zamenhof.jpg





Protokolo de la jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio - EVA okazigita en Montpellier, la lundon, la 3-an de aŭgusto 1998 kun ĉ. dudeko da ĉeestintoj

Tagordo>


1. Bonvenigo de la prezidanto
2. Raporto pri la elektoj
3. Jarraporto
4. Kompletigo de la jarraporto
5. Informoj pri la agado de Sten Johansson
6. Propono pri la Nobelpremio por la Esperanto-verkisto
7. Debata temo> 10 la plej indaj verkoj en Esperanto
8. Literaturaj rubrikoj en "Monato"
9. Diversaĵoj

1. Gerrit Berveling, la prezidanto de EVA bonvenigis la ĉeestantojn kaj Spomenka Štimec, sekretario prezentis la proponitan tagordon kaj la jarraporton. La raporto de la kasisto Paul Peeraerts bedaŭrinde ne alvenis ĝustatempe, tial ĝi nun estas aldonata al la protokolo.

2. Spomenka Štimec raportis ke reage al la dissenditaj balotiloj revenis 21 ĉefe el Europo, sed ankaŭ el Azio kaj Amerikoj. La komitatanoj gajnis jenajn voĉojn>
 

Marjorie Boulton 19,
 
Gerrit Berveling 20,
 
Jorge Camacho 18,
 
Istvan Ertl 18,
 
Paul Gubbins 17,
 
Paul Peeraerts 14,
 
Trevor Steele 18 kaj
 
Spomenka Štimec 18.
Sekve ĉiuj krom P. Peeraerts estis akceptitaj en la novan komitaton. La nova komitato fotiĝis, bedaŭrinde la foto ne sukcesis tre klare. El la komitatanoj ĉeestis en la jarkunveno krom prezidanto kaj sekretario, Jorge Camacho, Istvan Ertl, Paul Gubbins, Trevor Steele dum Marjorie Boulton samtempe estis okupata per alia kongresa tasko. En bona etoso la nova komitato transprenis la taskojn, kun danko al la antaŭa komitato per kiu EVA 15-jariĝis.

4. Post la dissenditaj jarraportoj venis la komentoj> informo de Claude Piron pri lia nove eldonita verko "Tien", plendoj de Johan Hammond Rosbach pri malfacilo eldoni la manuskripton kiun malakceptis pluraj eldonistoj kaj Jacques Le Puil kiu anoncas kunlaboron kun la eldonejo KLEKS el Pollando pri lia nova elfrancigo "Higieno de l' murdisto".
Lina Gabrielli reagis al la plendo de Rosbach kun komento, ke ŝi iam ne povis eldoni lian verkon, sed nun kiam ŝia eldonejo pretus la verkisto ne plu reagis al la propono.

5. Spomenka Štimec prezentis al la ĉeestantoj la atingojn de Sten Johansson pri la TTT- paĝo de EVA - http//www.angelfire.com/de/everk kaj la novan retadreson de EVA eva@esperanto.nu.

6. Gerrit Berveling klarigas detalojn pri la grava iniciato de 3 esperantaj instancoj EVA, Esperanta PEN-Centro kaj Internacia Esperanto-Muzeo el Vieno por kandidatigo de verkisto kiu verkas en Esperanto por la Nobelpremio por literaturo en la jaro 1999. La iniciato por la lanĉo de la kandidatigo venis de la verkisto Manuel de Seabra. La kandidato por la premio estas William Auld. G. Berrveling prezentis la imponan bibliografion de William Auld ne nur kiel poeto kaj tradukisto sed ankaŭ kiel eseisto, antologisto, aŭtoro de lerniloj. Laŭ la plano la tri menciitaj instancoj komune prezentos la kandidatigan leteron en la angla kaj sveda lingvoj, kun la akompana dosiero kun la kovrilpaĝoj de la ĉefaj verkoj de William Auld.
Pri la temo okazis vigla diskuto. Istvan Ertl komence trovis la ideon troiga. Georgo Handzlik el Pollando atentigis, ke la lasta Nobelpremio al la pola poetino okazis kvankam ŝiaj verkoj en la angla traduko nur malabundis. Manuel de Seabra substrekis, ke pluraj verkistoj (Gabriela Mistral) ricevis la Nobelpremion pro eksterliteraturaj kialoj. Liaopinie gravas, ke la Nobelkomitato akceptu la kandidatigon rilatanta al la verkado en Esperanto ĉiun jaron. Tiu ago helpos konsciigi kaj la Nobelkomitaton kaj nin mem.
La diskuto finiĝis per ŝarĝo de la prezidanto Berveling entrepreni finajn paŝojn kaj efektivigi la kandidatigon, kunlabore kun la aliaj organizoj.

La kunlaboro de EVA kaj PEN en la punkto pri la Nobelpremio estas la unua
kunlaboro inter la du organizoj.

Pro la eluzita termino kaj neceso forlasi la salonon, la lastaj punktoj de la tagordo estis traktitaj en malpli ampleksa rondo de ĉeestantoj en la angulo de la manĝejo.

7. Okazis vigla debato surbaze de la letero de renato Corsetti al Manuel de Seabra kun invito kunmeti liston de dek plej signifaj verkoj en Esperanto. Manuel de Seabra prezentis sian liston kaj siajn kriteriojn. Okazis vigla diskuto, ĉu necesus post la listo de Auld krei aliajn listojn kaj per kiaj kriterioj. Konklude oni konstatis, ke ĉiu membro, kiu volas partopreni faru sian proponon de la propra listo, por tiel ricevi la liston de la plej signifaj verkoj en Esperanto.

8. Gerrit Berveling prezentis ke en "Monato" okazas krizo pri la redaktoro de la literaturaj rubrikoj post kiam William Auld retiriĝis el la posteno post 19 jaroj da kontinua laboro. Ĉu EVA povus helpi? Estis decidite, ke ne eblas transpreni tiun taskon. La membroj akceptis informon ke helpus al "Monato" se verkistoj estonte pli ofte kontribuus en la rubriko prozo kaj poezio.

9. Dum la kunsido oni prezentis du broŝuretojn Poezio Internacia, enhavantaj francigojn de poemoj originale verkitaj en Esperanto. La francigon prizorgis Jean-Pierre Danvy. La broŝuretoj estis distribuitaj senpage okaze de la 15a jubileo de EVA. Ilin prizorgis Gerrit Berveling kaj S. Štimec. Liven Dek sin proponis por volontuli venontjare kadre de simila projekto en Berlino.
Okazis pluraj aliaj diskutoj pri kiuj ne estis atingitaj specifaj starpunktoj.
Estis elektita nova membro> Liven Dek.

10. Estis esprimitaj gratuloj al Trevor Steele okaze de la anglalingva eldono de lia verko "Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen" kaj al Ralph Harry pro lia laboro en diplomatiaj rondoj, kio rezultis per bonaj ĉapitroj pri Esperanto en la libro "Diplomacio" - lernilo por Diplomata Akademio en Kroatio.




protokolis Spomenka Štimec

Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)