URL: http://www.everk.it/index.php?marin-ljubin



Marin Ljubin

Fabriko

Marin Ljubin: Fabriko

Kun siaj nigraj kamentuboj, gratantaj plumbon de la nuboj,
ĉiame same la fabriko minace staras antaŭ ni.
Ĝi estas nia malamiko, en kiu - scias ni - mortigo
atendas nin - malriĉajn sklavojn de l'ora kaj senkora di'!

El ŝtono kaj el fer' malvarma forĝita estas ĝia karno.
Neniam ĝin vibrigis vivo, neniu ĝojo tuŝis ĝin.
Senŝanĝe, apatie mutas, kaj kvankam vivojn ĝi englutas,
neniam ĝi fariĝis sata, de ĝi neniu savis sin!

Ho, kiom multe da doloroj, ho, kiom da rompitaj koroj,
da veaj plendoj silentiĝis en la fabrika kruda bru'!...
La radoj de l' maŝinoj tie muelis ilin apatie
kaj per oleo - homa sango - ŝmirite sin turnadas plu.

Neniam helpa kri' kaj plendo elvokis ĝian varman senton,
ĉar la fabrika fera koro kaptita estas de Sinjor'.
Kaj glutos sklavojn la fabriko, kaj kaŝos sin en ĝi mortigo
ĝis kiam fine ĝin lumigos la flam' purpura de l' Aŭror'!

Marin Ljubin estas la pseŭdonimo de Asen Grigorov (1903-1985), bulgara oficisto, tre aktiva en la laborista revolucia movado antaŭmilita. Li publikigis poemojn («Ruĝa Aŭroro», 1930), novelojn («La himno», 1931) kaj diversajn porpacajn tekstojn («Gardu la pacon !», 1980). En liaj verkoj la porsocialisma retoriko ofte soras al sincera partopreno en la homa malfeliĉo de la plej malaltaj sociaj klasoj.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi