URL: http://www.everk.it/index.php?inspiro



Inspiro

...dum sendorma nokto

Sendu, violenta vento,
Viajn vantajn vekajn sagojn
En la vundojn de la lacaj valoj,
Aroganta.

Elĉerpu la elĉerpiton,
Murdu la nenaskitan
Sonĝon, kaj
Blovu la senkulpan
El la iluzioj de la lito
Al la iluzioj de la penso.

Fine moku.
Sendu viajn dubajn vokojn,
Ĵetu rokojn en la streton de l’ abismo
Ideara, reprovoku,
Reellogu la dubanton
El la vataj kusenetoj
Retro en la akran kanton de la nokto.

Kaj tiel zorgu, senzorga,
Plian fojon
Pri angora aŭroro
De l’ aŭtoro.

(Ulrich Becker, el la poemaro "Ĉiuj dioj estas for...", aĉetebla ĉe UEA)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi