URL: http://www.everk.it/index.php?kanto-sperto



Kanto-sperto

 

Anasblekas ies voĉo en la telefon-aparato :

— Saluton amiko. Eble vi rekonas min.

Fakte voĉo iom tro konata.

— Salut'. Kio utilus al vi hodiaŭ ?

— Mi pardonpetas, sed mi dezirus scii ĉu la loka klubo kunvenos en la mateno de la venonta dimanĉo.

Prudento necesas.

— Supozeble vi ion planas ?

— Nu jes ! Eventuale mi povus kanti tiuokaze. Ĝuste mi ĵus finis tradukon de dek novaj kantaĵoj. Prezenti tiun mian lastan produktaĵon certe ĝuigus la ĉeestantojn.

Efektive pravis la singardo.

— Ne, malfortune ni fakte ne kunvenos ĉi-dimanĉe. De la urbodomo mi ne akiris la ŝlosilon de la kunveno-ĉambro. Alia agado jam rezervis. Vi ja mem scias ke esperanto bedaŭrinde malofte prioritatas por tiuj burokratoj. Ej ! Burokraĉoj !

Danĝeras rebato de la obstinulo. Ranvoĉas li :

— Efektive, ve ! Mi supozas ke ni certe trovos solvon. Neniam problemoj, nur solvoj. Eble, mi povos retrovi, ... atendu momenton, tuj revenos ...

— Fakte ne urĝ ...

Tro malfruas la reteno. Forfluas la tempo. Dank' al natura entuziasmo, tamen jamas la reveno.

— Jen mi retrovis, aŭskultu la specimenon.

— Eble alitag ...

Mukoza gorĝoskrapo. Tradicia paŭzo sekunda. Starta enspiro. Orelvringas la melodio kvazaŭ el rustinta gramofono. Ĝisdolore. Prudente la telefonon forigas la aŭskultanto de sia orelo. Memkompate. Post iome longa momento, finiĝas la torturo. Ĉuo pri la unua impreso :

— Interesa afero, ĉu ne ?

— Mi pli precize dirus “nekutima”, “eksterrutina”, “supernatura”. Neeviteble famiĝos. Kiu kantos ?

— Mi mem, ... sed ... kial tiu demando ?

— Ial. Eble alia klubano estus kontenta partopreni kantante viajn ...

— Ne ne ! Li aŭ ŝi senintence enkondukus kelkajn modifojn. Eble pro manko de fantazio, de emo eksperimenti, pro miskompreno de moderna stilo, la fuŝulo ne kapablos sin deteni al remeto de la akuzativaj formoj kaj de aliaj gramatikaj bagateloj, pri kiuj mi prave senigis miajn versojn, kvazaŭ intuante pri ties neneceso.

— Nu, efektive. Furzotondro ! Kia kaĉo !

— ... Kion ?

— Nenion, nenion, ... Mi ĵus diris ke bedaŭrinde vian laboron ne povos ĝui niaj samideanoj. Eble ĝis la venonta monato vi povos prilabori denove vian taskon.

— Ne havos tempon. Konsciu amiko, ke mia taskotabelo estas plena kiel rubujo post dusemajna striko de la rubo-kolektistoj !

Neesperita okazo doni propran opinion :

— Trafa komparo. Eĉ peĉa la rubujo !

— ... Kion ?

— Ne zorgu, ne zorgu, ...  Ĝuste venas al mi ideo. Kial vi ne sendus tri pecojn por la Belartaj Konkursoj de UEA, kadre de la venonta Universala Kongreso ? Atente legu la regularon. Sendu la provojn anonime, kaj nepre silentu pri via laboro intertempe.

— Vi evidente trovis la trafan solvon ĉe la trafa momento, cele al la plej trafa rezulto. Mi ne scias kiel mi povos vin danki, eble ...

— Silentante pri mia interveno. Ne zorgu amiko. Estis granda plezuro vin komplezi. Ĝis ...

— Ĝis bald' kaj denovan dankon.

 (Christian Rivičre)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi