URL: http://www.everk.it/index.php?la-fenestrulo-kaj-la-skoterulo
Peĉ! Mi firmasertas ke oni neniam rekaptos min tiel !
Mi altbranĉe min sunumis ĉe mia fenestro, kviete,
pacience fabrikante etan fumaĵon.
Kaj kio alvenas sur mia trotuaro ? Serĉflarante, brilruĝa skoterulo.
Ŝajne afabla, humura, li elfaŭkas:
“Hej, saluton moŝto birda,
kia sinteno, kia stilo !
Vere, tute lede, nigre vestita,
vi reĝas super la kvartalo !
Ĉu vi mem ŝprucpentris, sub via nesto, tiom belan korvon ?”
Ja ĝusta pritakso, plezuriga !
Dezirante danki la gratulinton,
mi ekridetis... Sed, fek ! falis el miaj lipoj mia ĵus finrulita exc neekfumita junto.
Ĝin ekkaptas la ruzulo fanfaronante : “Hej granda korvulo,
vi lernu ke kiam oni lekas la manon
oni celas la panon !
Tiu leciono se ne panon ja meritas almenaŭ junton, ĉu ne ?”
Vulpulo, filo de filozofaĉo ! Mi memoros tion.
Iam mia mano celos onin kaj oni lekos mian p…anon !
(Fabrice Morandeau)