URL: http://www.everk.it/index.php?en-265i-tiu-butiko



En ĉi tiu butiko...

 

En ĉi tiu butiko estas la plej bongustaj ĉokoladoj en Eŭropo, eble en la tuta mondo. Sur arĝentaj teleroj estas aranĝitaj piramidoj da ĉokoladetoj, malhelaj kaj laktaj ĉokoladoj, kun supre dekoraĵoj el kanditaj violoj aŭ rozoj, nuksoj kaj reliefaj kirlaĵoj.

   Se mi enirus en tiun vendejon, mi povus fari mian malrapidan elekton inter la pluraj teleroj. Mi rigardus dum la vendistino prenus la ĉokoladetojn per arĝenta tenilo kaj delikate vicigus ilin en orkolora skatolo, kiun ŝi ligus per rubando, alfiksante kiel lastan geston la etikedon de la butiko.

   Hejme mi demetus la tavolojn unu post alia : mi forŝirus la etikedon, malligus la rubandon, malfermus la oran kovrilon, ĵetus flanken la remburitan paperon, por malkaŝi la malpermesatan objekton de mia deziro. Mi prenus ĝin per miaj fingroj, tro grandan por formanĝi per unu mordo aŭ eĉ du, kaj per miaj dentoj trarompus la malmolan, glatan ŝelon por atingi interne la lukson de riĉa, dolĉa kremaĵo. Tiu, kiun mi ĉiam manĝas unue, estas la kafa gusto, kaj post tio eble la vanila aŭ la karamela kremo. Sed plaĉas al mi ĉiuj konsistoj : mi same ĝuas la juglandon aŭ la kraketaĵon aŭ la ĉerizon.

   Ĉu iam ajn denove mi gustumos ĉokoladon – ne simple gustumos ĝin, sed manĝos ĝin, voros ĝin ? Eble dum mia juneco mi pro troa frandemo jam finkonsumis mian tutvivan porcion da ĉokolado, kaj tial pune mi neniam plu rajtos sperti tiun plezuron.

   Finfine mi komprenis, ke ĝuste la ĉokolado kaŭzis tiun jukadon de la haŭto, kiu suferigadis min dum preskaŭ la tuta plenskreska vivo. De la momento kiam mi ĉesis manĝi ĝin okazis, ke mi ne plu povis tuŝi ĝin sen forta reago. Bonŝance mi nun superis tiun pli drastan fazon, tamen la plezuro pri ĉokolado estas detruita por ĉiam. Se mi englutas eĉ peceton, mi faras tion kun la timo ke revenos tiuj ĝenaj simptomoj.

   Foje mi parolis kun eks-alkoholulo. Ŝi diris, “Kiam mi vidas mian patron preni glason da ŝereo, mi pensas, kiel utilas trinki nur unu ?” Ĝuste tiun senton mi havas pri ĉokoladetoj. En la itala oni diras pri ĉerizoj, “Unu tiras la alian” ; same por mi unu ĉokoladeto tiras la duan, kaj la trian, kaj la kvaran… kiel utilas manĝi nur unu ?

   Nun mi komprenas la emociojn de resaniĝinta drogulo. Oni povas vivi sen heroino, oni scias, ke oni ne plu rajtas tuŝi ĝin, tamen neniam oni forgesos tiun ekstazon ne plu rekapteblan. Dum kelkaj sekundoj malfermiĝis la pordegoj de la paradizo, sed tiuj estas pordegoj kiuj estonte devos resti ŝlositaj.

   Kaj do jen mi paŝas haste preter la butiko, nur ĵetante flanken fulman okulumon tra la montrofenestro. Ne ke mi timas, ke mi cedos al la tento, sed mi ne volas ricevi memorigon pri tiu ĝuo, kiun mi nun perdis por ĉiam.

 

(Anna Löwenstein)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi