URL: http://www.everk.it/index.php?jarraporto-2005-2006



Jarraporto 2005-2006

Post la lasta Jarkunveno de EVA en Vilnius rete agadis la komitato de EVA sub gvidado de la prezidanto Mauro Nervi en sia lasta mandata jaro. La plej multaj informoj pri nia asocio estis distribuitaj tra nia paĝaro www.everk.org prizorgita de la prezidanto Mauro Nervi.
Membroj de la komitato estas Anna Loewenstein, Paul Gubbins, Trevor Steele, Mao Zifu, Tomasz Chmielik kaj Spomenka Štimec. Tomasz Chmielik estas kasisto de la organizo, Spomenka Štimec sekretario, Lucija Borčić kaj Istvan Ertl revizoroj .



Kandidatigo por Nobelpremio

Ĝis la 1a de februaro 2006 EVA direktis sian kandidatigan leteron pri kandidatigo de William Auld al la Nobelkomitato en Stokholmo. Laǔ la sugesto de svedaj kolegoj, al la Biblioteko ĉe la Sveda Akademio ni sendis plurajn verkojn de Auld el Librosevro de UEA (pri kio zorgis Trevor Steele 2004), por faciligi la eventualan informiĝon de svedaj membroj de Akademio.
(La kandidatigon de Auld per siaj subtenaj leteroj prezentis al Sveda Akademio ankau pluraj profesoroj pri lingvoj kaj literaturo (Renato Corsetti en Italio), (Paul Gubbins en Britio), Probal Das Gupta (en Hindio), Velimir Piškorec kaj August Kovačec (Kroatio), Marlon Garren kaj Humphrey Tonkin (en Usono) kaj Geraldo Mattos (Brazilo).
EVA daǔre serĉas universitatajn profesorojn pri literaturo kaj lingvo ĉar ili havas rajton kandidatigi por Nobelpremio, laǔ la Regularo de la Akademio.

Tradukoj de Esperantlingvaj noveloj sveden

Lige al kandidatigo de Auld en Svedio komencis en 2005 projekto pri svedigo de originale en Esperanto verkitaj noveloj. La laboron entreprenis Lief Nordenstorm.

Verkisto sur poŝmarko en Hungario

Niaj hungaraj kolegoj sukcesis okaze de la datreveno de Kalman Kalocsay publikigi ĉe Hungara poŝto poŝtmarkon honore al nia granda verkisto. Gratulon al ili kaj speciala al Csiszar Ada kiu gvidas la laboron pri postlasaĵo de Kalocsay.

Libro omaĝanta ĉinan Esperantlingvan poeton kaj tradukiston Hu Guozhu

En la ĉina urbo Wuchan aperis ĉina traduko de la verko. „Wakajtapu“ de kroata verkisto Joža Horvat. La ĉinan tradukon realigis el la Esperanta verko Hu Guozhu. Hubeia Espoeranto-Asocio eldonis la libron por omaĝi al duonjarcenta litertaura laboro de Hu Guozhu en Esperanto, kiu verkas poezion en Esperanto kaj tradukas.


Verkosemajno

Anna Loewenstein entreprenis paŝojn en la antaǔa jaro pri organizo de Verkosemajno en Bouresse en Francio. Bedaǔrinde, ĝi ne montriĝis realigebla en 2005 same ne en 2006.

Leksikono de esperantlingvaj verkistoj

EVA donis sian aǔspicion por Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj kiujn en Kroatio en 2006 publikigis kiel propran eldonaĵon Josip Pleadin sub la titolo „Ordeno de verda plumo“. Trideko da kunlaborantoj laboris pri tiu verko kiu kolektis 901 biografiojn de esperantlingvaj verkistoj, 461 portretojn kaj malkaŝas 248 pseǔdonimojn. La leksikono debutas en Florenco. Prezo 30 eǔrojn. Mendebla en libroservo. La lanĉon de la leksikono akompanas informfolio reklamanta EVAn.

Forpaso

La 30-an de januaro 2006 forpasis nia membro Paul Thorsen en Danlando, pri kio ni sincere bedaŭras.

Infanlibro per Esperanto japanen

Kvankam okazas multaj tradukoj per Esperanto, kaj tio ne plu estas sensacia informo, eble ni menciu ke en Japanio aperis per Esperanto-traduko, kroata infanlibro „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić“ en 4000 ekz. Tiun kroatan infanlibron el Esperanto japanigis Sekoguchi ken kaj eldonis eldonejo Shinpu-sha. Reklamis pri ghi japana tagjhurnalo en 4 milionoj da ekzempleroj.

Renkontiĝo de verkistoj


De la 21- 23 an de julio 2006 en la bieno de Spomenka Štimec en Kroatio okazas Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj, organizita per financa helpo de Kroata Ministerio pri Kulturo. Partoprenas Tomasz Chmielik el Pollando kaj Blazio Wacha el Hungario kaj kroata verkisto Joža Horvat okaze de la ĉinigo de lia verko per Esperanto. Dum la renkontiĝo Josip Pleadin prezentis sian iniciaton kunlabore kun EVA "Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj" kaj estis prezentitaj novaj libroj en Esperanto de kroataj aǔtoroj eldonitaj en 2006.

Spomenka Štimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi