diakomedio.jpg





Florkronigo de Kalocsay-busto

Karaj Gesamideanoj!

Urbo Abaujszántó kaj la miskolca Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" estimplene invitas Vin por partopreni la Kalocsay-buston florkronigan feston, de la 11-a horo kominciĝantan, je la 22-a de septembro 2007, en Abaujszántó en Hungarion.

La planita programo estas

10.00 - 10. 30 Renkontiĝo en la Kulturdomo de Abaujszántó

10.30 -- 10. 60 Post salutvortoj de la urbestro s-ro György Madár kaj Lászlóné Pásztor rigardo de memorĉambro de D-ro Kalocsay.

11.0 Post finaŭskulto de la Esperanto-himno kaj festa parolo de László Pásztor kaj unu Kalocsay-poemo kun hungara tradukaĵo -
deklamita de s-rino Pásztor - okazos la florkronigoj:
Ĉe la Kalocsay-busto kaj ankau (ĉe la marmortabulo sur angulo de la Kalocsay-strateto.

12.0 Tagmanĝo en la restoracio apud la Foirplaco.

14.0 Rigardo de la festa vinrikolta parada marŝo de la urbo.

La partoprenkotizo de la programo estas: 1000.- hungaraj forintoj (HUF), kiu sumo enhavas la kostojn de la tagmanĝo (menuo por 700.- Ft) kaj prezparton de la florkronoj. Ĝi estos pagenda samloke!

Se iu petas tranoktejon en Abaujszántó, ĉar ŝatus samloke finĝui la tutan vinrikoltan festan amuziĝon, la tranoktejkostoj estas:

1, En 8-10 lita ĉambro unu lito kostas kune kun la fremdultrafika imposto: 1700 HUF.

2, En pensio dulita ĉambro por du homoj po noktoj: 3000.- HUF.

Limdato de la anonciĝo por la partoprendeziro estas la 12-a de septembro 2007!

Anonciĝo ĉe: s-rino /Adrienne/ Lászlóné Pásztor
Telefono: + 36 70 570 8895
Poŝtadreso: 3530 Miskolc, Király str. 25.2/2.
Retadreso: pasztor.laszlo4@chello.hu

Resignon mi petas ankau( en okazo de malpartopreno.

Kore salutas kaj invitas de parto de Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos":

Adrienne, s-rino Pásztor
organizanto
Individua membro kaj delegito de UEA

Pliaj informoj ĉe :
s-rino (Adrienne) Lászlóné Pásztor, Király str. 25-2/2, HU-3530 Miskolc,
Telefono: + 36 70 570 8895,
Retpoŝto: pasztor·laszlo4@chello·hu


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)