URL: http://www.everk.it/index.php?elvoras-la-rusto-enkoras-la-vundo



Elvoras la rusto, enkoras la vundo

(Temo : la rusto manĝas la feron, ĉagreno la koron) 

 

Lastafoje li navigas sur sia ŝipo, finopunkte de tuta laborvivo. Li pezpaŝe vaĉas sur la jam rustinta ferdeko, momente kubutas sur la pavezo. Neniam plu la ondo lekos la ŝelon, frakase laŭ la ritmo de la regula lulado. Neniam plu klakos la veloj en la vento. Ekbolas salaj larmoj ĉe liaj okuloj. Ne reteneble pro emocio. Li revenas havenen kun ŝipokelo plena. Fiŝkaptado estis lia vivo. Hodiaŭ estas la lasta tago.

   Jam flagras horizonte la unuaj lumetoj de la haveno. Kun ĉi-foja nuanco de respekto, bonvenige salutas kelkaj mevoj, kvazaŭ spalire flugantaj. La fiŝojn li forvendos, krie-laŭde pri la kvalito. La ŝipon li rezignos senmarĉande. Parton de la mono li perbieros ĉe starotablo de la trinkejo, kaj revenos hejmen, fallitiĝos pro ebrio, dormos ĝis mateno.

   Morgaŭ li estos nova homo, sed kun koro jam rustinta. Lanta navigo ekdrivas, ĝis la lasta haveno.

 (Christian Rivière)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi