diakomedio.jpg





Dudekunu-jaraĝe

de Nicola Ruggiero

I

Mi pardonpetas pro mia naivo, sed sciu,
ke dudekunu-jaraĝe, mi volas plurevi
kaj kredi, ke la Amo vere gravas.
Mi ŝatus ami dum mia tuta vivo,
kiel knabeto enamiĝas rave
unuafoje en sia vivo, tiel
al mi okazus ĉiam, mi flaru mire
la novajn odorojn, samkiel iam min prenis
aer' terpoma kaj homa. Poezii en trajno
estis luksaĵo kiun mi taksis ne ebla,
almenaŭ en tiuj ĉi ĥaosaj tagoj;
sed vidu, mi estis en la ĉefurbo provinca
en mia eksa liceo kie Roberto
sin tondis ĉe la pojnoj kaj ankoraŭ sentiĝis
tiu aero ribela kiam mi estis
ŝafo de monda grego, eble kanajla.
Eniris tigro en mian mornon tagan,
mi kaptis bastonon sed ĝi eliris
post draŝo tra pordo saĝe malfermita

II

Se ŝton' ni estas, tion ni scios tro malfrue,
kiam la kafo estos jam malvarma, vin malkovros
leĝera mistral' dum vi manĝos frukton nematuran.

Se ni radikojn havos,
(mi tiel tion pensas)
enŝovitajn en rokon
al ni nepermesatan,
tiam la pluvo falos,
kaj nutros ilin via mikrokosmo
el peniktiroj solaj
kiujn la vento portas al hejm' via,
tuj preter novaj domoj en konstruo.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)