URL: http://www.everk.it/index.php?frua-patristiko
‘stas teologio
… poezio
proverbas ke
‘postfike tristas animalo’
ja al la homo
hastanta de ĝuo al ĝu’
sen inhibo
sen limo
fine ĉio eknaŭzas:
ĉu tio la vivo?
ĉu vere ‘stas ĉio?
ĉu por tio ni vivas surtere?
sed
kaŝiĝas
preterkapte sentiĝas
la mistero
vortoj mankas
esprimoj lamas
lingvo ne taŭgas
ĉu diri: ‘la dio’?
sed ja nepre ne
la konataj
la falsaj
la mis- !
ĉi-tere dio misteras
ne sekvas ĉi-terajn regulojn
kutimojn preferojn
la dio mis-teras
sin tenas kaŝita
sed ties maskon ni vidis,
la maskon rekonis:
jen liberiĝas virin’
jen ekvivas la sklavo
jen ne posedo plu ĉefas:
jen la di’ …
‘stas teologio
… poezio
sin montras
masko
post masko
post mask’
ne kapteblas la mistero
nur maskojn ni vidas:
la praforto kreanta,
l’ origino
la parolo nin defia
homiĝinta en hom’ senhonora
en homo sklave mortigita
krucumita
ĝisnaŭze malhomiĝe
eĉ en tia fora anguleto
la brizo
disblovanta niajn konceptojn
niajn ideojn
atendojn
bildojn
viroj inoj
niaj ne-niaj
‘stas teologio
… poezio
eraras, kiu tion kredas kredenda!