URL: http://www.everk.it/index.php?ferenc-szilagyi



Ferenc Szilágyi

La spegulfiguro (El «Dekdu poetoj», 1934)



Ferenc Szilágyi: La spegulfiguro (El «Dekdu poetoj», 1934)

Mi timeme tiras min al ŝima muro,
sed estas alta, forta
la spegulfiguro.

Dum silentaj horoj, je vesperpurpuro
severe min rigardas
la spegulfiguro.

Super mi altiĝas en juĝistveluro,
disputas, juĝas, punas
la spegulfiguro.

Trans la teron paŝas treme mia kruro,
teruras sur ĉiel' min
la spegulfiguro.

Ĉiu plore ploras, vanis eĉ la kuro,
ne havas korkompaton,
preparas sabrobaton
mil jarojn atendas super mi, tremanta mi,
la spegulfiguro.

Ferenc Szilágyi (1895-1967) estis hungara advokato, poste sveda civitano. Li multe aktivis kiel verkisto kaj ĉefredaktoro de la epokfara literatura revuo «Norda Prismo».


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi