URL: http://www.everk.it/index.php?hotel-supramonte



Hotel' Supramonte

de Fabrizio de André

Kaj se vi de "Hotel' Supramonte" ĉielon vidas
vi rigardos virinon en flamo kaj viron sola
kaj leteron ja vera dum nokto falsa dum tago
kaj ekskuzaj, akuzaj uzojn sen ajn reveno
vi nun vojaĝas vivas ridas aŭ vi perdiĝas
nur kun via ord' diskreta en la koro
kie nun ĉi via amo, kie nun malaperis la amo.

Dank' al di' mi havas buŝon por trinki kaj ne facilas
dank' al vi jen boaton por verki, jen trajnon por maltrafi
kaj inviton ĉe "Hotel' Supramonte" kie neĝon mi vidis
sur vi tuta tiel dolĉe malsata tiel dolĉe soifa
pasos for ĉi tiu stacio sen la ĉagreno
pasos for tiu pluvo subtila kiel pasas doloro
kie nun ĉi via koro, kie nun malaperis la koro.

Mi nun sidas ĉe l' lit' de l' arbaro je via nomo
nun la tempo estas viro distrata nun infano dormanta
sed se vekiĝe vi plue timas, redonu la manon
kiom gravas se mi ĵus falintas se mi malproksimas
ĉar la morgaŭo jen tre longa tago sen ajna vorto
ĉar la morgaŭo jen malcerta tago el nuboj kaj suno
kie nun ĉi via amo, kie nun malaperis la amo.

tradukis Nicola Ruggiero


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi