URL: http://www.everk.it/index.php?konsiloj-pri-verkado-la365-la-fakuloj



KONSILOJ PRI VERKADO – laŭ la fakuloj

 

“Neniu homo krom ŝtipkapulo iam ajn verkis, krom por mono.” Samuel Johnson

 

“Estas preferinde verki por si mem kaj ne havi publikon, ol verki por la publiko kaj ne havi memon”. Cyril Connolly

 

“La instruo, kiun ni trovas en libroj, estas kiel fajro. Ni prenas ĝin de niaj najbaroj, revivigas ĝin hejme, komunikas ĝin al aliaj, kaj ĝi fariĝas ĉies propraĵo.” Voltaire

 

“La arto neniam devus strebi je populareco ; la publiko devus strebi fariĝi artisma.” Oscar Wilde

 

“Kiam la roluloj vere vivas por sia aŭtoro, tiu faras nenion krom sekvi iliajn agojn, iliajn vortojn, la situacion, kiun ili sugestas al li.” Luigi Pirandello

 

“Ne rakontu al ni ke la viro koleris ; montru kiel li rompas la muron de la ĉambro per pugnobato aŭ tramordas sian malsupran lipon. Ne diru al ni ke la milito estis kruela; montru al ni la bruligitajn ŝtrumpetojn de infanoj, kiuj kuŝas apud la vojo”. Naomi Epel

 

“Evitu ĉiujn priskribojn pri la spirita stato de la roluloj. Vi devus klare elvoki tiun staton per iliaj agoj.” Anton Ĉeĥov

 

“Kiel mi povas scii kion mi pensas, ĝis mi vidas kion mi diras ?” E.M. Forster

 

“Bona regulo por verkistoj : evitu tro da klarigoj.” W. Somerset Maugham

 

“Mi ne scias, kio estas la ŝlosilo al sukceso, sed la ŝlosilo al malsukceso estas provi plaĉi al ĉiuj”. Bill Cosby

 

“Montru, ne rakontu.”

 

“Certiĝu, ke viaj roluloj deziru ion ekde la komenco, eĉ se temas nur pri glaso da akvo. Eĉ roluloj, kiuj estas paralizataj pro la sensignifeco de la vivo, bezonas glason da akvo de tempo al tempo.” Kurt Vonnegut

 

“La intrigo estas la homoj kaj la homoj estas la intrigo.” F. Scott Fitzgerald

 

“Neniam komencu je la komenco. Komencu je la mezo. Tio estas multe pli facila.” John Singleton

 

“Originaleco estas nenio alia ol saĝa imitado. La plej originalaj verkistoj pruntis unu de la alia.” Voltaire

 

“Literaturo estas la arto verki ion, kion oni legos dufoje ; ĵurnalismo tion, kion oni kaptos tuj.” Cyril Connolly

 

“Se vi diros, ke en la ĉielo estas flugantaj elefantoj, la homoj ne kredos vin. Sed se vi diros, ke en la ĉielo estas 425 elefantoj, tre verŝajne ili kredos.” Gabriel García Márquez

 

“Same kiel ridado instigas ridadon, larmoj instigas larmojn en homaj vizaĝoj ; se vi volas miajn larmojn, unue vi devas mem plori. Tiam via doloro doloros ankaŭ min.” Horacio

 

“Se vi ne certas, forstreku ĝin !”

 

“Bona verkado devus veki la sensojn de la leganto – ne la fakto ke pluvas, sed la sento esti surpluvata.” E. L. Doctorov

 

“Eble vi trovos kvin frazojn, kie necesis nur unu. Vi devis verki la unuajn kvar por atingi tiun unu esencan. Forstreku la antaŭajn kvar. Tiam vi estos preta.” Roddy Doyle

 

“Via enscenigo, kompreneble, estas ne nur pervida ; ni devas aŭdi la trafikon, la paŝojn, la birdokanton ; ni devas flari la ĝustajn odorojn – fritiĝantan lardon, ellikantan gason, oranĝoflorojn, anestezilon... “ Dianne Doubtfire

 

“Ŝajnas, ke mi devas iom malŝpareti tempon antaŭ ol eklabori.” John Steinbeck

 

“Relegu vian verkaĵon, kaj kie ajn vi renkontas sekcion kiu laŭ vi estas aparte brila, forstreku ĝin.” Samuel Johnson

 

“Unu el la fundamentaj celoj de la fikcio estas ebligi al ni eniri, en nia fantazio, spertojn kiuj ne estas la niaj.” Graham Swift

 

Kiom da fojoj necesas revizii rakonton ? Laŭ S.J. Perelman : “Tridek sep. Unu fojon mi provis per nur tridek tri, sed mi sentis ian mankon.”

 

“Kiam oni prezentas ian ajn fikcian rolulon, tiu bezonas ian fonon. Tiu bezonas ion, kio ankros ŝin aŭ lin firme kaj kredeble en la propra momento kaj en la propra medio.” Paul Magrs

 

“Estu regula kaj ordigema kiel burĝo en via vivo, por ke vi estu ŝoka kaj originala en via verkado.” Gustave Flaubert

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi