URL: http://www.everk.it/index.php?mia-265io



Mia ĉio

de Wouter Pilger

1.

kara,
vi jam vidis ĉiujn stelojn
antaŭ ol eĉ unu sputniko
enspaciĝis.
vi stelpinte
pikis mian noktan bruston.
la kosmo
estas kava.

2.

ĉi-nokte en sonĝo
mi postkuris vin
sur la ŝtonaj strandoj
de la sudo.
vi estis havinda
kiel juna delfeno.
sur la ŝtonaj strandoj
mi postkuris vin
dum vi kuŝis apude.
plej apude, mia havinda.

3.

ne ĉiuj estas kia mi.
imagu!
la vojoj de liliputo
en brodbingnag
devas esti strangaj.
la birdo kiu ekstere
kantas la sunon
ne kantas por mi
laŭ sama tono.

4.

kara,
mi scius tre bone
kion fari
se mi ne havus vin,
mia ĉio.

Unua premio 1967
Belartaj konkursoj
el: http://www.liberafolio.org/2006/pilger

Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi