URL: http://www.everk.it/index.php?giacomo-leopardi-292oro-de-la-mortintaj



Giacomo Leopardi: Ĥoro de la mortintaj

Coro di morti, el Operette Morali

Ĥoro de la mortintaj

Sola eterna en la mondo, al kiu venas
ĉiu kreitaĵo,
en vi, morto, ripozas
nia naturo nuda;
ne ĝojaj, sed sekuraj
de l' antikva doloro. Profunda nokto
en la menso konfuzita
pezan penson obskurigas;
por espero, por deziro, l' arida spirito
sentas mankon de vigla volo:
de angoro kaj de timo liberigita
la tempojn vakajn kaj lantajn
ĝi elpasigas sen tediĝo.
Ni vivis: kaj kiel memoro konfuzita
de timiga fantomo kaj de ŝvitiga sonĝo
travagas la animon de infano
ankoraŭ mamnutrata:
tiel memoro de nia vivo
ne eskapas nin: sed rememori
multe foras de timo. Kio ni estis?
Kio estis tiu punkto acerba
kiu havis la nomon de vivo?
Afero mistera kaj kolosa
estas hodiaŭ la vivo por nia penso, kaj tiel same
kiel aperas al la penso de la vivantoj
morto nekonata. Kiel for de la morto
rifuĝis nia naturo nuda dum ni vivis,
tiel ĝi nun rifuĝas for de la vivdona flamo,
ne ĝoja, sed sekura,
ĉar rifuzas feliĉon
al la mortemaj kaj la mortintaj la fato.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi