|
|||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]()
|
![]() |
![]() Marie-Hankel-honorigo 2004 en Dresden-Leuben
La aranĝo komenciĝos je la 15a de oktobro, 17h, en la civitano-salonego de la urbodomo Dresden-Leuben, Hertzstr. 23, per ekspozicio. Sekvos literara prezento kun verkoj de Marie Hankel. Pliaj detaloj por germanlingvanoj ĉe: http://www.aliaflanko.de/aktuell/mariehankel.html Oficiala saluto de la Prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio: "Kiel prezidanto de la Esperantlingva Verkista Asocio, mi tre ĝojas ke Dresdeno tiel honoras unu el niaj plej fruaj esperantistinoj, kies meritoj por Esperanto kaj por nia literaturo restas memorindaj ankaŭ en nia aktualo. Ŝiaj versoj simplaj sed kortuŝaj estis vaste legataj en la frua esperantistaro, kaj atestas pri tempo, kiam espero je la homa bonvolo permesis tutkoran certecon pri baldaŭa akcepto de komuna lingvo. Mi volus citi el ŝiaj viv-rememoroj «Damit war für mein Leben ein Wendepunkt gekommen. Hier gab es Arbeit, die ich leisten konnte, hier war meine Tätigkeit nützlich, ja notwendig [...] Es war eine Lust zu leben!». Kiel bele, se ni reakirus tiun frutempan entuziasmon! Laŭ la ankoraŭ aktualaj vortoj de Zamenhof «Kiam la popoloj povos libere sin kompreni, tiam ili ĉesos reciproke sin malami». La vivo de Marie Hankel, plenplena de poresperanta aktivado kaj verkado, memorigas nin pri tiu ebleco, kiun ni facile forgesas en nia teĥnikema hodiaŭo. Ŝia espero, kiu ankoraŭ verdis en tiuj jaroj, estu ankaŭ la nia. Dankon pro via iniciato. D-ro Mauro Nervi" En aŭgusto 2003 oni en Dresdeno nomis la Marie-Hankel-straton laŭ Esperanto-parolantino - antaŭ nelonge la urbo Dresdeno eldonis broŝuron pri stratnomado kun ŝia nomo sur la titolpaĝo. La kajero "Stratnomoj en Dresdeno - ĉu pure vira afero?" instigas, estonte pli ofte honorigi meritplenajn virinojn el la dresdena historio per stratnomo - nuntempe estas nur 3,3 procentoj de la stratoj kaj placoj en Dresdeno dum 29,2 procentoj portas nomon de viroj. Pri la Esperanto-poetino kaj kunorganizantino de Esperanto-kongresoj Marie Hankel en la broŝuro skribas ŝia pranepino Milou Obrecht. Marie Hankel, kiu naskiĝis en 1844 en la nordgermana urbo Schwerin, fine de la deknaŭa jarcento fondis Esperanto-asocion en Schwerin. Ekde 1903 kaj ĝis ŝia morto en 1929 ŝi loĝis en Dredeno. Marie Hankel verkis poemojn en Esperanto, el kiuj unu estis premiita dum la Universala Kongreso en 1909 en Barcelono - ŝi elektiĝis "reĝino" kaj rajtis veturi per ornamita kaleŝo. Ŝiaj poemoj aperis en du kolektoj kaj en multaj Esperanto-gazetoj. Ŝi fondis kaj gvidis ankaŭ la Esperantistan Literaturan Asocion. Ŝia vivdevizo estis: "Tiuj, kiuj rekomendas la pacon, estigas ĝojon". (Salomono 12, 20).
(El Esperantoland)
HANKEL, Marie 1844-1929. Germanino; sekretariino. Naskiĝis en Schwerin. Lernis Esperanton en 1905, dediĉis sin tute al la Esperanto-movado. Gvidis lokan grupon en Dresden, kunorganizis la 4an UK en Dresden 1908. Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj de 1909. Fondinto kaj prezidinto de Esperantista Literatura Asocio. Ano de la Lingva Komitato. Aperigis multajn versaĵojn en la Esperanta gazetaro. Verkis ankaŭ komediojn prezentatajn en la UK 1908. (El: http://esperanto.net/literaturo/autor/hankel.html ) ![]() Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
![]() |
![]() |
![]() |
|||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |||||||||||||||
![]() | |||||||||||||||
Copyright © 1999-2008 by ALE - Mauro Nervi · Webmaster · Tel.: +39-050-993105 · Amike nin gastigas: link.it | |||||||||||||||
![]() |