URL: http://www.everk.it/index.php?la-nokto-de-la-neandertalanoj



La nokto de la Neandertalanoj

de Baldur Ragnarsson

Mi vidis sonĝe spurojn sur la bordo
de maro netransvidebla, celantajn
inter la ombrajn montojn, al interno
nekonata kaj sovaĝa, spurojn
de homoj nealtaj stature, dense muskolaj,
kun vizaĝoj elstarantaj, larĝaj brovoj
kaj fruntoj retiritaj, homoj de parolo
obtuza, homoj de raso eltenema
tra jaroj nekalkuleblaj, homoj harditaj
de glacio kaj dezerto.
                                 Mi observis
iliajn kurantajn paŝojn, kiel fluis
la sablo inter la piedfingrojn, paŝojn
pezŝarĝe profundajn, paŝojn de viroj,
virinoj kaj infanoj. Tiujn mi observis
kaj rimarkis ilian timon, ĉar siluetis
sur klara fono homoj misnomotaj
sapientes, starantaj en la alto
kun okuloj armitaj ili fiksrigardis
la fuĝantojn.
                    Postrestis la infanoj,
jen unu falis, kaj returne la patrino
ĝin levis sur siajn ŝultrojn jam ŝarĝitajn,
lantiĝis ŝiaj paŝoj, kaj foraperis
la spuroj antaŭkuraj, kaj ŝi restis
sola sur la dezerto, kaj la nokto falis.

La nokto falis, kaj mia penso sekvas
la spurojn de la fuĝantoj, tra pejzaĝoj
obskuraj en fantoma spaco prahomara,
krutojn pripalpas kaj variajn facojn
de ŝajnaj bildoj, esploras, ĉirkaŭvolvas,
invadas trovojn nebule imagitajn,
celante ilin transformi al poemo;
penso samtempe izolita, kun interno
propra, memstara, profundo neplenigebla
en kiun sinkas la fuĝantaj spuroj
por tuj vapori for en tempon de forgeso,
lasante nur kunsenton de doloro
pro patrino sola dum la nokto falas.

21.11 kaj 19.12.2008
Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi