leonardo.jpg





La unika situacio de esperanta verkisto

de Marjorie Boulton



Reviziita versio de prelego prezentita en la Brita Kongreso, Felixstowe, la 3an de majo, 2004


Marjorie Boulton, Jack Casey kaj John Francis

Mi rajtas paroli kiel aŭtentika verkisto en Esperanto, el 50 jaroj de personaj spertoj. Se mi iom multe parolos pri mi mem, ne estos pro obseda egoismo, sed ĉar, almenaŭ laŭ la eblecoj de memoro nun iom debila, mi vere scias, kiel mi vivis.

Sed mi ankaŭ povos diri, tre dankeme, ke mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj verkis serioze kaj valore. Pluraj estis veraj geamikoj, pluraj gastis en mia hejmo; multaj aliaj havis kontaktojn kun mi kiel kolegoj. Mi listigis multajn, uzante alfabetan ordon por relativa objektiveco: William Auld, nia lumturo literatura en Britujo, brilante al la tutmondo; Julio Baghy, Roger Bernard, Montagu Butler, Tim Carr, Clelia Conterno, John Dinwoodie, Arthur Foote, John Francis, Aldo de' Giorgi, Douglas Gregor, Albert Goodheir, Paul Gubbins, Gerald Jervis, Ludmila Jevsejeva, Rejna de Jong, Kolomano Kalocsay, Edwin de Kock, Georges Lagrange (konata kiel 'Elgo'), Ivo Lapenna, Daphne Lister, Kris Long, Carmel Mallia, Geraldo Mattos, Paul Neergaard, Mauro Nervi, Karolo Piĉ, Claude Piron (ankaŭ konata kiel Johán Valano), Bertram Potts, Edmond Privat, Baldur Ragnarsson, Reto Rossetti, Victor Sadler, Raymond Schwartz, Tibor Sekelj, K. R. C. Sturmer ('Kenelm Robinson'), Armand Su, Ferenc Szilágyi, Poul Thorsen, Krys Ungar, Eli Urbanová, Henri Vatré, Gaston Waringhien.

Do, mi scias almenaŭ ion pri aliaj verkistoj en nia lingvo, kiu, laŭ asertoj ofte aŭditaj, 'ne havas literaturon', kaj plej ofte mi havas almenaŭ ian scion pri iliaj vivoj. Aldonu tion, kion mi scias sen personaj kontaktoj, ekzemple pri Ludoviko Zamenhof kaj lia dediĉita, problemoplena vivo; pri 'Emba', vivinte en prema malriĉo; pri Miĥalski, mortpafita sub Stalin, aŭ pri franca dramverkisto 'Roksano', aŭ la ne sufiĉe konata poeto Lajos Tárkony...
Kiom signifas niaj verkistoj, nia literaturo, en la tutaĵo de la evoluado, prestiĝo kaj kulturo de Esperanto?

Neniu povas definitive verdikti, kial Esperanto vivadis kaj, kvankam malgrandskale, vere sukcesis, dum kelkaj dekoj da projektoj por internacia lingvo, foje de fakaj lingvistoj, fiaskis. Certe unu faktoro estis la vastaj praktikaj organizaj laboroj de Zamenhof kaj multaj pioniroj; la historio de Esperanto estas miriga, preskaŭ epopea historio pri sindediĉoj, ofte ĝis la nivelo de vera sinoferado. Verŝajne alia faktoro estas la kvalitoj de la lingvo mem: estetike akceptebla, relative facile lernebla, praktika kaj plaĉa pro ĝiaj simetrioj, logiko, libereco, eŭfonio. Sed mi suspektas, ke unu faktoro estas, ke Esperanto evoluis dekomence kiel lingvo taŭga por literaturo: eĉ por la Unua Libro, Zamenhof komencis pruvi, ke la lingvo jam povis dece traduki bibliajn tekstojn, simplan lirikon, kaj funkcii por originala poemo.

Sekvis dum jaroj lia monumenta aro de literaturaj tradukoj, per kiuj Zamenhof rigore testis la esprim-kapablojn de Esperanto kaj, kompreneble, tion farante, li elpensis milojn da esprimrimedoj, sen deviado de la logiko kaj strukturo de sia lingvo, kaj aldonis multajn vortojn, kiujn li trovis necesaj. Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto do estis, ke ĝi evoluis, dekomence, ne kiel ia minimuma komunikilo por vojaĝantoj, komercistoj kaj similaj, sed kiel lingvo larĝfunkcia, testita kiel inda por kulturaj uzoj. Tiel ĝi naskiĝis, tiel ĝi maturiĝis, kaj tiel ĝi daŭre evoluas.

Kiam ni konsideras la mallongan historion de Esperanto - 117 jarojn nur - kaj la malgrandan nombron de esperantistoj, la kvanto de nia literaturo, tradukita kaj originala, estas eksterordinara. Kompreneble, multaj verkoj estas etvaloraj, eĉ nekompetentaj - same kiel en naciaj lingvoj; sed mi rajtas aserti jam, ke ni havas ne nur multajn spegulece bonajn tradukojn de kompleksaj mondliteraturaj verkoj, kiuj plene pruvas la jaman riĉecon de nia lingvo, sed kvanton da originalaj verkoj - eble precipe, sed nepre ne nur, poeziaj - takseblaj laŭ normalaj beletristraj kriterioj. Nu, mi ankoraŭ memoras, kiel legado de pruntita poemaro de Kalocsay, Streĉita Kordo, savis kaj sigelis min por Esperanto, kiam falo en lagon plenan de krokodiloj en iama Brita Kongreso preskaŭ detruis min.

Tamen estis Kalocsay, kiu melankolie titolis sin 'poeto sen popolo'. Malofte verkisto persistus, havante tiel etan legantaron. Sed Kalocsay havis iom da legantoj...

Kia idealismo, kiaj vizioj, pelis niajn unuajn pionirojn, kiuj tiel abunde verkis, kiam legantaro apenaŭ ekzistis? Ĉefe, Zamenhof mem; en Felixstowe ni ne forgesu lian fraton Feliks; kaj Grabowski, Devjatnin, Vallienne, Marie Hankel kaj aliajn el la frua epoko. Kiamotive Grabowski peladis sin traduki la vastan poemaron Sinjoro Tadeo, kaj Vallienne, kronike malsana kaj nekapabla sendepende eliri, traduki la tutan Eneidon? Tiutempe serioze dediĉita esperantisto vere montris preskaŭ superhoman fidon, celemon, persiston. Kaj tiel niaj esprimrimedoj kaj akcepteblaj parolturnoj, nia vortostoko, konstante kreskis.

Nuntempa esperanta verkisto havas almenaŭ iom da legantoj. Nun Esperanto estas pli klare, memevidente, plene funkcianta lingvo, vivanta, praktike utila, kun parolantoj, eĉ se ne multaj, en almenaŭ 80 landoj. Ekzistas pluraj aktivaj kaj kompetentaj eldonistoj, plus bibliotekoj, vendejoj, recenzistoj kaj eĉ la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). Ni jam estas en stadio, kiam estas verŝajne neeble nun, almenaŭ se oni havas ion alian por fari, legi ĉiujn novajn librojn, kiuj aperas ĉiujare. Fido ankaŭ necesas, sed fido ne plu devas defii la plej plumbe pezajn dubojn, la plej senesperigajn statistikojn.

Sed la esperanta verkisto restas en situacio unika. Unue, ties lingva situacio estas unika, plurrilate. Esperanto estas la sola neŭtrala, aldesegnita, internacia lingvo, ligita pli-malpli al ia milda ideologio, almenaŭ al ia sinteno, kiu plej ofte iom kolorigas la pensmanieron, eble iom sugestas la temaron, de verkisto. Sed pli nepra, pli insista kaj pli helpa estas la permeseco, libereco, elasteco de la lingvo, kies rigidaj reguloj estas tiel minimumaj, kiu, sur la sekura bazo de la universala fundamento, faciligas freŝajn rimedojn por novaj problemoj. Ni rajtas translokigi gramatikajn finaĵojn, kombini radikojn kaj afiksojn kiel neniam antaŭe, sciante, ke japano ankoraŭ komprenos briton, hungaro brazilanon, svedo arabon, kondiĉe ke niaj inĝeniaj inventaĵoj restu logikaj.

Esperantaj verkistoj troviĝas en speciala situacio kulture. Kvankam neniu povas scii pri ĉiuj lingvoj kaj popoloj, kaj eble ie ekzistas alia lingvo intencita por ĉiuj homoj egale, plej probable nur Esperanto estas lingvo vere sennacieca.

