URL: http://www.everk.it/index.php?memore-pri-ada-csiszar



Memore pri Ada Csiszár

Funebra novaĵo

Forpasis Ada CsiszárEn la lasta semajno de novembro forpasis Ada Csiszár, la precipa prizorganto de la spirita kaj materia heredaĵo de Kálmán Kalocsay. "Omaĝe al Kálmán Kalocsay" - per la titolo de ŝia okvoluma verko ni povus resumi la esencon de la esperantista agado de Ada Csiszár, kiu forpasis 77-jara en Budapeŝto. Esperantisto kvardek jarojn, ŝi ja aktivis divers-postene en la movado, i.a. kiel sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1983-89), sed ŝi estos precipe memorata kiel gardantino de la Kaloĉaja fajro. Ŝi kunfondis Kalocsay-memorĉambron en ties naskiĝvilaĝo Abaújszántó en 1983, kaj samjare iniciatis "Internacian Komitaton por Honoro al K. Kalocsay". Por la centa datreveno de Kalocsay, en 1991 ŝi fondis kaj prezidis Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay". Ekde tiam, ŝi editoris kaj eldonis 25 volumojn, kiuj prezentis plej diversajn facetojn de Kalocsay.
[el Libera Folio]

Poemoj por Ada

RESTO

La Amika Societo
restas sen la amikino.

Nun ni ne bezonos torton.
Arpado faros la raporton.
Ĉu ion Piŝta enpaĝigos?

Ĉu leteraro plia restas...
Kolomanon priatestas
io plu ne eldonita?

Funebron oni nun arestas.

Blazio VAHA

Paĝo en retmagazino "Karapaco-Panoramo" kun poemoj por Ada.
Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi