leonardo.jpg





Protokolo de la Jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio- EVA 2006

okazigita en Florenco, Italio la 4-an de aŭgusto 2006

.

Ĉeestintoj
Mauro Nervi, Tomasz Chmielik, Spomenka Štimec, Paul Gubbins, Franz-Georg Roessler, Ulrich Becker, Christian Rivière, Marie- France Conde Rey,  Miguel Gutierrez, Gerrit Berveling, Jean-Pierre Danvy, Gunnar Gällmo, Istvan Ertl, Nicola Ruggiero (membroj). 

Hideki Harada, Maciej Jaskot, Elisabeth Schwarzer, Michel Eliard, Werner Moller, Josef Doerr, Josip Pleadin, Nikolao Gudskov, Ruzena Vulkova, Ilona Sykona, Jiry Patera, Carlos Roells, Lena Leroy, Helga Farukuoye, Agneta Emmanuelsson, Roland Eriksson, Christian Declerck (nemembroj).

1. Prezidanto Mauro Nervi malfermis la kunsidon kaj bonvenigis la partoprenantojn.
En la salutparolado li informis ke finiĝis la mandato de la nuna Komitato kaj ke nun komenciĝas la elektoj. Li invitis la membrojn de EVA kandidatigi sin por la nova  komitato. Nervi klarigis ke liaopinie EVA atingis certan pinton kaj ke en la nuna statuta framo ĝi ne facile plukreskos. Li anoncis sian pretecon retiriĝi kiel prezidanto. Sed li ankaǔ informis ke li volonte daǔre prezidos ĝin, se la membroj elektos lin, kondiĉe ke la asocio per nova statuto transformiĝu. Pli detalajn ideojn pri transformo de EVA li traktis en aparta tagordero pri nova statuto.
 Nervi proponis la tagordon de la kunveno. Por la gvidantoj de la kunsido estis
elektitaj Mauro Nervi, Tomasz Chmielik, Spomenka Štimec.

 Tagordo:

 1. Bonvenigo de la Prezidanto
 2. Jarraporto de la sekretariino
 3. Kasista raporto
 4. Diskuto kaj aprobo de la Raportoj 
 5. Sinproponoj por la nova Komitato6. Retejo de EVA
 7. Statutaj ŝanĝproponoj
 8. Novaj iniciatoj de la membraro kaj planoj por la agado 2006-2007 (libera spaco por informoj kaj diskuto)
 9. Diversaĵoj

 2. Štimec prezentis la jarraporton  por la tempo post Vilnius en 2005 kaj ĝis Florenco 2006.  Ŝia Jarraporto estas konsistiga parto de la protokolo.

 3. Chmielik prezentis la kasistan raporton. La raporto de kasisto estas konsistiga parto de la protokolo.

4.Diskutoj:

       Gerrit Berveling  komentis la klopodojn de EVA kandidatigi nian dumvivan kandidaton por Nobelpremio pri literaturo William Auld.
      Franz-Georg Roessler  proponis nomojn de kelkaj verkistoj kaj eldonistoj kiuj ne membras en nia asocio kaj kiu eble aliĝus, se ili ricevus invitleteron (ekz. Herbert Mayer).
Štimec transprenas la taskon enketi ĉe kelkaj nemembroj.
Nervi komentis ke la  malsana membro Timothy Carr nepre klopodis pagi sian kotizon por 2006, eĉ se per poŝtkuponoj. Roessler starigis demandon ĉu ne estus necese doni al membroj iun konfirmilon pri membreco. La demando restis malfermita, sed oni esprimis la intencon realigi tiun proponon se ĝi ne montriĝos tro multekosta.
 Gunnar Gällmo proponis ke aldone al nia retejo oni havu diskutgrupon. Nervi respondis ke la gastlibro jam donas eblecon de diskutoj, tamen li transprenas la taskon realigi retan diskutgrupon de EVA antaǔ la venonta septembro.
 La raportoj estis akceptitaj per plimulto kun unu sindeteno, neniu kontraǔ.

 5. Nervi invitis al sinproponoj por la nova komitato.

 Konfirmis sian kandidatigon Paul Gubbins, István Ertl, Nicola Ruggiero, Tomasz Chmielik, Spomenka Štimec. Štimec antaǔe skribe informis ke ŝi volonte transdonus la sekretarian laboron al iu alia membro preta eklabori. Mauro  Nervi informis ke li ne volas rekandidatiĝi por la prezidanteco de la Asocio en ties nuna formo. Liaoponie la verkista asocio devus havi ene de Universala Esperanto-Asocio alian pozicion ol ekz. fervojista asocio aǔ kata rondo. Por ke EVA fariĝu alia asocio ĝi devus havi alian nivelon. Li viziis tute konkrete Literaturan Akademion de Esperanto. Florenco estas la plej taǔga kadro por la ektransformiĝo de nia asocio. Nenio malhelpas por ke ni fariĝu pli ol faka asocio de UEA. Ni klopodu okaze de kvaronjarcenta jubileo de EVA en Roterdamo 2008 fini nian transformiĝon.
 La tagordero pri Sinproponoj de novaj komitatanoj fermiĝis per konkludo ke oni akceptas sinproponojn de membroj per adresoj de prezidanto kaj sekretario ĝis la 30-a de septembro 2006. Balotiloj poste atingu membrojn poŝte. Diskutoj pri nova Statuto kaj transformiĝo daǔras ĉe Punkto 7.

 6. Retejo de EVA www.everk.org

kiu en la lasta jaro havis ĉ. 5000 unuopajn vizitantojn estu, interalie, la rimedo kie evoluos la transformiĝo de Esperantlingva Verkista Asocio. La retejo havis 15.000 paĝenŝutojn.

 7. Statutaj ŝanĝproponoj

  Nervi anoncis la bezonon pri ŝanĝo de nia Statuto. En la Statuto necesas ŝanĝi celojn kaj manierojn de aniĝo. Same kiel la Akademio de Esperanto okupiĝas pri la lingvo, tiel nia  estonta Literatura Akademio de Esperanto okupiĝu pri la esperantlingva literaturo. Nervi proponas starigi honoran membrecon en nia estonta Statuto, starigi dumvivan membrecon, krei EVA-premion, krei liston de tradukendaj verkoj el Esperanto nacilingven, zorgi pri reeldono de verkoj ne plu haveblaj. Nia literatura memoro estas gardenda; gravas konservi nian tradicion. Oni devas stimuli literaturan kritikon, kiu nun en akademia formo apenaǔ ekzistas. Ni komencu pli intense flegi ĝin.
 Marie-France Conde Rey nome de Esperanta PEN bonvenigis estontan kunlaboron inter la du asocioj, kaj esprimis la opinion ke Esperanta PEN feliĉe akceptos komunan laboron kun estonta Literatura Akademio en la intereso de la esperantlingva literaturo.
 Pola ĉeestanto komentis gravecon de tradukoj el Esperanto: pola reĝisoro gajnis Oscar por L'Appar la Antikristo, verko originale verkita de hungaro Endre Toth en Esperanto kaj tradukita polen.
 La diskutoj kadre de la temo Statutŝanĝo kuraĝigis Mauron Nervi rekandidatiĝi por la posteno de prezidanto de EVA kaj gvidi la asocion en la nova mandato al ties tranformiĝo al Literatura Akademio de Esperanto.

 8. Novaj iniciatoj de membroj

Gunnar Gällmo informas pri okazigo de Unua internacia kongreso de verkistoj kaj tradukistoj en Stokholmo, okazonta en 2008 je iniciato de Sveda Verkista Asocio. Gällmo, Nervi, Ertl estas la membroj efektivigontaj la kunlaboron inter EVA kaj la Kongreso.

9. Diversaĵoj

Josip Pleadin el Kratio prezentis Leksikonon de Esperantlingvaj Verkistoj eldonita sub la nomo Ordeno de  verda plumo en 2006. En la verko li kolektis biografiojn de 901 verkistoj kun 500 fotoj. (Korektojn kaj kompletigojn  (ankaǔ mendojn) akceptas la eldonejo grafokom@kc.htnet-hr.)

 Prezidanto Mauro Nervi fermis la kunsidon je la 12.50.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)