URL: http://www.everk.it/index.php?la-katido



La katido

 

Iam mi devis instrui Esperanton al fremdaj infanoj ne parolantaj la francan lingvon. Estis nova sperto. Mi imagis facilan poemeton akompanatan de desegnoj, de gestoj.

 

Orfa katido

1

En mia ĝardeno

Apud mia domo

Mi trovis katidon.

La katido ploregis

Miaŭ ! miaŭ !

Malfeliĉa katido !

2

Kie estas via patrino

Via patrino, bela katino

Kie estas via patro,

Via patro, la granda kato ?

ilin vi perdis.

Venu kun mi !

 

   Ni estis sidantaj sur herbo inter la kultura domo de Gorazde kaj la rivero Drina. Subite aperis vera katido, venanta de proksima vepro : nekredeble knabeto prenis la katidon kaj alportis ĝin al mi. La sekvintan matenon, dum la matenmanĝo mi rakontis al amiko la mirindan okazaĵon.

   Anstataŭ miri, li respondis al mi, “Via katido mortis, ĝi kuŝas apud la vojo malantaŭ la kulturdomo.” Tien mi tuj iris por konstati lian diron. Ve ! Kio okazis ?

   Pasintan nokton okazis festo. Ĉu aŭtomobilo frapis ĝin ? Ĉu hundo ĝin atakis ? Mi preskaŭ ploris la forpason de tiu tiel ĉarma, tiel juna katido, forlasita sur tero, kiu jam ricevis tro da kadavroj. Tio okazis dum la Festivalo de Gorazde en Bosnio.

   Fakte la kateto kiu mortis ne estis la nia, sed ĝia frateto.

 (Gabi Tréanton) 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi