URL: http://www.everk.it/index.php?la-voja285inta-kadavro



La vojaĝinta kadavro

 

Dum mi feriis ĉe la maro mi promenadis sur la strando. La suno brilis, la ĉielo belege bluis kaj la akvo ondetis. Mi sentis min serena. Mi marŝis, la rigardo vaganta en la ĉielo. La nuboj similis al drako eniranta en krateron.

   Subite mi stumblis kaj preskaŭ falis sur …

   Ne. Neeblas. Estas tre terure. Eĉ la vorto teruregas min. Mi vigle retropaŝis. Mi deziris fuĝi sed, tamen, mi alproksimiĝis. Eble li ankoraŭ vivis. Mi aŭdacis tuŝi lin. Li ne moviĝis. Mi metis mian orelon kontraŭ lia koro. Nenio. Mi provis palpi al li la pulson. Nenio. Mi pli kaj pli timegis. Kion fari? Mi decidis voki la policon. Do mi iris ĝis mia tendo kaj telefonis per mia portebla televokilo.

   Mi klarigis la aferon al policisto kaj ni rendevuis ĉe mia tendo. Kompreneble mi tute ne volis reiri sola apud tiu kompatinda viro. Kiam la policisto alvenis, mi kondukis lin ĝis la loko, kie kuŝis la kadavro. Sed … estis neniu. Eble mi eraris. Mi tre malbone orientas min. Do mi serĉis, serĉis… kaj trovis neniun. La kadavro malaperis.

   Plurajn jarojn poste, en ĵurnalo mi legis artikolon pri la malkovro de kadavro en najbara vilaĝo. Mia koro ĉesis bati. La bildo reprezentis mian kadavron. Neeblas. Mi serĉis la daton de la morto. Estis tiu de mia malkovro. Neeblas. Kiamaniere mia kadavro translokis sin? Ĉu vi scias tion?

 

(Mireille Charpentier)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi