URL: http://www.everk.it/index.php?giacomo-leopardi-nokta-kanto-de-vaganta-pa349tisto-en-azio



Giacomo Leopardi: Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio

Canto notturno di un pastore errante dell'Asia

Tradukis: Baldur Ragnarsson

Kion vi faras, luno de l' ĉielo, kion vi faras?
vi, luno tiom silenta?
Vespere vi leviĝas, kaj ekiras,
kontemplante dezertojn: poste ripozas.
Ĉu vin jam ne plensatigis
la vagado super la ĉiam daŭrantaj vojoj?
Ĉu vi jam ne sentas malemon, ĉu ankoraŭ
vi ŝatas iradi super tiuj valoj?
Similas al tiu via vivo
la vivo de la paŝtisto.
Li leviĝas en la frua mateno,
pelas sian ŝafgregon al la paŝtejo, kaj vidas
gregojn, fontojn kaj herbejon;
poste ripozas laca je vesperiĝo:
ion alian neniam li esperas.
Diru al mi, ho luno: kiom valoras
al paŝtisto lia vivo,
al vi via vivo? diru al mi: kien kondukas
tiu mia mallonga vagado,
via kurado senmorta?
Ŝrumpinta blankulo, kaduka,
parte vestita kaj nudpieda,
kun pezega ŝarĝo sur la ŝultroj,
kuranta super montoj kaj valoj,
akutaj ŝtonoj, profunda sablo kaj veprejoj,
en vento, en tempesto, kaj kiam flamas
la horo, kiam poste frostas,
kuras plue, kuras, anhelas,
transvadas torentojn kaj marĉojn,
falas, releviĝas, rapidas pli kaj pli,
sen ripozo aŭ refreŝiĝo,
ŝirita, sanganta; fine atinginta tien
kien la vojo kaj ĝia tuta penado kondukis:
al abismo terura, vastega,
en kiun ĝi falas kapantaŭe, kaj ĉion forgesas.
Virga luno, tia
estas la vivo de mortaloj.

Por laboro naskiĝas la homo,
kaj risko de morto estas la naskiĝo.
Doloron kaj turmentiĝon li spertas
kiel aferon unuan; kaj en la komenco
lin konsolas la patrino kaj la patro
ke li tiel estis naskita.
Poste, dum lia ekkreskado
tiuj lin subtenas, kaj plu kaj plue
per agoj kaj per vortoj
ili klopodas doni al li bravon,
konsolas lin pri lia homa situacio:
pli kontentiga estas nenia servo
ol tiu farita de gepatroj al la infanoj.
Sed kial doni al la suno,
kial teni en vivo tiun
poste necese konsolatan pri ĝi?
Se la vivo estas misfortuno.
kial ni ĝin eltenas?
Netuŝebla luno, tia
estas la situacio de la mortalaj.
Sed vi ne povas morti,
kaj eble miaj vortoj nemulte koncernas vin.

Tamen vi, soleca, eterna vaganto,
tiel pensema, eble vi komprenas
kio estas tiu vivo surtera,
nia sufero kaj suspiro,
kio estas tiu morto, tiu lastfina
paliĝo de l' aspektaj trajtoj,
pereantaj de la tero, falantaj for
de ĉio konata, amata kompanio.
Kaj certe vi komprenas
la kaŭzon de lŽaferoj, kaj vidas la frukton
de la mateno, de la vespero,
de la silenta, senfina pasado de la tempo.
Vi scias, vi certe, al kia dolĉa sia amo
ridas la printempo,
al kiu servas la varmo, kiel efikas
la vintro kun siaj glacimontoj.
Mil aferojn vi scias, mil eltrovojn
kaŝitajn al la simpla paŝtisto.
Ofte kiam mi vidas vin resti
tiel silenta super la dezerta ebenaĵo,
kiu, kun sia rando lontana albordas
la ĉielon; aŭ vidas min postsekvi
mian ŝafgregon, senurĝe, lantpaŝe;
kaj kiam mi rigardas sur la ĉielo
la stelojn ardi, mi diras al mi enpense:
kial tiom da torĉoj?
Por kio servas la senfina aero, la profunda
senfina sereno? kion volas diri
tiu senlima soleco? kaj mi estas?
Mi diskutas kun mi mem: pri la rezidenco
luksa kaj superba,
kaj la sennombra familio;
en tioma aktiveco, en tiomaj movoj
de ĉiu ĉiela, ĉiu tera afero,
giranta sen ripozo,
ĉiam returnante al la eka movpunkto;
ian utilon, ian frukton
mi en tio ne scias diveni. Sed vi certe,
senmorta junulino, scias la tuton.
Tion mi scias kaj sentas,
ke de la eternaj giroj,
ke de mia malforta esto,
ian profiton aŭ kontentigon
havus aliaj; al mi la vivo fias.

Ho ŝafgrego mia kiu ripozas, vi beata,
kiu mizeron vian, mi kredas, ne scias!
Kiom mi vin envias!
Ne sole ĉar de zorgoj
vi iras preskaŭ libera;
ke ĉiun penon, ĉiun damaĝon,
ĉiun ekstreman timon vi tuj forgesas;
sed prefere ĉar vi neniam spertas enuon.
Kiam vi sidas en la ombro, sur la herbo,
vi estas kvieta kaj kontenta;
kaj grandan parton de la jaro
sen ĝeno foruzas en tia stato.
Kaj tamen mi sidas sur la herbo, en la ombro,
kaj tedo prinubas mian menson,
kaj estas kvazaŭ sprono pikus min
tiel sidantan, pli for ol iam
de trovo de paco kaj azilo.
Kaj mi nenion deziras,
kaj ĝis nun ne havas kaŭzon por larmoj.
Pri kio vi ĝojas kaj kiom tiel
mi ne scias diri; sed feliĉa vi estas.
Kaj mi ĝojas malmulte,
ho miaj ŝafoj, kaj ne nur pro tio mi lamentas.
Se vi povus paroli, mi vin demandus:
diru al mi: kial estas kontenta
je kuŝado ĉiu besto, senfaraj,
en dolĉa komforto;
sed min kuŝantan ripoze, tedo atakas?

Eble se flugilojn mi havus
por levi min super la nubojn,
kaj nombri la stelojn unu post unu,
aŭ kiel la tondro vagi de kresto al kresto,
mi estus pli feliĉa, mia dolĉa ŝafgrego,
pli feliĉa mi estus, luno blanka.
Aŭ eble vagas de la vero mia penso,
kiam mi rigardas la sorton de alia:
eble en kia ajn formo, en kia ajn
situo li estas, en kuŝejo aŭ lulilo,
estas morna la tago en kiu li naskiĝis.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi