URL: http://www.everk.it/index.php?protokolo-de-la-eva-jarkunveno-okazinta-en-tel-aviv-diman265on-la-30an-de-julio-2000



PROTOKOLO DE LA EVA- JARKUNVENO okazinta en Tel Aviv, dimanĉon, la 30an de julio 2000

 

Ĉeestis Anna Löwenstein, Wouter Pilger, István Ertl, Gunnar Gälmo, Gilbert Ledon, Elisabeth Schwarzer, Katarina Bodnarova, Alex Karkovsky, Jeĥezkel Malkin, Agneta Emanuelsson kaj Victor Arnold.

 

Spomenka Ŝtimec, sekretario de EVA, proponis la jenan tagordon:

 

Raporto pri la agado en 2000

Raporto de la kasisto

Filmado de verkistoj cele al akiro de arkivo pri niaj plej meritaj membroj

Novaj membroj

Diversaĵoj

 

1. Spomenka Ŝtimec informis ke William Auld denove estis rekandidatigita por Nobelpremio kaj ke ni devas persisti ripetante la proponon.

Estis prezentataj la rezultoj de la voĉdonado pri la projekto KIUJ ESTAS LA PLEJ INDAJ VERKOJ EL LA ESPERANTA LITERATURO? (aldonata al la raporto). En la raporto mankis la informoj kiom da homoj efektive voĉdonis. La enketo daŭras, la zagreba giĉeto estis unu el la punktoj kie eblis dum UK en Tel Aviv transdoni la enketilojn.

2. En la kaso de EVA troviĝas per la dato 000605 entute 1340.21 eŭroj, laŭ la konteltiro de CO.Oni diskutis la kotizon de EVA kaj konsentu ke ghi estu 50% de MJ kotizo lau nederlanda tarifo, kio estas 9,53 euroj. B-landoj lau la kategorio de UEA havu 50% kotizon de tiu sumo. Levixhis la diskuto, chu senpagan membriĝon de EVA havu membrojn el ekonomie tute malfortaj landoj, lau speciala peto de ĉiu membro. La decido pri tiu punkto ne estis alprenita kaj ĝi restis je la nivelo de la propono.

3.Krunoslav Tiŝljar el Zagreb pretus fari dokumentfilmon pri verkistoj kiuj kandidatiĝas por tia filmo. La prezo de 1 filmo estus inter 2000- 4000 DEM depende de la scenaro de la filmo, el tiu sumo la muntado kostas 800 DEM. EVA devus alvoki post Tel Aviv la verkistojn kiuj ĉeestos en Zagreb por interkonsenti, pri kiu ni farigu filmon. Proponata estas filmlongeco de 20 minutoj. Krom verkistoj, serĉataj estas ankaŭ intervjuistoj kiuj prepariĝu pri la temo kaj disponigu ĝin al la filmonto.

Aparte indas substreki ke Humphrey Tonkin proponis, dum UK en Zagreb lanĉi prelegserion pri E-literaturo, kiuj prelegoj eventuale same estus filmindaj per video. Pri tio necesus trakti kun la prelegontoj, se la membroj opinias tion inda.

4. Akceptitaj estis du novaj membroj: Gbeglo Koffi (Togo) kaj Peter Browne (Usono), ambaŭ kun subtenoj de Spomenka Ŝtimec kaj Gerrit Berveling. La propono de la afrika kandidato Matabaro Minani ne estis akceptita en Tel Aviv. Estis diskutita la propono de remembriĝo de Reinhard Haupenthal, sed li ne estis akceptita pro manko de dua membro por subteni la kandidatigon. La unua subteno venis de István Ertl. Oni konkludis ke la sinproponanto mem serĉu du subtenantojn por sia membriĝo.

Okazis diskuto ĉu necesus pliampleksigi la statuton de EVA per regulo pri kazo de insulto al membro. La regulo donu eblecon eksigi membron se necese. Oni ne findecidis tiun punkton ĉar necesus unue konsulti juriston.

Okazis diskuto kiel igi EVAn pli efika, iniciatita de W. Pilger. Oni konkludis peti Sten Johannson organizi diskutliston de EVA sur la reto. Necesas krei retadresaron, kaj inviti membrojn provizi siajn aktualajn retadresojn. Oni petu al UEA ke ĉe sia retpaĝo ĝi havu ligon al EVA. Gunnar Gällmo transprenis la taskon fari liston de aktivaj eldonistoj. István tuŝis temon pri problemo de lezo de aŭtoraj rajtoj, kiun li spertis pri sia traduko el Jules Verne.

 

Protokolis Spomenka Ŝtimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi