leonardo.jpg





En fenestroj

 

Li kiel ĉiutage tajpas kodon, permusas bildeton, senpacience fingrodrumas dum la atendiga sablujo blinkas. Fone aperas la fenestroj. La virtuala mondo malfermiĝas, morna, morta. Mondo de enuiga monotono. Superiĝas pluraj fenestroj. Fenestroj kun grafikoj, sintezitaj bildoj, filmoj, sonoj, kun mesaĝoj laŭ la ordo de sendado rutina. Virtualaj teleamikoj neniam renkontitaj, fantome alsendas amason da vortoj al nekonatoj, por provi ĥimeran komunikadon.

   Alkroĉiĝas la mesaĝo en la vico, kaj vane atendas scivolemon, ĝis iuj pli freŝaj puŝos supren al definitiva forgeso. Jam alia fenestro maskas, pro mallerta klako troa, pro urĝa informo reklama, pro magra rezulto serĉo-motora.

 

   Torentoj da informo verŝiĝas al la vitro de la ekrano. Robote vizitas la virtualan mondon retonaŭto tra la lukoj vindozaj.

   Subite en la listo, mesaĝo altiras lian atenton. Ne temas pri banala retaĵo. El ĝi emanas nepra bezono de kunesto, io nekutima, homeca. Laŭsente, virino sendis ĝin. Renkontiĝo pli konkreta, pli intima, pli privata estas proponata. Ĉi ino (nun li ne plu dubas ke temas pri virino) celas proksimiĝon, vidalvidon, ne plu sub ŝirmo de giganta ret-kondomo, ne plu maskite de karaktra ĉadoro. For la pudoraĉo, for la tabuoj ! Rilaton pli rektan ŝi deziras, kvazaŭ sur ombroza teraso de trinkejo, borde de rivero, en dolĉeco de maja varmeto, ŝirme de granda katalpo. Jam ŝian vizaĝon li imagas.  Liamense moviĝas ŝiaj lipoj kies vortojn li avidas. Li febre relegas la finon de la invito.

 

   “... Rendevuon hodiaŭ mem je la kvara posttagmeze. Tiam mi aperos en fenestro. Faru same, precize en la sama momento, dece vestite ...”

 

   La ŭeb-kamerao estis inventita.

 

   Neniam plu la homa korpo estos tabua.

 

 (Christian Rivière)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)