URL: http://www.everk.it/index.php?julio-baghy



Julio Baghy

«Post striko»

«Ĉu estas vero, kiun ŝajno maskis?
Venkitaj estas vi. Jen via gloro:
humile nun reveni al laboro
kaj scii tion, ke la strik’ fiaskis.»

«Venkitaj estas ni – vi prave diris.
Ĉi fanfarono indas al sinjoro.
Por vero ni forsangis, ne por gloro
kaj al batal’ ni jam venkite iris.

Ĉar senarmile luktis la korpuso,
dum vin la luksobastion’ defendis.
La vero vivas, nur la korpon venkis
stomak’ malsata, ve’ de l’ infanbuŝo.»

Julio Baghy (1891-1967), estis multfaceta artisto, kiu aktivis ankaŭ kiel aktoro kaj reĝisoro. Li kaj Kálmán Kalocsay estis la «ora duopo» de nia poezio. Lian fortan lingvosenton akrigis sesjara kaptiteco en Siberio, kie li instruis Esperanton al diverslingvaj kunkaptitoj. Li famiĝis en la esperantistaro pro sia grandkvanta facilversa produktado (ĉefe: «Sonĝe sub pomarbo», lirika dramo, 1958), sed li verkis ankaŭ malpli konatajn, socie engaĝitajn poemojn, kiel la ĉi-supran. Lian eksterordinaran homan kvaliton ankoraŭ nun, preskaŭ 40 jarojn post lia morto, rememoras ĉiuj kiuj povis lin koni.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi