URL: http://www.everk.it/index.php?la-migranta-349afo-kaj-la-du-azenaj-doganistoj
Rolantoj:
Ŝafo-migranto
Azeno-doganisto
Azeno-ĉefdoganisto
(ĉe landlimo)
Doganisto: Saluton Ŝafomigranto. Legitimilojn mi petas.
Ŝafo: Saluton azenodoganisto. Jen.
Doganisto: Ĉu vi agrable restadis en Vulpolando?
Ŝafo: Jes jes, kaj mi nun reiras hejmen, en mian denaskan Ŝafolandon, tial mi bezonus trapasi Azenolandon.
Doganisto: Mankas via vizo.
Ŝafo: Mi pardonpetas, azenodoganisto. Momenton. Mi verŝajne lasis ĝin en mia dorsosako. ... Ha, jen ĝi!
Doganisto: (post silenta legado, tusante) Ĉu ne problemo?
Ŝafo: Kia problemo?
Doganisto: Data problemo. Via vizodato ne plu validas.
Ŝafo: Ve, jes. Sed mi havas kialon ĝustan.
Doganisto: Nu… Klarigu tion al mi. Ni vidos.
Ŝafo: Nu, fakte, mi devas konfesi ke mi ne vizitis Vulpolandon por ferii, sed pro sanokialo grava.
Doganisto: Via situacio aspektas nekutima. Azenoĉefo, jen speciala kazo!
Ĉefdoganisto: Ni vidu. Kio okazas? Ĉu vi ne povas elturniĝi sola?
Doganisto: Mi pardonpetas, Azenoĉefo. La vizo de tiu migranta ŝafo ne estas laŭregula. (li donas la vizon al la ĉefo)
Ĉefdoganisto: Ĉu la koloro de la stampo, azeno-subulo?
Doganisto: Hodiaŭ estas la [dato de la tago].
Ĉefdoganisto: Ha jes, kompreneble. (al la ŝafo) Saluton, Ŝafomigranto. Ĉu vi havas permeson por la plilongigo de via restado?
Ŝafo: Saluton Azeno-ĉefdoganisto. Fakte ne, sed oni devigis min pluresti en la hospitalo de Vulpoĉefurbo post malsimpla operacio.
Ĉefdoganisto: Sed kial operacio en Vulpolando?
Doganisto: Prave Azenoĉefo. Se vi klarigus al ni Ŝafomigranto, ĝuste kial operacio en Vulpolando?
Ŝafo: Be. Mi bezonis korogrefton, sed la koroj de la ŝaflandanoj estas tro teneraj por tia operacio.
Ĉefdoganisto: Tio estas justa kialo, kiu pravigas vian malfruon. Ni do ne konsideros la aĝon de via vizo.
Doganisto: Sed sed Azenoĉefo, la rabio.
Ŝafo: Tamen azenodoganistoj, mi ne komprenas kial vi timas. Neniam, neniel, ŝaflandano transdonis rabion.
Ĉefdoganisto: Regularo estas regularo. Eĉ peceto de vulpo ne devas eniri Azenolandon.
Doganisto: Do.... Viz-aĝo sen kulpo.
Ĉefdoganisto: Sed koro de vulpo!
(Luc Gouverneur, Fabrice Morandeau, Jacques Gaumé)