URL: http://www.everk.it/index.php?mi-nomi285as-ru285o



Mi nomiĝas Ruĝo

de Orhan Pamuk

Orhan Pamuk
el la romano

Mi nomiĝas Ruĝo
Benim adim Kirmizi



Dekdu jarojn poste, kiam mi estis for de mia hejmo, mi revenis kiel lunatiko al Stambulo. „La tero alvokis lin”, oni diras pri tiuj, kiuj baldaŭ mortos, sed min la morto venigis al la urbo, kie mi naskiĝis kaj kreskis. Komence mi pensis, ke pro la morto, sed poste mi komprenis, ke gravas ankaŭ la amo. Tamen ĝi ŝajnis io tiel malklara kaj malnova kiel miaj rememoroj. Ĝuste en Stambulo, dekdu jarojn antaŭe, mi enamiĝis al mia onkla fratino - tiam ŝi estis infano.
Kvar jarojn poste, kiam unuafoje mi foriris de Stambulo, disportante leterojn kaj kolektante impostojn, tramigrante vastajn stepojn, neĝblankajn montojn kaj melankoliajn persajn urbojn, mi certigis min, ke iom post iom mi forgesas la vizaĝon de mia karulino el la infana tempo. Mi maltrankviliĝis kaj provis rememori ĝin, sed mi komprenis, ke - eĉ se mi ne scias, kiom forte mi estus amanta - la vizaĝo nevidita delonge malaperas el la memoro. Dum la sesa jaro, pasigita en la oriento, vojaĝante aŭ laborante kiel sekretario en la servo al paŝaoj, mi konvinkiĝis, ke la vizaĝo de mia karulino ne plu estas sama kiel tiu reala el Stambulo. Ankoraŭ pli malbone estis ok jarojn poste, kiam trideksesjara mi revenis al mia amata urbo kaj konstatis kun doloro, ke la rememoro pri la karulino tute perdiĝis el mia memoro.
Plej multaj el la amikoj kaj parencoj forpasis dum tiuj dekdu jaroj. Mi iris al la tombejo, de kie etendiĝis vido al la golfo Ora Korno, por viziti la tombojn de mia patrino kaj kuzoj mortintaj dum mi estis for de la hejmo. Mi preĝis je ili. La odoro de la kotoza tero liberigis en mi rememorojn. Iu disrompis argilan kruĉon, starantan sur la tombo de mia patrino. Rigardante ĝiajn pecojn, mi ne scias, kiam mi ekploris. Mi malesperis funebre pro la mortintaj proksimuloj aŭ ĉu tial, ke post ĉiuj ĉi jaroj mi troviĝis pro stranga hazardo en la komenco de mia vivo? Kaj probable estis inverse - mi ploris, ĉar mi sentis, ke mia vojaĝo tra la vivo finiĝos jam baldaü? Ekneĝetis. Ĉirkaŭita per maldense falantaj neĝflokoj tiel mi enpensiĝis pri komplikaj vojoj de mia vivo, ke mi ne vidis nigran hundon gapi al mi el malluma angulo de la tombejo.
Larmoj ne plu ruliĝis el miaj okuloj. Mi viŝis la nazon. Kiam mi eliris el la tombejo, mi rimarkis, ke la hundo amike vostumas al mi. Iom poste, en la kvartalo, kie mi kreskis, mi luprenis domon iam okupatan de iu parenco de la patra flanko. Al la domposedantino mi rememorigis ŝian filon, kiun safavidaj soldatoj mortigis dum milito kaj ŝajne nur pro tio ŝi konsentis ordigi miajn ĉambrojn kaj kuiri al mi.
Mi faris longajn promenojn, kvazaŭ neniam ĝis nun mi estus loĝanta en Stambulo, sed en araba urbo ie en la mondofino. Ĉu stratoj fariĝis pli mallarĝaj aŭ estis nur mia impreso? Kelkloke, sur la stratetoj inter klinitaj domoj mi devis alpremiĝi al pordoj kaj muroj, por ne kunpuŝiĝi kun ĉevaloj ŝarĝitaj peze. Ĉu multiĝis riĉuloj aŭ nur tiel ŝajnis al mi? Mi rimarkis kaleŝon grandan kiel fortikaĵo, posttiratan de fieregaj ĉevaloj, kian oni povus vane serĉi en Arabio aŭ Persio. En Ĉemberlitaŝ, en la odoraĉo fluganta de la Kokina Bazaro, mi ekvidis amason da tedaj almozuloj vestitaj per ĉifonoj. Iu estis blinda kaj ridetis, kvazaŭ admirante kirliĝantajn neĝflokojn.
Ŝajne mi ne ekkredus, se oni dirus al mi, ke antaŭ longe Stambulo estis pli malriĉa, pli malgranda, sed ankaŭ pli feliĉa urbo, sed ĝuste tion sentigis al mi la koro. Kvankam la domo de mia karulino staris en la sama loko, inter tiliarboj kaj kaŝtanujoj, sed - kiel oni sciigis min ĉe la pordeto - loĝas tie iu alia. La patrino de la karulino, kaj mia onklino, forpasis, kaj ŝia edzo, mia Eniŝte, transloĝiĝis kun la filino. Probable diversaj malfeliĉoj falis sur iliajn kapojn, kiel diris loĝantoj, kiuj malfermis la pordon antaŭ mi. Fremdaj homoj en tiaj situacioj estas tre liberaj kaj babilas tion, kion salivo alportos sur langon, eĉ ne imagante, ke ili povas vundi ies koron, kaj eĉ detrui revojn. Nun mi ne parolos longe pri tio, mi diros nur, ke kiam mi rememoris varmajn, sunajn, verdajn tagojn, pasigitajn en tiu malnova ĝardeno, antaŭ la okuloj mi havis glaciojn kiel malgranda fingro, pendantajn ĉe branĉoj de la tilio en la malzorgita, neĝplena loko, kiu pensigis min nur pri morto.
Iom el tio, kio okazis al miaj kuzoj, mi ekkonis per letero de Eniŝte, sendita al Tabrizo. Li invitis min en Stambulon, li skribis, ke sekrete li preparas manuskripton por nia sultano kaj deziras, ke mi helpu lin, ĉar li aŭdis, ke iam mi ornamadis librojn por osmanaj paŝaoj, guberniestroj kaj loĝantoj de Stambulo. Dume en Tabrizo, per mono sendata de la klientoj el Stambulo, kiuj mendis librojn, mi serĉis lokajn miniaturistojn kaj kaligrafojn plendantajn kontraŭ milito kaj osmanaj soldatoj, sed ili ankoraŭ ne forveturis al Kazvin aŭ en alian persan urbon. Mi farigis iluminon ĉe ili kaj bindigis librojn, kiujn poste mi sendis al la mendintoj. Se junaĝe Eniŝte ne transdonus al mi ŝaton por iluminado kaj belegaj libroj, neniam mi akceptus tian laboron.
En la angulo de la strato kondukanta al la bazaro, ĉe kiu iam loĝis mia Eniŝte, mi trovis barbiston en la sama ejo, inter speguloj, raziloj, kruĉoj kaj penikoj. Tra vitro en la fenestro niaj rigardoj renkontiĝis, sed mi ne scias, ĉu li rekonis min. Mi ekĝojis, vidante la ujon por kapolavo, pendantan ĉe la plafono sur ĉeno, balanciĝi same kiel iam - antaŭen kaj malantaŭen - kiam la barbisto enverŝis varmegan akvon.
Iuj urbopartoj kaj stratoj, konataj por mi el la junaĝo, malaperis en cindro kaj fumo de furiozaj incendioj, ŝanĝiĝante en ruinojn kaj brulnigran restaĵon, kie ariĝis senhejmaj hundoj, kaj frenezuloj terurigis infanojn. Sed en aliaj lokoj, kiujn ankaŭ detruis flamoj, estis konstruitaj mirinde luksaj rezidejoj. En la fenestrojn de iuj domoj oni metis multekostajn pecojn el kolora venecia vitro. Oni starigis ankaŭ multe da riĉaj duetaĝaj domojn kun korbelfenestroj super la sveltaj muroj.
En Stambulo, kaj ankaŭ en aliaj urboj, la mono perdis sian valoron. Kiam mi forveturis al la oriento, kontraŭ unu akco oni bakis grandan panobulon, kiu pezis kvarcent dirhemojn, sed nun kontraŭ la sama prezo la bakistoj vendadis bulojn duone pli malpezajn, krome ilia gusto tute ne estis sama kiel infanaĝe. Se mia kara patrino povus ĝisvivi la tempon, kiam oni devus pagi tri akcojn kontraŭ dekdu ovoj, certe ŝi dirus: „Estas necese por ni forveturi en alian landon, antaŭ ol kokidoj freneziĝos tiel, ke ili fekos al ni sur la kapon ol sur la teron.” Tamen mi komprenis, ke la valoro de la mono malgrandiĝas ĉie. Onidire komercaj ŝipoj, venantaj el Nederlando kaj Venecio estis plenaj de kofroj kun moneroj sen valoro. Antaŭ longe, en la monfarejo, el cent dirhemoj da arĝento oni stampis kvincent akcojn, kaj nun pro senfinaj militoj kontraŭ Safavidoj - okcent. Kiam janiĉaroj malkovris, ke la moneroj pagataj al ili, naĝas sur la akvo de la golfo Ora Korno kiel sekigitaj fazeoloj, kiuj falis de vendobudo kun legomoj en la haveno, ili ekribelis kaj sieĝis la palacon de nia sultano, kvazaŭ ĝi estus fortikaĵo de malamikoj.
La hodĵo, kiu nomiĝis Nusret, predikanta en la moskeo Bejazit kaj diskoniganta, ke li venis el la gento de Profeto Mahomet, famiĝis ĝuste en la tempo de moralperdo, multekosteco, murdoj kaj rabado. Tiu predikisto, naskiĝinta en Erzurum, klarigis la malfeliĉojn falintajn sur Stambulon dum la lastaj dek jaroj - brulegojn en la kvartaloj Bahĉekapi kaj Kazandĵilar, peston, kiu forpasigis ĉiufoje milojn da homoj, senfinajn militojn kontraŭ Safavidoj, postlasantajn amasegon da viktimoj kaj batalojn pri malgravaj osmanaj fortikaĵoj kun ribelintaj kristanoj - per tio, ke muzulmanoj forlasis la vojon de Profeto Mahometo, ne obeis ĉiujn ordonojn de la Korano, estis pli toleremaj al kristanoj, ke ili faris malkaŝan komercon per vino, kaj viroj el religiaj frataroj pasigis tempon en tekkoj amuziĝante.
Vendisto el la budo kun legomaj marinaĵoj, rakontante al mi ekscite novaĵojn pri la hodĵo veninta de Erzurum, diris, ke la mono, perdanta sian valoron - novaj dukatoj, falsitaj nederlandaj guldenoj kun leono kaj osmanaj akĉoj, ĉiutage kun malpli da arĝento - kaj superŝutanta bazarojn kaj vendoplacojn, kondukos al falo, post kiu estos malfacile leviĝi. La vendisto ankaŭ diris, ke diversaj friponoj kaj ribeluloj amasiĝas en kafejoj kaj komplotas dum noktoj. Tiuj mizeruloj kun suspektinda deveno, frenezaj opiofumantoj kaj savitoj el la sekto nomata kalenderi - insistante ke ili sekvas la vojon de Alaho - pasigis vesperojn malantaŭ la muroj de tekkoj, ili dancis kun muziko ĝis mateno, ili enbatis al si pinglojn en diversajn lokojn sur la korpo kaj diboĉis ofte kun junaj knaboj.
Mi ne sciis, ĉu pro dolĉaj liuto-sonoj, enfalantaj en miajn orelojn aŭ pro rememoroj kaj revoj mi jam ne povis aŭskulti grumbladon de la vendisto de marinaĵoj kaj tial, sen pensi multe, mi leviĝis kaj iris post la muziko aŭdiĝanta de malproksime. Se vi amis iun urbon kaj promenis multe tra ĝi, via korpo, kaj ankaŭ la animo, lernas reton da stratoj, tiel ke en la momento de malĝojo, kiam neĝetas triste, la piedoj mem portos vin al la plej kara monteto.
Ĝuste laŭ tiu maniero, elirinte el la Bazaro de Forĝistoj, mi haltis ĉe la moskeo Sulejmanije, por rigardi, kiel neĝo falanta sur la Oran Kornon, jam kovris tegmentojn de la domoj turnitaj al nordo kaj kupolojn blove frapatajn de nord-orienta vento. La mallevataj veloj de la ŝipo, kiu veturis en la havenon, salutis min flirte. Ilia koloro estis en harmonio kun plumba nebulo ŝvebanta super la Ora Korno. Cipresoj kaj platanoj, tegmentoj, vespera agordo, voĉoj el la malsupre troviĝantaj kvartaloj, vokoj de vendistoj kaj krioj de infanoj ludantaj sur la korto de la moskeo kunmiksiĝis en mia kapo kaj certigis min, ke nur ĉi tie mi kapablos vivi. Subite mi ekpensis, ke denove mi rememoros la vizaĝon de mia amatino, kiun jam de jaroj mi ne povis imagi.
Mi iris malsupren de la monteto kaj perdiĝis en amaso da homoj. Post la vespera voko al la preĝo mi manĝis ĝissate ĉe vendisto de kolbasoj. En la malplena ejo mi aŭskultis kun atento rakontojn de la posedanto, kiu rigardis ame, kiel mi manĝas, kvazaŭ li estus nutranta sian katon. Poste li klarigis la vojon, kaj mi iris mallarĝan straton post la Bazaro de Sklavoj - la ĉirkaŭaĵo jam dronis en nokta mallumo - kaj mi trovis kafejon, kiun mi rememorigis dum babilado kun la gastejestro.
Tie sidis multe da homoj kaj estis varmege. Medaho, popola rakontanto, tia, kiajn mi vidis en Tabrizo kaj aliaj persaj urboj (kie ili estis nomataj perdedar), sidiĝis sur la podion apud la fajrujo, poste li dismetis kaj pendigis sur la muron, antaŭ la gastoj, desegnaĵon pri hundo, rapide, sed lerte pentritan sur dikan paperon kaj de tempo al tempo montrante sian malgrandan bildon li aŭdigis rakonton laŭ hunda vido.

esperantigis Tomasz Chmielik

Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi