URL: http://www.everk.it/index.php?la-neatingebla-la-atingebla
La neatingebla
Je vojomez’ de aŭtlavangaj fluoj
barilo drata trudis strekon krudan.
La blekon de l’riproĉaj hupobruoj
Mi aŭdis.
Sed kiom koncernas nudan
fuĝanton de tagmezo tiu muĝo
de l’ verdo-ruĝo-verdo? Mia perdo
sensonas. Sur brankardon de rifuĝo
min zonas savhelpistoj.
Mia predo
ne estos ŝi. Necesos superponti
sopirŝtopitajn trafikarteriojn
de mia kor’ rodata, korodata.
La atingebla
Esper-perdinte tuj ĉe l' enirpordo,
mi zonis min, senpruda kaj malkruda.
Riproĉoj min prizonis.
Hejma nordo
drat-bare diktis fuĝon. Koro nuda
laŭflue flosis tra la superponto.
Tagmez' . Sopir' rifuĝis al brankardo.
La muĝtrafika vesperhor' da ardo
perdotan predon peris al vivonto.