URL: http://www.everk.it/index.php?la-reveninta-kuniklo



La reveninta kuniklo

(Rakonto verkita laŭ la Listo de 1000 vortoj de la junulara revuo Kontakto.)

 

Iam vivis en vilaĝo maljunaj geedzoj, Johano kaj Berta. Dum Johano ŝatis zorgi pri sia ĝardeno kaj siaj kunikloj, Berta kuiris legomojn, kukojn kaj... kuniklažojn. La edzo kompreneble plezure manĝis tiujn kuniklažojn. Sed tamen, Berta mem devis mortigi la kuniklojn. Ĉar, vi ja komprenis, tion Johano ne kuraĝis fari.

   Okazis ke Berta malsaniĝis. Li do petis helpon de siaj najbaroj por, unu post la alia mortigi la lastajn longorelajn bestojn. Kiam ŝi bedaŭrinde mortis, restis nur unu kuniklo, bela, griza, aminda. Johano tuj nomis ĝin Johaneto, kaj ektraktis ĝin kvazaŭ dombeston. Ĉiutage li portis al ĝi elektitajn freŝajn herbažojn. Tiom ke la sekvantan printempon, Johaneto jam fariĝis iom diketa sed... ankoraŭ pli bela.

   Tion rimarkis ankaŭ la hundo de la ĝardenisto, kiu du- aŭ tri-foje semajne venis helpi la maljunan Johanon pro la ĝardenlaboro. Tiu bonkora besto tamen havis du malbonajn emojn : meti sian nazon iom tro proksime al la kuniklejoj, kaj fosi truojn ie ajn en la ĝardenoj. Tial ĝia mastro atente kontrolis ĝin.

   Post kelkaj jaroj, iun matenon, Johano malfeliĉe trovis sian karan Johaneton mortinta en sia ejo. Verŝajne pro maljuneco aŭ pro tro bonaj manĝažoj. Li fosis truon en la ĝardeno kaj enterigis ĝin. Ĉar tiam la tero estis tute preta, li plie enmetis semojn de rafanetoj, kiujn la kuniklo ege ŝatis.

   Posttagmeze promenis laŭ la ĝardeno de Johano iu hundo de najbara domo. Ĉu la tero ankoraŭ odoris kunikle? Certe pro tio ĝi refosis truon, elterigis la kompatindan beston, kaj portis ĝin en sian hejmon. Kiam la mastro rekonis la faman kuniklon de Johano, senvivan inter la dentoj de la hundo, li tuj kredis je ĝia kulpo. Li do purigis kaj kaŝe reportis la mortintan beston en ĝian ejon.

   Žus poste, la ĝardenisto revenis kun sia hundo de la apuda fruktarbejo. Vidinte la truon, li kredis ke tion faris lia hundo. Li do rapide remetis la teron kaj... disžetis brasiko-semon.

   Siajn okulojn Johano ne kredis kiam, la sekvantan matenon, li vidis ke lia amata kuniklo jam revenis en sian kuniklejon. Kompreneble, neniu kuraĝis diri al li la veron. Sed post kelkaj semajnoj ankoraŭ pli miris Johano malkovrante ke la rafanetoj fine fariĝis grandaj brasikoj, kiujn Johaneto tiom ege ŝatis!   

 

(Luc Gouverneur)

        

 

         brasiko : legomo, kun grandaj verdaj manĝindaj folioj.

         kuniklo : long-orela besto kun moviĝanta nazo.

         najbaro : iu, kiu loĝas en apuda domo.

         rafaneto : malgranda rozkolora aŭ ruĝa legomo kun forta gusto.

         semo : greno, el kiu kreskas nova planto.

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi