URL: http://www.everk.it/index.php?fajszi-kolekto-en-349tata-prizorgo



Fajszi-kolekto en ŝtata prizorgo

de István Ertl patro, István Ertl filo

La Fajszi-kolekto en la hungara Landa Fremdlingva Biblioteko

La grandioza E-biblioteko de Károly Fajszi ricevos lokon en Muzeo Festetich en Keszthely, urbeto ĉe la lago Balaton - ni skribis pasintjare (feb. ’01, p. 31). Poste tamen alie, eĉ pli favore turniĝis la sorto de la Esperanto-Kolekto Fajszi, ĉiujare menciata en nia Jarlibro kiel unu el la plej grandaj E-bibliotekoj de la mondo. En marto 1997 (p. 43) Detlev Blanke ankoraŭ singarde vortumis: La posedanto kontraktis kun la hungara kulturministerio ke tiu protektu la bibliotekon… oni povas nur esperi ke… efektive disponiĝos la necesaj financoj. Nu, la ministerio fine ja plenumis sian promeson, decidante en 2001 aĉeti la kolekton por ĉ. 44 mil eŭroj kaj transdoni ĝin al la zorgoj de la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko, la instanco kiu jam en 1991 aperigis unuan parton de katalogo pri la kolekto (prezo: 33 eŭroj ĉe UEA; vidu recenzon en jul.-aug. '93, p. 132). La ĉ. 40-mil-era kolekto de Fajszi - kiu antaŭe preskaŭ tute okupis lian sesĉambran, urbocentran apartamenton - konsistas el 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte bindotaj, kaj el miloj da fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj, muzeaĵoj, objektoj de famaj esperantistoj ktp.

Kadre de eta festo la 11-an de aprilo, ŝtatsekretario László Baán gratulis la Fremdlingvan Bibliotekon pro la akiro de la kvara plej granda Esperanta kolekto de la mondo (post Internacia E-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Brita E-Asocio kaj Biblioteko Hodler de UEA). Laŭ komento de la plej legata hungara taggazeto, Népszabadság, ‘‘ĉi tiu nova eblo povus redoni elanon al la intereso pri la Zamenhofa galaksio, intereso lastatempe malkreskanta laŭ bibliotekistoj’‘.

La libra parto de la kolekto estos, post kelkaj monatoj, publike alirebla en elstara loko, sur la galerio de la ĉefa legosalono. La revuoj, gardataj en kela tenejo, estos laŭpete konsulteblaj. Oni planas ke fakuloj elektronike prilaboru la bibliografiajn donitaĵojn kaj kreu interrete alireblan katalogon. Jam prepariĝas nova surpapera katalogo, kiu baziĝos ne sur la katalogo el 1991, sed sur la ĝisdata bibliografia sliparo. Sola negativaĵo: la kolekto estas ‘‘fermita’‘, t.e. ĝi ne plu kreskos per novaj akiraĵoj.

Lerninte Esperanton en 1963, Károly Fajszi preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn frukto- ĝardenon kaj gepatran domon, eĉ meblojn el sia loĝejo. Li opinias posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la 1970-aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990, la inflacio lamigis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon.

En 1982 la Kolekto Fajszi ricevis ŝtatan protekton, kaj promesojn pri disponigo de komputilo, kopiilo, favorpreza bindado, eĉ pri kontribuo al la lupago de la apartamento. El la promesoj realiĝis nenio krom kelkmonata pagado de helpmono. Kontraste, pro la ŝtata protektateco Fajszi ne plu rajtis vendi sian kolekton, eĉ ne kiam aperis japana propono je sumo kiu nun valorus ĉ. 200 mil eŭrojn.

Oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo, sennombraj vizitantoj kaj esplorantoj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de s-ano Fajszi, kiu neniam celis starigi sterilan monumenton el papero, sed ĉiam strebis estigi vivan flegejon de nia kulturo.

Károly Fajszi jam en 1994 ricevis la plej altan ŝtatan distingon iam donitan en Hungario pro esperantista agado - kaj nun lia vivoverko fariĝas vivanta, publika, por ĉiuj alirebla parto de la hungara kulturo.

El: "Esperanto", januaro 2003


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi