Nun skribas la taggazeto ke ĵus forpasis virino, mia konatin', ke perdis sur propra tereno Atlétic kaj ke neĝo ekfalis matene en Pariz'. Ke ŝipplenon da drog' oni trovis ke Fiŝojn kaj Amforojn tre logis la vinagro kaj la gal'. Ke aprobiĝis en l' eŭropa parlamento la eksterleĝigo kompleta de l' sentoj, fiaskis la vakcino je aidoso kaj puĉo perturbis la ordon en la luno, kaj fatras' plu kaj pli. Sed nenion ja skribis ĵurnaloj hodiaŭ pri ĉi mava pasi' pri ĉi lunda neni' pri l' obscene rumoza saporo de l' haŭto ĉe vi, pri l' odor' je feriaj barakoj de la mateniĝ'. Mia kor', lastatempe la gazetoj ne skribis pri vi, nek pri mi. Mia kor', hodiaŭ, samkiel lastatempe la gazetoj ne skribis pri vi, nek pri mi. Nun diris radio ke retroviĝis morta infan', mia iama mi', ke oni pagis amason da mono por iu akvarelo falsa de Dalí ke falegis la borso en la ĉielo, ke strikas sed fikas en Moskvo la putinoj plu ke altiĝis la tajdo ke morgaŭ oni pafos Jesuon el Judeo ke larĝiĝis la tru' de ozono, ke de l' homo de nun originas la simio de l' jaro tri mil. Sed nenion ja diris programoj hodiaŭ pri ĉi eklipso de mar' pri ĉi mortriska far' pri la voĉ' registrita, tremetanta en la telefon' pri l' makuloj stampitaj de l' forgeso tra la ŝtof' de l' matrac'. Mia kor', lastatempe la gazetoj ne skribis pri vi, nek pri mi. Mia kor', hodiaŭ, samkiel lastatempe la gazetoj ne skribis pri vi, nek pri mi.