URL: http://www.everk.it/index.php?mia-bohema-vivo-de-arthur-rimbaud-1854-1891



Mia bohema vivo, de Arthur Rimbaud (1854-1891)

tradukis Kálmán Kalocsay



Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis,
jam ankaŭ mia palto fariĝis ideala,
mi iris subĉiele, ho Muz', al vi vasala,
oj-la-la, kiajn amojn brilegajn mi prirevis.

Oscedis granda truo sur sola pantalono,
mi, Dikfingrul' revema, ŝutis tra l'vojo landa
rimojn. Gastejo mia estis ĉe l' Urso Granda,
flustretis miaj steloj kun dolĉa susursono.

Kaj ilin mi vojrande aŭskultis en vesperoj
afablaj de septembro. Sur frunto la roserojn,
kiel freŝigan vinon, mi ĝuis gajhumore.

Kaj dum mi rimis meze de ombroj jam fantastaj,
mi, kiel liutkordojn tintigis la elastajn
laĉetojn de la ŝuoj vunditaj - pied-al-kore.
Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi