URL: http://www.everk.it/index.php?pri-kantoj-de-anteo



Pri "Kantoj de Anteo"

recenzis Marc van Oostendorp, tradukis István Ertl

el: http://www.vanoostendorp.nl/leest/2007/05/mao-zifu-kantoj-de-anteo-novjorko-new.html

Iam, antaŭ pli ol 25 jaroj, mi aĝis 13 jarojn kaj legis libreton kun la titolo Esperanto: Ĉu utopio aŭ realo? Tio instigis min lerni Esperanton, kaj mi neniam plu liberiĝis de tiu lingvo. Unu el la rakontoj en tiu libreto kiuj tiam fascinis min temis pri disidentaj ĉinaj poetoj, kiuj en prizono daŭre verkis, sur neceseja papero, poemojn en Esperanto, kiuj estis poste kontrabanditaj el la malliberejo.

Mi ne plu legas tiel multe en Esperanto, kiel konstateble ankaŭ el miaj raportoj en ĉi tiu retejo, sed la sensacian aperaĵon de la lasta jaro mi ĵus tamen legis: volumon de ĉino kiu ne laŭlitere sidas en prizono, tamen ja fermita en sia korpo.
Mao Zifu naskiĝis en 1963, "en fora vilaĝo", kiel li diras en "skizo de la aŭtoro" komence de tiu ĉi volumo. Li studis matematikon, iĝis instruisto kaj iom sukcesa atleto, kiam en 1985 li estis akcidente trafita de traktoro kaj iĝis komplete paralizita. De tiam li estas pensiulo, kaj en 1986 li lernis Esperanton - kvin jarojn post mia lerno. Kaj nun li publikigis dikan poemaron, la plej potencan kiun mi iam ajn legis en tiu lingvo, 'kantoj de anteo'.

Mi trovas 'kantoj' multe pli bona ol, ekzemple, 'La Infana Raso' de la lastjare forpasinta William Auld. Ĉi lastan volumon mi taksas pli kiel iom malfortan reagon al T.S. Eliot, kvazaŭ Waste Land kun iom pli optimisma, esperantisma mesaĝo, verkita tute en la moderna stilo de la frua dudeka jarcento.

Ĉio estas pli interesa ĉe Zifu: la temaro, multe pli profunda, foje pli sovaĝa, pli despera, kaj feliĉe malmulte rillata al la Esperanto-ideologio, ja malmulte poezia. Kaj precipas ankaŭ la tono, la stilo, kiuj ĝuste havas multon por fari kun la internacieco de Esperanto. Senprobleme la poeto ŝaltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkecaj versoj, de la greka mitaro (Anteo) al hindua filozofio, de libera verso al rimo. Krome li abunde uzas la eblojn de la lingvo; en ĉiuj recenzoj kiujn mi legis pri la libro, la recenzantoj raportas ke iujn vortojn ili devis serĉi en vortaroj. El tio foje rezultas mirindaj tekstoj, kiuj, se kompari al iu el la nederlanda poezio, plej proksimas al Leo Vroman:

aj
faja
majo
pagajo
en havaja
kajo

feto gaja
ĉe baj...baj
sonĝe rampas sur himalajon
vidas tamen, najo
voras kobajon
rajo
frajon
samurajo
sipajon
kia kamajo!

ho, jesajo,
kie idilio arkaja?

(Proza traduko... )

Tiom kosmopolita vizio el tiom prizonita korpo, verkita en internacia lingvo kiun preskaŭ neniu parolas: ĉu eblas io pli korskua?


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi