www.everk.it/index.php?du-poemoj-de-taslima-nasrin



Du poemoj de Taslima Nasrin

Trad. Gunnar Gällmo

Limo

Mi iros antaŭen.
Malantaŭ mi, la tuta familio vokas.
Infano tiras mian sarion,
mia edzo baras la pordon,
sed mi iros.

Nenio estas antaŭ mi krom rivero.
Mi transiros.
Mi scipovas naĝi,
sed ili ne permesas al mi naĝi,
ne permesas transiri.

Nenio trans la rivero,
krom vasta kamparo,
sed mi tuŝos ĉi malplenon unufoje
kaj kuros kontraŭ la vento,
kies susuranta sono
dancemigas min.
Iun tagon mi dancos
kaj poste reiros.

Mi dum jaroj ne kaŝludis
kiel mi infanaĝe faris.
Mi kaŭzos grandan bruon iutage
kaj poste reiros.

Mi dum jaroj ne ploradis
kun mia kapo en la sino de soleco
Mi plorados ĝis plena kontentigo iutage kaj poste reiros.

Nenio estas antaŭ mi krom rivero
kaj mi scipovas naĝi.
Kial mi ne transirus?

Mi transiros.

Knabino el Svislando

Dum la bankedo
ĉiu havis glason da ĉampano enmane
aŭ de blanka vino.

En longa vico
la korifeoj venis al mi
por manpremi kaj saluti.

Kelkaj venis por aŭdi pri miaj spertoj, kiel mi sukcesis veni vive el la truo de la kavernuloj.
Kelkaj venis por ricevi mian aŭtografon, kelkaj por gape admiri min, kelkaj por kisi, kelkaj por doni florojn.

Meze de ĉio
knabino orharara venis al mi.
Ŝi ne etendis la manon.
Ŝi ne volis aŭdi miajn korŝirajn rakontojn.
Ŝi nur diris ke ŝi venis
por momente kunplori.

Kaj mi sentis ke la tuta riverego Brahmaputra ekfluis tra miaj okuloj, eroziante la digon de mia koro.

Mi el oriento,
ŝi el okcidento,
same profundaj niaj doloroj.
Mi bruna, ŝi rozblanka,
sed niaj ĉagrenoj same nigraj.
Ploronte, ni ne devis
interŝanĝi niajn spertojn.
Ni tro bone konis ilin.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi