|
|||||||||||||||
|
Esperanta Antikristo ekster la Verda Infero. Lastatempe, kiam disputoj en kaj pri la movado trapasas ĉiujn tolereblajn limojn por simplaj esperantistoj, kiam niaj samideanoj ŝmiras unu la alian per koto kaj ridindigas ĉiel, kun neimagebla obstino kaj ardo, oni povus ekhavi impreson pri la mizerego de Esperanto en la nunaj mondo kaj tempo. Ĝis nun oni uzadis la vortojn “pola infero” por nomi tion, kio okazas sur la politika scenejo de Pollando, sed mi pensas, ke iom post iom ni dronas en ia speco de la “verda infero”, kiu prenas ĉion plej malbonan el la “inferaj” kutimoj de poloj, nome plenan malrekonon de alies kapabloj kaj sukcesoj, ĉian kaj ĉiaman kontraŭbataladon de ĉiuj aliaj, kiuj havas malsamajn konceptojn kaj ideojn, konscian dismuntadon de la unueco de movado, kiu tamen malfortiĝas kaj daŭre perdas novajn adeptojn, jam lacajn pro insultoj, mokoj, ofendoj, kaj ankaŭ freneze malsanan grandulan manion ĉe kelkaj, kiuj uzurpas al si ĉiopovon kaj besserwisser-ismon egalan al En tiuj stultaj interbataloj, klaĉoj, kalumnioj ni perdas el la okuloj tion, kio pleje gravas. Kiel membro de EVA longe mi pensis pri tio, kio plej grava okazis en Esperanto-literaturo pasintjare. Oni povas diri modeste, ke novaj verkoj aperadis kiel ĉiam, sed mankis vera furoraĵo, nu eble Maskerado ĉirkaŭ la morto trovis laŭtan reeĥon. Kaj subite, meze de decembro, kiel tondro el la serena, vintra ĉielo falis novaĵo, kiun tute preteraŭdis niaj batalemaj kaj facile ardiĝemaj samideanoj. La mallongdaŭra filmo de Adam Gluziński La scenaro de la filmo baziĝas sur la rakonto de Endre Tóth, Lappar, Majstre ludas kvar junaj aktoroj Dariusz Maciuk, Marcin Załuski, Tomasz Szcześniak kaj Adam Witkowski. La scenaron skribis la reĝisoro mem. Adam Gluziński trovis la tradukon de la samtitola rakonto de Endre Tóth en Literatura na swiecie (= Monda Literaturo) n-ro 8/9, 1989. Tradukis ĝin en la polan Wojciech Usakiewicz. En Adam Gluziński havas 32 jarojn. Li finis Lappar, Estus do necese rememorigi almenaŭ kelkvorte la aŭtoron, kiu malbridis la tutan internacian tumulton, tiel agrablan por ni. Endre Tóth vivis en la jaroj 1931–1981. Li skribis rakontojn Esperante kaj hungarlingve. Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodinta mino. Kiel plenkreskulo li studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio kaj poste laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Esperanton li eklernis en 1960 aŭ 1965. Li debutis per originalaj noveloj en Hungara Vivo. Li ankaŭ premiiĝis en Endre Tóth skribis iam: “Mi estas konko, sed mi ne deziras esti juvelo”. Tamen la sorto ofte estas spitema. La filmo de Gluziński briligis ĝuste la juvelon. Estus necese havigi al tiu ĉi filmo Tomasz Chmielik (Pollando) Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
|
||||||||||||||
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro) | |||||||||||||||
Copyright © 1999-2008 by ALE - Mauro Nervi · Webmaster · Tel.: +39-050-993105 · Amike nin gastigas: link.it | |||||||||||||||