La vasta - multe pli vasta - distribuado de io nomita 'la angla' ne estas paralela; ĝi tre superas Esperanton statistike sed tiu 'angla' ofte temas pri ia iom minimumigita angla kun vortostoko kaj frazaro utilaj en la turisma industrio aŭ sur alia aparta kampo de internaciaj aktivoj. Kaj ne temas pri la angla de Britujo, kiu mem havas plurajn tre individuajn regionajn formojn; temas, mi supozas, pri ia diluita, nedigna usonangla, diversloke eble kun ingrediencoj aŭstraliaj, sudafrikaj, hindaj, irlandaj aŭ aliaj. Mi ne neas la sincerecon de pluraj bonfaraj organizaĵoj, sed grandparte la subnorma usonanglaĵo estas internacia lingvo de komerco, ligita al diversaj aspektoj de ekonomiaj kvazaŭimperiismoj nuntempaj; ĝi ofte kontribuas al malegaligo de la homoj, dum Esperanto emas iom egaligi ilin. Mi supozas, ke aliaj lingvoj de iamaj imperioj - la franca, hispana, portugala, nederlanda, rusa, ktp - funkcias iom simile, kvankam mia scio ne sufiĉas. Kaj tiuj lingvoj, kiun ni nomas pli-malpli diasporaj - kunligitaj al homoj dispuŝitaj tra la terglobo - la hebrea, araba, cigana - estas forte ligitaj al etnoj. Nur Esperanto apartenas al neniu, kaj tial al ĉiu.

Do, serioza esperanta verkisto pli-malpli konscias pri legantaro tutmonda, kvankam malgranda; kaj ni verkas, almenaŭ intencante esti kompreneblaj en ĉiuj landoj.

Ekzemple, mi emas eviti aludojn, kiujn alilandanoj plej ofte tute ne komprenus. Mi petas niajn alilandajn gastojn (nun legantojn) indulgi min, dum mi amuzos britojn per kelkaj ekzemploj de profunde malinternaciaj tradukoj: skota ovo, etona kolumo, la londona tubo (prefere, metropoliteno), kimra kuniklo, Privata Okulo, gilberta situacio, franca letero, doni al iu la sakon, oficiro sub amaso da kirlitaj ovoj, gajni la lignan kuleron, la filmo estas meleagro, li perdis sian botelon, supreniri la pomojn-kaj-pirojn. Ni devas trovi frazon, kiu internacie donas la ideon, aŭ, se ni volas uzi pitoreskan idiotismon por sugesti fonon aŭ etoson, kulturon aŭ epokon, ni kompatu la legantojn kaj aldonu piednoton.

Ni en Eŭropo iom pensu pri leganto japana, ĉina, araba aŭ togolanda. Kompreneble, multaj emocioj kaj travivaĵoj estas universalaj, aŭ pli-malpli kompreneblaj, kaj fremdaj fonoj ofte estas ekzotike interesaj. Kontraste, foje estas necerteco, ĝuste kio estas ĉie komprenebla, eĉ kio povos en fremda kulturo ofendi. Mi memoras, kiel antaŭ kelkaj jaroj cenzuristo en islama lando malpermesis liveron de libro, kiun geavoj ame sendis al genepoj, ĉar temis pri la brita porinfana rakonto La Tri Etaj Porkoj. La esperanta verkisto ne povas scii kaj respekti ĉiujn kulturojn de la mondo, sed lia mondskala rigardo iom modifos stilon, enhavon kaj sintenon.

Estas ankaŭ valora stimulo, ia speciala plezuro, kiam iu el fremda lando skribas al verkisto, aŭ eble salutas en Universala Kongreso, esprimante estimon. Jes, mi estas en malgranda minoritato - tamen, en Ĉinujo, iu legis mian libron.

Certe unika estas ankaŭ la ekonomia situacio de esperanta verkisto: permesu, ke mi rakontu iom subjektive pri la sperto de tiu, pri kiu mia scio estas plej fidinda. Ekde ĉirkaŭ mia dekdua jaro, mia sola deziro pri kariero temis pri verkado. Mi rekonis, ke almenaŭ dum kelkaj jaroj mi devos havi alian profesion por perlabori mian panon kaj ke, se mi devos havi alian profesion, estos devo plenumi ties taskojn honeste, konscience. Sed mia granda sopiro, kiam mi restis sufiĉe juna por racie esperi kaj celeme klopodi, estis perlabori sufiĉan monon per verkado por forlasi la pedagogian profesion. Kelkaj miaj ideoj estis iom realismaj: ekzemple, eble vivteni min per detektivromanoj, por pli serioze dediĉi min al poezio kaj eble dramoj. Fakte mi frue verkis du detektivromanojn, kiujn mia agento ne sukcesis vendi en Britujo, sed kiujn oni eldonis en pola traduko kun stranga sukceso. Bedaŭrinde mi ne rajtis porti la konsiderindajn pagojn ekster Pollandon. Ja ekzistas 16 anglaj libroj miaj, sed ne tre kreaj - ĉefe pri literaturaj aŭ semantikaj temoj. Mi ne tedos vin pri certaj misfortunoj, kiuj de ekstere malhelpis min. Sed tie ĉi mia temo estas, ke miaj anglaj libroj gajnis por mi monon; ne vaste, sed miaj libroj pri literaturo portis al mi etajn tantiemojn dum multaj jaroj. Inter miaj anglaj libroj ĉe gravaj eldonejoj estis mia unua, angla, biografio de Zamenhof, kiu kostis al mi la plej grandajn laborojn, eĉ ĝis portempa malsanigo, kaj kiu portis al mi la plej malgrandan pagon.

Mi komencis verki esperante en 1952, unue poemojn, poste dum la jaroj novelojn, unuaktajn dramojn, beletrajn eseojn, esperantan biografion de Zamenhof, la legolibron Faktoj kaj Fantazioj, eĉ du libretojn pri katoj. Frue mi ekamis nian lingvon kaj volis servi ĝin.

Sed estas grava diferenco inter verkistoj en la angla kaj en Esperanto. Per la angla, se oni estas sufiĉe kapabla por atingi normalan eldonejon, oni ricevas almenaŭ iom da mono; kontraŭ elstara populareco eble eĉ riĉecon. Verkisto en Esperanto kutime ricevas nenian pagon. La sola esperanta libro, per kiu mi iom profitis, estas Faktoj kaj Fantazioj, por kiu mi havis normalan kontrakton kun UEA. La libro ne riĉigis min; tamen estas fakto, ne fantazio, ke tiu libro almenaŭ pagis mian hotelĉambron por la Universala Kongreso en Bergeno, kaj poste por la jubilea kongreso en Varsovio. Alia eldonejo iam pagis al mi simbolan sumon - bonvenan sed, rilate al la laboro, preskaŭ ironian.

Do, esperanta verkisto havas nenian esperon verki plenprofesie kaj tiel subteni sin. Multaj el niaj bonaj verkistoj vivis malriĉe; kelkaj vere mizere. Tiuj, kiuj povis vivi iom komforte, havis iom profitodonajn profesiojn respektatajn: Kalocsay laboris kiel ĉefo de budapeŝta hospitalo; Waringhien havis prestiĝan instruistan postenon; Lapenna estis elstara juristo kaj universitata profesoro; Schwartz estis bankoficisto.

Eble interesos kelkajn, ke, en la frua epoko de mia esperanta verkado, certa sperta esperantisto (nun jam mortinta) dum tempo insistis, ke estas mia absoluta devo plene forlasi anglan verkadon; alie mi neniam evoluos en Esperanto. Nur post kelkaj jaroj kaj libroj li afable 'permesis', ke mi estu verkisto dulingva, do kun etaj esperoj pri mono kaj kariero. Pri lia konsilo mi nuntempe komentos nur: kelkaj personoj estas tre pretaj preskribi gravajn oferojn, kiujn aliaj personoj faru. Ne ofte, sed de tempo al tempo, mi demandis min, kio estus mia sorto, se mi estus restinta verkisto nur en la angla. Nu, tre eble mi havus pli da mono kaj estus pli konata, eble en pli bona posteno, kvankam mi probable ne estus vere eminenta. Sed verŝajne mi estus havinta malpli da interesaj geamikoj, variaj scioj kaj malbanalaj travivaĵoj.

Ni esperantistoj havas situacion iom unikan rilate al prestiĝo. Nia prestiĝo estas iom paradoksa, nia gloro tre ambigua; ni povas esti vere 'mondfamaj' kun laŭdoj aŭtentikaj el Ĉinujo, Brazilo, Islando, Aŭstralio, Uzbekistano, Nepalo - sed en mondo pupdomece miniatura.

Nacilingva verkisto, almenaŭ en unu el la plej uzataj naciaj lingvoj, vivas en prema konkurado, kaj devas esti supera al multaj por iĝi fama, eĉ nur por aperigi siajn verkojn ĉe estimata eldonejo. En tia etoso, foje rivalaj verkistoj eĉ montras malnoblan malicon. Mi ne povas diri, ke tio neniam okazas en Esperantujo - mi memoras koto-ĵetojn kontraŭ Kalocsay, Baghy, Auld, minorajn kontraŭ mi mem; sed tiaj malbelaĵoj, kiuj en ia ajn lingvo ofte fontas almenaŭ parte el envio, ne estas karakterizaj de Esperantujo.

En Anglujo, multaj legemaj homoj scias ion pri T. S. Eliot, Philip Larkin, John Betjeman, Ted Hughes, sed la dudeka jarcento donis al ni almenaŭ kvindek anglajn poetojn estimindajn (mi havas kolekton hejme). Pluraj centoj da estimindaj anglaj romanistoj verŝajne restos en la memoroj nur de specialistoj.

En Esperantujo la situacio estas malsama. En la plej frua epoko, preskaŭ iu ajn verko estis bonvena. Kun la kreskado de nia literaturo, kriterioj plialtiĝis: Literatura Mondo en Budapeŝto siatempe multe helpis tiudirekten. Nuntempe ni havas seriozajn literaturajn gazetojn, seriozajn recenzojn, librojn pri nia literaturo, plurajn eldonejojn kun respektindaj kriterioj. Ni havas kelkajn geniulojn: Zamenhof, Kalocsay, Auld, Baghy, kaj multajn talentulojn marĝene proksimaj al tiu kategorio. Sed, eĉ nun, esperanta verkisto almenaŭ kompetenta kaj iom kree originala estas iom rara birdo, atestanto pri la eblecoj de nia lingvo, al kiu ni sentas ian dankon. Tial, honesta kaj serioze kultivita, sed esence duagrada, talento kiel la mia povas ŝajni sufiĉe grava; mia sekso eble kontribuas, ĉar virinaj verkistoj estas inter ni pli raraj ol viraj. Kaj mi ĉeestis multajn naciajn kaj internaciajn kongresojn, prelegis, instruis en diversaj kulturaj eventoj. Estas facile iom gustumi renomon en nia miniatura mondo; estas plejparte agrable, espereble ne tro misefike, se oni ne lasas sin ebriiĝi per tiu dolĉa vino, kaj memoras, ke tiu renomo estas de fiŝo ŝajne granda, ĉar ĝi naĝas en malgranda lageto, eble en artefarita baseno; aŭ eble ĉar tiu specio de fiŝo kun verdaj skvamoj ankoraŭ estas rara.

Nuntempe mi povas konsili: se vi deziras materie profiti, perlabori signifajn monsumojn, verku en via nacia lingvo (aŭ, kiel ekzemple Joseph Conrad, en nacia lingvo, kiun vi igas via); sed se vi sopiras al facila mondfamo en mikrokosma mondo, uzu Esperanton.

Mi penas rigardi mian dolĉe gustantan famon iom ironie, mian eminentecon pli humure ol kapŝvelige. Tamen, iasence esperanta verkisto estas ja grava persono. Nia literaturo ankoraŭ estas relative juna, do verkisto havas specialan respondecon. Eble iu legas niajn verkojn parte por ellerni la lingvon, do ni uzu ĝoje ĝian flekseblecon, sed ne donu ekzemplon de io ne libera sed erara. Nia lingvo foje bezonas, kiel ĉiu lingvo, novan radikon; mi esperas, ke la preskaŭ histeria sinteno pri neologismoj, kiun mi memoras de antaŭ kvindek jaroj, estas for; sed ni restu hezitemaj pri enkonduko de nova radiko; ni ne esperantigu nacian vorton senpripense; ni unue serĉadu, ĉu taŭga vorto jam ekzistas, ĉu surpriza kombino de radiko kaj afiksoj donas la sencon; kaj se finfine nova radiko vere necesas, ni nepre aldonu gloson.

Esperanta verkisto vivas en strangaj paradoksoj, kontraŭdiroj, ambigueco. Tia verkisto vivas en neordinara izoliteco, kreante en lingvo, kies realecon multaj diversmaniere neas; kaj samtempe konsoliĝas en la varma lumo de gefrateca tutmonda komunumo. Tiu verkisto rezignis pri la ebleco perlabori monon sufiĉan por liberiĝi de alia pergajna okupo, sed eble ĝuas specialan riĉecon de scioj, amikecoj, simpatioj trans landlimoj. Tiu verkisto havas unikan lingvan liberecon kaj strangajn respondecojn specialajn. En la malpli memfidaj horoj, la verkisto povas senti sin en fremda mondo, sur vertiĝaj altaĵoj, kiuj iel etendas sin supren el profunda, malluma abismo; sentas sin stari, ne sur ia supro, sed en ia intermonda zono, kie vibras timigaj, misteraj flugiloj. Espereble ni servas valorajn celojn por la homaro.

Mi decidis, kiel multaj aliaj. Nun, en la lasta stadio de mia vivo, mi povas eble resumi ĝin per konataj versoj de la usona poeto Robert Frost en 'La vojo ne elektita':

'Mi rakontas ĉi tion kun suspiro,
ie kaj iam; en arbardenson
diverĝis vojoj; kaj tie mi
elektis la vojon tretitan malpli;
tio faris la tutan diferencon.'

[El "Brita Esperantisto", kiun brile redaktoras nia Paul Gubbins]


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)