diakomedio.jpg





Mao Zifu

El la kultura sekcio de Libera Folio

Skizo de la aŭtoro


Mao ZifuNaskiĝo en 14jan1963, en fora vilaĝo.

Ludiloj grunda kaj ŝtona. Nutraĵoj hordea, napa kaj batata. Sorto.

Studento en la normala universitato de la provinco Hunan, Ĉinio, intertempe, flugpilka teamano de la fakultato pri matematiko, dum sept1980-jul1984.

Sen groŝo en la poŝo, ofta promenanto kun samĉambranoj de la monto al la strando ĉirkaŭ la universitato. Fortuno.

Instruistiĝo en sept1984 ĉe mezgradfaka lernejo.
Permesita perspektivo antaŭ la mano. Destino.

Paraliziĝo je 23mar1985 danke al traktoro-stiristo samaĝa kiel mi.
Juneco kaj revo krevis en momento. Fatalo.

Pensiulo ekde okt1985.
Mortanto vivanta. Rezignacio.

Esperantisto en la ĉelo depost 1986. Providenco.

Celibulo por ĉiam ne pro religio; liberkredanto pri la religioj orientaj kaj okcidentaj. Scivolemo.

Verkisto/versisto. Tempopasigo.

Membreco en Esperantlingva Verkista Asocio ekde okt1997. Taŭgo?

Sola jam ne izolita. Komputilo – kunulino neniam perfida. Saŭdado.

Pri liaj verkoj

"Ŝanĝado"

 

"Kantoj de Anteo"


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)