URL: http://www.everk.it/index.php?pri-lingvoj-kaj-milito



Pri lingvoj kaj milito

de Mauro Nervi. Recenzo al W. Shakespeare, «Henriko la Kvina», en la traduko de H. Tonkin

William ShakespeareEstas iom mirige, ke ĉi tiu eksterordinara dramo ne ricevis ĝis nun tradukon en Esperanton, ĉar unu el ĝiaj ĉeftemoj rilatas ĝuste la diversajn nivelojn de lingva komunikado, kaj la miskomprenojn, kiuj povas fonti el tiu diverseco: tuta sceno (3.4: la leciono de Katerina pri la angla lingvo) estas verkita en la franca, kio estas unikaĵo ĉe Shakespeare, kaj pruvas, kiom larĝa estis kono de la franca lingvo en la ŝekspira Anglujo. Sed, kiel Tonkin mem piednote rimarkas, la surscenigo de leciono pri la angla en dramo, en kiu la angloj milite progresas sur la franca teritorio implicas la tezon, ke lingvoj fidele disvastiĝas paralele al la potenco de siaj parolantoj, kaj mem utilas al tiu potenco. Por ni, parolantoj de malgranda kaj nearmita lingvo, tio estas plej interesa ideologia punkto. Kontraŭ ĉiu perforta homogeneco, kiun trudas la armiloj de la ununura monda potenco, nia liliputa lingvo povas tamen ludi la unikan rolon de senpotenca, senarmila, sed kulture pravigita reprezentanto de pluralismo kaj de lingva opozicio al la unuismaj tendencoj de la plej fortaj landoj.

Certe, tio ne estas eksplicita en la ŝekspira teksto, kvankam la lingvaj alfrontigoj kiujn ĝi surscenigas implicite prezentas tiujn sociajn tensiojn de diverslingveco, al kiuj Esperanto finfine ŝuldas sian ekziston mem. Se ni pli atente legas la dramon el ĉi tiu vidpunkto, ni povas distingi du malsamajn nivelojn: en 3.4 temas pri kontrasto de la franca kaj la angla, kio kaŭzas amuzajn miskomprenojn, kaj simile en 5.2, kie la gereĝa paro trejniĝas en la perspektivo de mikslingva geedziĝo. Sed kiam la personoj rolas je pli malalta socia nivelo, la diferenco estas ne plu inter-, sed intranacia, kvazaŭ dialektoj taŭgus pli ol naciaj lingvoj por la komikaj plebaĵoj (3.2): tiam ni renkontas la diferencojn inter Gaŭr la anglo, Fluelen la kimro, Jakobo la skoto kaj Makmoris la irlandano; ili kune militas por Henriko, sed ĉiu kverelas kun la aliaj sialingve. La du niveloj de lingva diverseco spegulas do same distajn nivelojn de socia klaso: nacia lingvo por la solenaj, aristokrataj medioj, kaj dialekto por la drinkeja popolo; kaj Henriko, la reĝo kies juneco pasis drinkeje en kompanio de Falstaff, ŝajnas la plej taŭga ligilo por ambaŭ. Apenaŭ dirindas, ke tiaj subtilaĵoj en la originala teksto estas preskaŭ nereprodukteblaj en traduko: Tonkin tamen heroece surprenas la taskon esperantigi vortludojn, se nur tio eblas. Brila ekzemplo sur paĝo 42, kie la komike konfuza parolo de Pistolo: «His heart is fracted and corroborate» fariĝas «disfrakta, lia koro rubeniĝis» kun semantika parencigo de «rubo» kaj «rubeno». Aŭ sur paĝo 88, kie la malica rimarko de Konstablo pri la seksa aktiveco de la Kronprinco en la originalo: «Doing is activity; and he will still be doing» transmaliciĝas laŭ Tonkin al: «Sed ĉu la plej efika? Nu, certe estas, ke li bonefikas…».

Trans la lingvo, la ideologio: kaj ni povus surpriziĝi, ke en tiom militplena dramo la baza ideologio estas paradokse kontraŭmilitisma kaj favora al humanigo de la reĝa moŝteco. En la mirinda monologo de Burgundio en 5.2 (p. 145), milito montriĝas kiel io profunde nenatura; kaj konkretigo de tiu ideo estas la agrikultura sceno kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj:

La vito, ĝojiganto de la koro,

mortas sentonde; la heĝoj kunplektitaj,

kiel malliberuloj viliĝintaj,

malordajn tigojn ŝosas; priradikas

lulo, cikuto kaj la fumario

niajn senplugajn kampojn, dum rustiĝas

la fero, kiu devus ilin sarki. […]

Kiel ĉe plantoj, ankaŭ ĉe homoj evidentiĝas ke milito estas neeltenebla devojigo de la kosma ordo:

[…] ni kaj niaj infanoj

perdis, aŭ pro tempomank’ ne lernis,

sciencojn, kiuj al nia lando indas,

kaj same sovaĝiĝas, kiel soldatoj,

se nur pri sango ili meditadas,

sin turnas al sakrado kaj minacoj,

al vestoj malordaj, kaj ĉio nenatura.

Jen la vorto eksplicita: «unnatural». Milito estas nenatura, ĉar la plej ordigitaj – kaj sekve naturkonformaj – aktivadoj (plantzorgado, eduko de la infanoj, sinvestado) estas renversitaj. Nur paco estas natura, kaj nur morale kondamnindaj personoj kia Rikardo la IIIa (en la prologo de la plimalpli samepoka dramo) povas opinii ke milito estas iel dezirinda. Kontraŭmilitismo estas do la unua ideologia kolono de la dramo, kaj pli ĝenerale de la junecaj verkoj de Shakespeare.

La dua estas nova ideo pri la persono de la reĝo; kvankam la monarko ankoraŭ havis (kaj devis havi) preskaŭ dian aŭtoritaton, la baroka ideologio pri la forpasemo de ĉiu gloro influas ĉi tie ankaŭ la personon de Henriko, kiu subite perceptas en si la respondecon pri tiom da homoj kaj pri ilia vivo. En mirinda sceno (4.1) Henriko paŝas inkognite meze de siaj soldatoj, kaj interparolas kun ili pri la homa staturo de la reĝo kaj pri liaj (nome pri siaj propraj) devoj.

REĜO: […] mi opinias la Reĝon nur homo, kiel mi mem estas homo: la violo odoras same al li kiel al mi; ĉiuj liaj sensoj estas home kondiĉitaj; se oni formetas la ceremoniojn, nuda li similas nur homon; kaj eĉ se liaj emocioj pli alten soras ol la niaj, tamen, kiam ili falas, ili falas per similaj flugiloj.

Kio apartigas la Reĝon, tio estas ĉefe la respondecon, kiun liaj subuloj postulas de li. Li devas decidi pri la justeco de sia celo; sed, kiel diras Viljams:

se la celo ne estas justa, la Reĝo portos pezan konton kiam ĉiuj tiuj kruroj kaj brakoj kaj kapoj, forhakitaj batale, unuiĝos en la fina tago kaj kune krios, “Ni mortis en tiu loko”, iuj sakrante, iuj vokante kuraciston, iuj pri la edzinoj lasitaj malriĉaj, iuj pri siaj ŝuldoj, iuj pri infanoj abandonitaj june.

Kaj Henriko, kiu vivis dum sia juneco meze de la popolo, plene konscias pri tiu respondeco; kiam li estas sola, li amare meditas pri la malkonforta pozicio de la regantoj:

Li ĉion portu. Ho dura kondiĉigo,

ĝemel’ de eminento, kaj dependa

de l’ spir’ de ĉiu idioto senta

nur kiam oni lian korpon pinĉas!

Kian trankvilon reĝoj devas perdi,

de privatul’ ĝuitan, kaj kion gajni

krom pompon, krom pompon ĝeneralan?

En la elizabeta Anglujo sinkas jam la koncepto pri reganto ĉionpova, kiu regalas sian popolon per milita potenco kaj imperiisma riĉeco; oni spertis siakoste ke malforteco povas nestiĝi en la koro mem de la sistemo, en la reĝo, kiu estas homa kiel ĉiuj. La eŭropa baroko inaŭguras novan manieron rigardi la povon kiel malforton kiu trenas siajn regatojn al mizero.

El forma vidpunkto, Henriko esprimas sin, kiel kutime en Shakespeare, per bunta elokvento, kiun la traduko efike redonas. Kiel Antonio kaj Kordelia, ankaŭ Henriko paradas per la retoriko de kontraŭretoriko, kiam li svatas sin pri Katerina:

mi ne scias forvaporiĝi pro amo aŭ elĝemi elokventon, nek mi subtilas pri amdeklaroj – nur pri senornamaj ĵuroj, kiujn mi ne deklaras senpete kaj ne rompas eĉ petite (p. 149).

Plej bona oratoro (kiel diris siatempe ankaŭ Lapenna) deklaras sian malkompetenton pri retoriko; sed dementas lin la mirindaj metaforoj, kiuj ĉiupaŝe ornamas lian parolon. Se doni nur kelkajn ekzemplojn: la princojn li difinas «tendenoj de potenco mia» (p. 31); al la perfidintaj nobeloj li riproĉas:

kontraŭ vin mem turniĝas viaj celoj,

turmente kiel hundoj kontraŭ mastrojn (p.47);

kaj, reeĥe al la vortumo de Julieta, li rimarkas ke

bona koro, Kanjo, estas suno kaj luno – aŭ, pli precize, suno kaj ne luno, ĉar ĝi daŭre brilas sen ŝanĝo, sed restas fidela al sia vojo (p. 149).

Eĉ pli aŭdace metaforas la koruso, kiu tiel priskribas la antaŭpreparojn por la batalo:

Ĉeval’ al ĉeval’ defie kontraŭhenas,

pikante la orelon de la nokto (p. 92).

Kiel jam rimarkis Paul Gubbins en alia recenzo, la traduko de Tonkin estas ambicia: li celas konservi la irrapidon, «sen plilongigi la tekston por enŝovi ĉiun detalon» (p. 13). Tio havas kiel sekvon ke ekzemple en la laste citita versoparo pluraj ĝuindaj teksteroj perdiĝas (la originalo memorinde sonas: «steed threatens steed, in high and boastful neighs / piercing the night's dull ear»). Cetere, la elekto de Tonkin faciligas la legadon kaj verŝajne ankaŭ eventualan surscenigon.

Oni fakte devas agnoski la multajn meritojn de ĉi tiu Tonkina eldono de la ŝekspira dramo. La enkonduko estas eksterordinare altkvalita kaj informplena, donas profesiecan superrigardon pri la ŝekspira epoko, kaj ankaŭ konsideras la filmigojn de la teksto. Aparte impresis min la filologia skrupulo, kio maloftas en la esperantaj tradukoj: ni fakte havas ĉi tie ankaŭ skizon de la teksta historio, kaj informojn pri la versio, kiun Tonkin utiligis por la traduko. Lia tasko cetere ne estis facila, ĉar la ŝekspira lingvaĵo havas sian apartan pezon: kiel Tonkin mem rimarkas,

Shakespeare ŝarĝas ĉiun vorton per maksimuma signifopezo, kaj parto de la efiko de liaj dramoj estas tiu procedo de mensa malnodado, kiu kvazaŭ paralelas la malnodadon de la signifo de la intrigoj. Se la fina rezulto estas neklaro aŭ ambiguo, tio estas parto de la sperto: la francaj impresionistoj ja ne uzis fotoaparatojn kaj ne celis uzi (p. 13).

Sed ĝuste tiu intenseco de la ŝekspira teksto fariĝas dornoplena obstaklo por traduko, kiu sekvu la principojn de irrapido (pri kiu mi jam parolis) kaj de ĉiutaga vortprovizo:

la lingvaĵoj devas vivi, kaj sekve ili devas konsisti el vivigaj elementoj. Neologismoj laŭdifine ne estas parto de la uzata lingvo. Mi celis meti en mian tradukon vortojn, kiujn mi normale uzus, do ne la inkajn kreaĵojn de ies studoĉambro.

Meze de tiom da groteskaj tradukoj, kie la vantemo de la tradukanto pleonasme surŝutas la amon al la originalo, la tonkina modesto («poeto mi ne estas, nek pretendas esti») ŝajnas des pli simpatia; kaj cetere estas konate, ke Dante mem havis la saman principon (kiel modelon por la Komedio li siadire uzis la simplan lingvaĵon de la popolaninoj). Fakte seriozaj literatoroj scias, ke ne ekzistas aparta literatura lingvaĵo: ne la unuopaj vortoj/neologismoj difinas literaturon, sed la kunplektiĝo de iliaj semantikaj, fonetikaj kaj ideologiaj valoroj. Por redoni tiun reton, tradukisto devas antaŭ ĉio havi emocian rilaton al sia teksto; tio implicas ankaŭ modeston, admiron al la grandaj verkistoj, kiujn ni volas kiel eble plej rekte kaj fidele prezenti al alilingva publiko. Tonkin apartenas al ĉi tiu klaso de tradukistoj, kiuj profesiece kaj ĝuoplene redonas sian tekston, kaj ne emas pirueti per lingvotordaj kaprioloj.

Cetere, en multaj punktoj la amo al la teksto fariĝas, en Tonkin, inspiro al poeziplena Esperanto. Kaj li ne hezitas konfesi – eĉ iel fiere – ke cele al poluro li profitis la helpon de du el niaj plej elstaraj poetoj: Baldur Ragnarsson kaj Marjorie Boulton. La proksimeco de tiaj homoj, kaj la implicita, poeziiga ombrego de Shakespeare, certe inspiris Tonkin al laboro, kiun oni vere povas difini altnivele literatura, kaj ekzemplo vojmontra por nia tradukarto.

Aĉetu ĉe UEA


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi