URL: http://www.everk.it/index.php?mateno-estas-tra-la-fenestro



Mateno estas tra la fenestro

 

 Jam matenas. Tra la fenestro de sia dormoĉambro infano, juna sepjara knabo, rigardas la vekiĝantan naturon. Sur la herbejo la roso similas perlojn, kiujn li ŝatus donaci al sia patrino. Li imagas tiujn perlojn ĉirkaŭantaj la kolon de la amata patrino. Ve ! Iom post iom la sunradioj neniigos la belajn juvelojn naturajn.

   Tamen li ne povas daŭrigi la rigardadon, baldaŭ li devos sin vesti por viziti la lernejon. Tra la fenestro de la klasĉambro li ankoraŭ vidos la taglumon sed ne plu vidos la samajn belaĵojn, nur la branĉojn de tilioj ombrantaj la korton, kie li ludos dum la paŭzo. Foje kelkaj zumantaj abeloj frapiĝos kontraŭ la vitroj kaj deturnos lian atenton de la komencita tasko.

   Samtempe en alia domo iu avino sidas sur fotelo. Tra la fenestro ŝi rigardas la fruleviĝemajn pasantojn. Ili rapidas al la oficejo aŭ laborejo, ne vidante la maljunulinon. Ŝi enpense revidas sian junaĝon, kiam ankaŭ ŝi vizitis la lernejon, poste la hospitalon kie ŝi flegis suferantajn maljunulojn. Tiam, malgraŭ la peniga laboro ŝi estis feliĉa; ŝiaj edzo kaj infanoj ĉirkaŭis ŝin.

   Sed la vivo estas mallonga. La edzo mortis, la infanoj foriris en diversajn regionojn kaj nun ŝi vivas en tiu maljunulejo kun paralizitaj gamboj, sin demandante kiom da jaroj ŝi povos ankoraŭ vidi la printempajn foliojn sekiĝantajn aŭtune, same kiel velkis la beleco de ŝia junaĝo.

 

(Lysiane Dumagnou)

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi