leonardo.jpg





Esperanto-libroj en nemovadaj librovendejoj: Kion movadaj eldonistoj povas aŭ ne povas fari

de Ulrich Becker

Antaŭ kelkaj monatoj, kelkaj membroj de la nuna Akademio Literatura de Esperanto diskutis retletere, kiel atingi ke pli da esperantaj libroj troveblas ene de nemovadaj grandaj retaj librovendistoj, kiel amazon.com en Usono (kaj ĝiaj alilandaj branĉoj en Britio, Francio, Germanio, Kanado kaj Japanio, do amazon.co.uk, amazon.fr, amazon.de, amazon.ca kaj amazon.co.jp; de iom ekzistas amazona libroretejo eĉ en Ĉinio: amazon.cn.), kaj aliaj retejo tra la mondo.

Kiel reprezentanto de unu el la malmultaj esperantaj eldonejoj kiuj vendas ĉiujn siajn librojn en la menciitaj kaj aliaj interretaj librovendejoj, mi povas doni kelkajn konsilojn por la enpenetro ne nur en retajn librovendejojn, sed ankaŭ en tradiciajn. Tamen mi devas tuj konfesi ke mi ne konas la tiurilatan situacion en la plej multaj landoj de la mondo. Mi nur povas priskribi miajn spertojn kun okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko; kaj multajn el la mekanismoj mi povas priskribi eĉ nur el mia sperto en Usono. Tamen mi esperas ke en aliaj landoj kaj regionoj la aliroj al la solvo de la problemo estas almenaŭ similaj.

En 2006, mi tiurilate publikigis artikolon en la la lingvistika revuo Language Problems and Language Planning (LPLP, 30:3. 2006, paĝoj 269–301), sub la titolo “Publishing for a diaspora: The development of publishing in the international Esperanto movement” (Eldonado por diasporo: La evoluo de eldonado en la internacia esperanto-movado), en kiu mi traktis la problemon de libroeldonado i.a. el la vidpunkto de eldonisto kiu celas vendi siajn librojn ne nur al la aktiva kerno de kelkaj miloj aŭ dekmilo da movadanoj kiuj de tempo al tempo uzas la esperantajn libroservojn, sed ankaŭ al tiuj – en niaj propagandaj materialoj ofte menciitaj – centmiloj aŭ miliono, kiuj havas nur lozan aŭ neniun kontakton kun la movado, sed tamen iam lernis esperanton, ne forgesis pri ĝi, kaj fojfoje guglas (aŭ amazon-serĉas) la vorton “esperanto” pro scivolo. Krome ni ne subtaksu la gravecon de la apero de libroj en esperanto en vendejaj katalogoj – por novuloj kaj scivoluloj kiuj eble ankoraŭ iom skeptikas pri esperanto kaj komencas esplori ĉu ekzistas iuj libroj en tiu lingvo. Ju pli da titoloj ili trovos en siaj kutimaj vendejaj (strataj kaj retaj) katalogoj, des pli normale ŝajnos al ili ke esperanto estas unu el multaj uzataj lingvoj en la mondo.


  1. Registru vian eldonejon kun via nacia ISBN-agentejo


La plej baza paŝo, sen kiu preskaŭ neniu merkatigo ekstere de la movada reto de libroservoj funkcias, estas la partopreno en la internacia sistemo de ISBN-numeroj (ISBN: [angle] International Standard Book Number – Internacia standarda libro-numero). Tio estas 13-cifera numero (antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis nur 9-cifera, kaj hodiaŭ oni ofte vidas ambaŭ kune en retaj vendejoj). Tiu numero estas ligita al nigra-blanka bloko el kodaj strekoj, kiujn maŝinoj (kaj nun eĉ poŝtelefonaj kameraoj!) povas legi kaj tiel reprodukti la ISBN-numeron. Laŭ la ISBN-numero, la librotitolo estas trovebla en la komputilaj retoj, ĉar ĉiu libro havas unikan numeron. Jen la paŝoj por ricevi aron da ISBN-numeroj:

  • La eldonisto registras sian eldonejon ĉe la nacia ISBN-agentejo. En ĉiu lando ekzistas ĝenerale nur unu oficiala landa ISBN-agentejo, kiu vendas (jes, oni devas pagi por ili!), disdonas kaj administras la ISBN-numerojn kaj kunordigas ilin kun la alilandaj ISBN-agentejoj. Jen malmultaj ekzemploj de retpaĝoj de ISBN-agentejoj:

Se vi volas trovi vialandan nacian agentejon, bv. iri al www.isbn-international.org/en/agencies.html kaj movu vian muson super la alfabetaj literoj en la supro de la paĝo por trovi vian landon (bedaŭrinde nur en la angla).

  • La eldonejo ricevas unikan bazan ISBN-radikon. Tio estas la unuaj ciferoj de la ISBN-numeroj. En la kazo de nia eldonejo Mondial, tio estas 978-1-59569. La ISBN-numeroj de Mondial ĉiuj komenciĝas tiel. El tiuj unuaj ciferoj oni povas dedukti: unue, pri kiuspecaj eldonaĵoj temas (“978” signifas librojn), due, en kiu lando la eldonejo publikigas (“1” signifas Usonon) kaj trie, kiu firmao eldonas la libron (“59569” signifas Mondial).

  • Kun tio vi ricevas la ISBN-numerojn mem. Se vi aĉetis mil numerojn, kiel faris Mondial, la baza radika ISBN-numero ricevas aldonajn tri ciferojn, de -000 ĝis -999 (se vi aĉetis pli ol mil, la baza radika numero estas pli mallonga). Kaj en la fino, aldoniĝas kroma, la dektria, cifero (0 ĝis 9) aŭ letero (X), kiu estas aŭtomate kalkulita el la unuaj 12 ciferoj. Ne zorgu, vi ricevos la kompletajn 13-ciferajn ISBN-numerojn rekte de via ISBN-agentejo; vi nenion devas kalkuli mem.

  • Tamen, vi mem poste devas trovi vojon krei el la ISBN-numero la strekokodon, kiun maŝinoj povas legi. Se vi ne trovas softvaron aŭ retan servon kiu kreas ĝin por vi, skribu al mi vian ISBN-numeron kaj mi sendos al vi EPS-dosieron kun la strekokodo (EPS estas bildformato, kiun vi devos loki sur vian kovrilan dosieron). Se tiu kod-bloko kaj la ISBN-numeroj ne ambaŭ troviĝas sur la dorso de la libro, ekstermovadaj librovendejoj ĝenerale ne revendas la libron.


Laste, se vi laboras por eldonejo kiu jam posedas aron da ISBN-numeroj, sed ili estas 9-ciferaj laŭ la malnova sistemo, vi povas facile rekalkuli la numeron rete ĉe pcn.loc.gov/isbncnvt.html (nur en la angla).


Por kompreni kiom grava estas la ISBN-numero, klaku la sekvan ligon, kiu estas guglo-serĉo de ISBN-numero de la libro Faŭsto, kiun Mondial eldonis antaŭ kelkaj jaroj. Vi vidos en la serĉrezultoj ke guglo listigas multajn retajn librovendejojn tra la mondo, en kiuj tiu ĉi libro estas mendebla: Faŭsto en Guglo.



  1. Registru viajn librojn ĉe via nacia ISBN-agentejo


En Usono (kaj mi supozas ke tio validas ankaŭ por aliaj landoj) la ISBN-agentejo mem (aŭ libroadministra firmao ligita al ĝi) donas al la registritaj eldonejoj la eblecon registri la titolojn, aŭtornomojn, priskribojn, paĝnombrojn, temojn, formatojn, vendo- kaj distribu-kanalojn, kontaktinformojn, eĉ bildon de la kovrilo ktp. por ĉiu eldonita libro. Fari tion havas gravan avantaĝon por eldonejo: La libro (do ĝia titolo, ISBN-numero, priskribo kaj kovrilbildo) estas trovebla dum serĉoj en la naciaj kaj internaciaj datumbazoj, tiel ke ĉiu librovendejo, teorie, povus trovi la titolon, kaj ankaŭ eltrovi laŭ kiu vojo ĝi povas mendi ĝin, se iu aĉetanto demandas pri la titolo en la vendejo. Ofte tiu kontakto povas esti simple telefonnumero aŭ retadreso de la eldonejo mem, se vi ne estas registrita kun naciaj libro-distribuaj kompanioj (pri tiuj vidu pli malsupre). Multe helpas en tiu kazo se vi havas retejon por via eldonejo. Se iu librovendejo ne povas kontakti vin (ĉar ekzemple telefonvoko el alia lando tro multe kostas), ĝi trovos en la datumbazo la adreson de via retejo, kaj tie, espereble, plurajn vojojn de facila kontakteblo.

La registro de ĉiu via titolo ĉe via nacia ISBN-agentejo havas (en Usono, kaj espereble en multaj aliaj landoj) duan avantaĝon, konektitan kun la unua: La ISBN-numero, titolo, aŭtornomoj kpt., do la bazaj informoj pri via libro, aperas ofte ankaŭ en retaj librovendejoj. En Usono, ĉiu librotitolo, kiun mi registras kun nia ISBN-agentejo, aperas post kelkaj tagoj aŭ semajnoj aŭtomate en amazon.com. Tamen, tio ne jam signifas ke iu povas aĉeti la libron tra amazon.com, ĉar nur temas pri la informoj pri la libroj, montritaj en amazon, kaj apud la informoj troviĝas la noto ke la libro ne estas havebla tra amazon. Sed tiu apero de la ISBN-numero en libroretejaj datumbazoj en si mem estas granda avantaĝo, ĉar surbaze de tio ekzistas vojoj por eldonisto fari la libron havebla en amazon. Pri tio pli malsupre.


  1. Registru viajn librojn kun via ĉefa nacia biblioteko


Naciaj bibliotekoj ofte havas fakon, kiu disdonas numerojn kaj/aŭ porkatalogajn datum-blokojn al novaj librotitoloj antaŭ la apero de la libro, tiel ke la eldonejo povas presi la numeron kaj/aŭ datumojn en la kopirajt-paĝon de la libro. Post la publikigo, vi devas sendi unu ekzempleron de la titolo al la nacia biblioteko, kaj la numero/datumo presita en ĝi estas fakte antaŭregistriĝo en la biblioteka datumbazo kiu helpas al la bibliotekistoj kategoriigi vian libron.

Tio estas devo ne sensignifa por vi, sed aldona ŝanco, ĉar ankaŭ la naciaj biblioketoj havas siajn katalogojn kun novaj titoloj, kiujn konsultas grandaj librovendejaj ĉenoj kaj kompreneble multaj akadamiaj instancoj kiel universitatoj, aliaj bibliotekoj ktp. Krome, vi volas ke iu ajn trovu viajn titolojn en la ĝenerale alireblaj datumbazoj de la nacia biblioteko. Ju pli da datumbazoj kaj katalogoj enhavas vian titolon, des pli grandaj la ŝancoj ke iu trovas ĝin kaj interesiĝas pri ĝi.

En Usono, ekzemple, la ĉefa nacia biblioteko estas Library of Congress. Ĝi ofertas du vojojn al eldonejoj por registri siajn librojn: t.n. kontrolnumeron por libroj kun malpli grandaj eldonkvantoj aŭ kompletajn datumojn por pli grandkvante eldonotaj libroj.


  1. Kontaktu vialandajn librodistribuajn firmaojn


Tio eble estas la plej malfacila el ĉiuj entrepreneblaj paŝoj, sed se ĝi sukcesas, ĝi certe valoris la penon. Profesiaj librodistribuantoj jam de jardekoj havas ĉiujn kontaktojn en la nacia kaj ofte internacia libromerkato, kiujn vi kiel eta eldonejo serĉas kaj bezonas. Ili dissendas retajn kaj paperajn katalogojn al vendejoj kaj ĝenerale ankaŭ aŭtomate sendas ĉiujn libro-informojn al la plej gravaj libroretejoj – kaj se vi havas establitan partnerecon, do kontrakton, kun la librodistribuanto, tiu ĉi faras vian libron havebla al vendejoj.

Tio okazas laŭ du vojoj: Kelkfoje la librodistribuanto mendas de vi unu aŭ kelkajn ekzemplerojn de iu titolo kaj stokas ĝin ĉe si, ĝis iu reta aŭ strata vendejo mendas ekzempleron. Tiam la distribuanto sendas la libron al la vendejo kaj fine de la monato sendas al vi la interkontraktitan monon. Sed ĉar en nia kazo temas pri libroj en esperanto, la distribuanto verŝajne estas – se entute! – ne tro interesita en vi. Do ĝi ne stokos vian libron. En tiu kazo, kelkaj distribuantoj tamen prenas vian titolon en sian katalogon kaj distribuas la informon pri ĝi en ĉiuj siaj kanaloj kaj katalogoj, sed se iu strata aŭ reta vendejo mendas, ĝi plusendas la mendon al vi, la eldonejo, kaj vi sendas unu ekzempleron al la distribuanto, por ke tiu povu plusendi ĝin al la vendejo. Tio kompreneble estas temporaba, kaj multaj vendejoj rezignas pri tiu ebleco pro la longa atendado. Tamen la fakto, ke la titolo troveblas en la katalogoj de la distribuanto, kun la nomo de la eldonejo, ebligas la stratajn vendejojn trovi vian eldonejon en la reto, kaj konakti vin rekte. (Nur la strataj vendejoj kontaktus vin rekte, ĉar ĉe ili temas pri homoj; en la kazo de la grandaj libroretejoj, neniu dungito farus tiun ĉi paŝon, ĉar tie ĉio devas funkcii aŭtomate – aŭ tute ne.)

Tamen ne subtaksu la inkludon de la informoj de via titolo en la datumbazoj de naciaj distribuantoj, eĉ se ili ne pretas stoki viajn librojn: Ĉiu librovendejo en via lando estas konektita al la datumbazo de la grandaj distribuantoj, kaj trovos la titolon (simile al la datumbazo de la nacia ISBN-agentejo, priskribita supre; sed vendejoj ĝenerale unue – kelkfoje nure – konsultas siajn ĉefajn libroliverantojn, do la distribuajn firmaojn).

Sed vi povas esti ankaŭ bonŝanca en via lando, kiel Mondial en Usono: Mondial kunlaboras kun du usonaj distribuantoj: la firmaoj Ingram kaj Baker&Taylor. La unua havas larĝan internacian distribu-reton, kaj la dua havas subfirmaon (YBP Library Services) kiu liveras siajn katalogojn al naciaj, lokaj kaj akademiaj bibliotekoj. Mondial sukcesis akiri kontraktojn kun ambaŭ: En la kazo de Ingram, nia eldonejo devis pruvi ke ĝi eldonis almenaŭ 10 titolojn, kaj Ingram eĉ stokas plurajn el niaj titoloj. En la kazo de Baker&Taylor, mi ne devis pruvi ion ajn, sed ili nur plusendas al ni mendojn kiujn ili ricevis de vendejoj aŭ bibliotekoj, kaj ni sendas al ili la deziratan titolon, kiun ili plusendas. Ĉar en tiu lasta kazo temas ĉefe pri bibliotekaj mendoj, la longa livertempo pro la du ŝtupoj ne tiom gravas.


Se vi volas entrepreni seriozan paŝon al la haveblo de viaj titoloj en la retaj kaj lokaj kanaloj de via lando, esploru la postulojn kaj eblecojn de la librodistribuantoj en via lando. Tio povas signifi nervorabajn kaj longdaŭrajn telefonajn konversaciojn, korespondadojn kaj multajn formularojn, sed en la fino ĝi valoros la penon.


Sed ĝi certe milfoje valoras iun ajn penon, se via distribuanto havas internacian distribureton, kiel la usona firmao Ingram, al kiu Mondial estas konektita, kaj kiu ankaŭ distribuas en Britio tra partneraj distribuantoj tie, kaj ankaŭ aŭtomate liveras al ĉiuj eŭropaj kaj la japana Amazon-firmaoj.

Certe valoras esplori kiuj firmaoj en via lando liveras al bibliotekoj kaj al librovendejoj, kaj eltrovi kiel eniri iliajn retojn kaj katalogojn.


  1. Retaj librovendejoj kiel Amazon k.a. – malantaŭaj pordoj


Se vi ne sukcesis eniri amazon-on tra la ĉefaj vojoj kiel priskribitaj supre (ISBN-registriĝo kaj posta distribuo helpe de granda nacia distribu-firmao kiu ankaŭ distribuas al la gravaj retaj librovendejoj), oni povas trovi kelkajn malantaŭajn pordojn por tamen eniri.

Sub 3. supre mi skribis ke post la registriĝo de via libro kun la nacia ISBN-agentejo aŭ ĝia respondeca libroregistra subkompanio (tion vi nepre faru en ĉiu kazo!) via librotitolo ĝenerale aperos post iom da tempo kiel “nehavebla” en la amazon-paĝoj kaj la paĝoj (datumbazoj) de aliaj retaj vendejoj. Almenaŭ en Usono estas tiel. La fakto ke serĉo por la ISBN-numero en amazon liveras rezulton pri specifa libro, eĉ se ĝi ne estas mendebla, estas tre grava, ĉar nun vi, la eldonisto, povas mem fari ĝin tie havebla.

Vi tamen devas loĝi en la lando, en kiu vi volas vendi (do la sekva nur eblas se vi loĝas en landoj, en kiuj amazono havas filiojn).


Tra “Amazon Marketplace” (Amazon-merkato): Sur ĉiu libropaĝo en amazon, vi trovos dekstre kampeton kun teksto kaj butono, helpe de kiuj vi mem povas vendi ekzemplero(j)n de la koncerna libro. Post kiam vi iris tra la procezo de registriĝo, la libro estos havebla en amazon, kaj vi estas la vendisto.

Tra “Amazon Advantage” (Amazon-avantaĝo): La diverslandaj amazon-paĝoj havas Amazon-Advantage-subsekciojn, en kiuj vi povas registri vin mem kiel profesian eldoniston kaj vendiston. Vi tie povas krei novajn amazon-paĝojn por viaj produktoj. En Usono registriĝu ĉi tie.


GRAVE: Kiel ajn vi vendas viajn librojn en amazon, en ĉiu kazo vi mem devas zorgi pri la informoj pri viaj libroj en la diversaj libropaĝoj de amazon. Vi devas liveri la libro-priskribojn, la kovrilpaĝojn, la recenzojn (se vi volas) kaj vi ankaŭ povas fari viajn libro-tekstojn traserĉeblaj. Por tiuj ekzistas du eblecoj:

  • Kovrilo kaj libroteksto: Uzu la sekcion de “Amazon Seller Central” (Centra loko por amazon-vendistoj) de via landa amazon-paĝaro. En Usono klaku ĉi tie.

  • Ĉiujn aliajn informojn pri la unuopaj librotitoloj (titolo, aŭtoroj, paĝnombroj ktp.) oni povas liveri al amazon helpe de la ligo “aktualigi la produkto-informon”, kiu troviĝas en blua kesteto en la malsupro de ĉiu unuopa libro-paĝo.


Mi devas diri ke mi ofte miras pri tio kiom da esperantaj libroj troviĝas en amazon.com kaj la aliaj amazon-oj, kiuj ne havas kovrilbildon, nek priskribon aŭ aliajn detalajn informojn. Eble la eldonistoj kredas ke amazon okupiĝas pri tio; sed tio estas eraro.


Interesa estas ankaŭ la fakto, ke amazon en kelkaj el la priskribitaj vendokanaloj postulas 55% de la libroprezo, se vi volas ĝui la bonajn rabatojn kiujn amazon montras en siaj libro-paĝoj. Tio signifas ke vi, kiel eldonisto, en la fino ricevos nur 45% de la libroprezo, kiu ja ankaŭ entenas la preskostojn. Do, la profito tra amazon povas esti relative malalta, sed la internacia troveblo de via titolo, kontraste, estas tre alta.


En la diversaj landoj troviĝas krome multaj aliaj retvendejoj por libroj, kiuj parte estas bele interplektitaj, kaj ne eblas ĉi tie priskribi ĉiujn. Ekzemple en Usono, ĉiuj titoloj kiujn mi registras kun alibris.com ankaŭ povas aŭtomate aperi en amazon.com kaj en books.com (t.e. la granda usona librovendisto Barnes&Noble). Cetere, Alibris ankaŭ havas britan retversion.


La interplekteco de la diverslandaj retaj librovendejoj ebligas ofte eniri retejojn, kiujn vi alie ne sukcesis eniri. Do, valoras esplori, kiujn retejojn malgrandaj eldonejoj en via lando povas enpenetri. Mi trovis kaj sukcesis eniri helpe de diversaj listigoj i.a. jenajn retejojn: buecher.de en Germanio, biblio.com kaj biblio.co.uk en Usono kaj Britio, kaj biblioz.com en Aŭstralio.


Lasta noto pri la troveblo de viaj esperantaj libroj en la diversaj retejoj: Se vi volas ke homoj trovas vian libron kiam ili serĉas laŭ la serĉvorto “esperanto”, certigu ke vi iel inkludas la vorton “esperanto” en la librotitolon. Mi ĝenerale aldonas interkrampe post la titolo iun etan priskribon, laŭ la skemo: “Beletra Almanako 1 (Ba1 - Literaturo en Esperanto)” aŭ “Lotte en Weimar (romano en Esperanto)”. Kvankam tio bibliografie ne estas korekta (kaj en la priskriboj senditaj al via nacia biblioteko vi tion ne faru!!), tamen tio montriĝas tre helpa en libroretejoj kiuj ne montras esperanton kiel unu el la lingvoj de la ofertitaj libroj.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)