URL: http://www.everk.it/index.php?protokolo-de-la-jarkunveno-de-esperantlingva-verkista-asocio-okazinta-en-pekino-la-29an-de-julio-2004



Protokolo de la Jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio okazinta en Pekino la 29an de julio 2004

 

La kunsidon ĉeestis la jenaj membroj-verkistoj: Laŭlum, Anna Lowenstein, Paul Gubbins, Spomenka Štimec, Gunnar Gällmo, Christian Rivière, Shi Chengtai, Hu Guozhu, Boris Kolker, Maeda Sigeki, eldonisto Mine Yositaka, recenzisto Nikolao Gudskov kaj deko da observantaj kongresanoj, inkluzive de la nova vicprezidanto kaj estrarano pri kulturo Claude Nourmont.

            Antaŭ la Jarkunveno ni omaĝis al ĉina membro Li Shijun, plumnome Laŭlum okaze de lia fruktodona 65-jara laboro por Esperanta literaturo kaj  gratulis lin por la nova eldono: la ĉefverko de la ĉina tradicia literaturo "Ĉe  akvorando". Tiu verko en 3 volumoj kun pli ol 1800 p. kaj kun ĉ. 800 poemoj estas la krono de la traduka laboro de Laŭlum. Li prezentis sian laboron al la publiko kelkvorte kaj S. Ŝtimec atentigis ke li estas verŝajne la sola membro de EVA al kiu poŝto omaĝis per speciala koverto, okaze de lia 80a vivojaro.

            Post la bonvenigaj vortoj, S. Ŝtimec transdonis salutojn de la prezidanto Mauro Nervi kun pardonpetoj ĉar li ne povis persone ĉeesti. Apartan saluton de la jarkunveno oni sendis al la ĉina komitatano de EVA Mao Zifu, kiu ne povas esti inter ni. Post la enkonduka  prezento de Laŭlum, kunsidon gvidis: Anna Lowenstein, Spomenka Ŝtimec, Paul Gubbins.

            La tagordo estis akceptita sen plivastigo de traktendaj temoj:

 

Punkto 1. Prezento de jarraporto 2004,  prezentis sekretario Spomenka Ŝtimec;

Punkto 2.Prezento de Kasista raporto 2004,  la skriban raporton de la EVA-kasisto Tomasz Chmielik prezentis Anna Lowenstein;

Punkto 3: Diskutoj pri jarraportoj. Reage al la kasista raporto Gunnar Gämlle plendis pri malrapida reago de CO pro kio multaj enpagoj longan tempon restas neregistritaj de kasisto. Spomenka Ŝtimec atentigis ke estus bonvene ke ĉiu membro kiu pagas kotizon sendu pri la enpago mem sciigon al la kasisto. Konsilindas krei klarajn instrukciojn pri pagmanieroj ĉe la ttt-ejo de EVA. La aktuala kotizo 2004 estas 10 euroj. Oni pagas ĝin al uea-konto evax-h. Aparte ŝi akcentis ke kotizpagaj problemoj ne devus estu obstaklo ke iu fariĝu membro de EVA aŭ ne, ĉar EVA havas propran fondaĵon por helpi membrigi je aparta demando membrojn el la landoj kun malforta ekonomio. Konsilo: en ttt-ejo www. everk.org  aperu klaraj informoj: kiel tia membro povus aliĝi.

 

Planoj  2004-2005:

Paŭlo Gubbins laŭdis la programon "Aŭtoraj duonhoroj" kiuj disvolviĝas en Libroservoj dum UK kaj proponas ke dum la venontaj UK ni dediĉu tiajn duonhorojn al nia literatura pasinteco kaj prezentu la aŭtorojn kiuj ne ĉeestas la Kongreson. Estus bone tian literaturan programon ligi al Esperantologia konferenco. Gubbins pretas sin ŝarĝi por esplori

pri la eblecoj de tiaj literaturaj eroj por 2005, esperante okazigi Literaturan konferencon en daŭro de almenaŭ 3 horoj.

Spomenka Ŝtimec cirkuligis la 160-paĝan mansukripton de la estonta Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj kaj invitis la ĉeestantoj korekti kaj kompletigi siajn paĝojn kaj diskonigi la projekton inter la membroj. Aparte ŝi petis helpon por akiro de aktualaj informoj el lastatempaj bibliografioj de verkistoj. La verko kiu nun cirkulis estas nur ĝermo de la projekto kaj ĝia fina aspekto dependos de kunlaborantoj.

Boris Kolker aparte atentigis ke mankas al ni verko pri historio de esperantlingva literaturo kaj tia leksikono povus helpi krei la prihistorian libron.

Paul Gubbins prezentis grandan projekton pri dramoj en Esperanto, pri kiu li helpas al Marjorie Boulton. Ŝi esploras originalajn teatraĵojn en Esperanto kaj atingis kolekton de ĉ. 300! Gubbins invitis la ĉeestantoj helpi en tiu esploro kaj disponigi nekonatajn teatraĵetojn por ke la studoĵOpovu aperi. Eble iam povus aperi ankaŭ elekto el ĉ. 300 originalaj teatraĵoj.

UEA estas informita pri la dramprojekto kaj petata helpi pri la eldono kiam la studaĵo finpretiĝos. (Li antaŭvidas esploradon de plia cento de originalaj dramoj.)

Nourmont salutis la laboron de EVA kaj  aparte akcentis la gravecon de tiu verko preparata.

 

Spomenka Ŝtimec cirkuligis du librojn, kiuj ilustras la rolon de Esperanto kiel lingva ponto: "7000 tagoj en Siberio" en la ĉina traduko de Shi Chengtai kiu aperis  ĉe la Ĉina Eduka kaj Scienca kultura eldonejo en Ĉinio en 2004 kun ĉinlingvaj informoj pri UEA, SAT kaj EVA.

La dua prezentita libro venis el Japanio: kroata infanlibro "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ" de Ivana Brliĉ-Maĵuraniĉ japanigita de Sekaguchi Ken.

 La projekto pri Esperanto lingvoponto al la ĉina daŭras. Shi Chengtai kunlabore kun Hu Guozhu preparas tutan serion de 6 infanverkoj el la kroata literaturo. La verkoj estas nun tradukataj en la ĉinan kaj espereble eldonota estontece.

 

Oni prezentas al la publiko Shi Chengtai kaj Hu Guozhu, ĉinajn agemajn tradukistojn, kiuj la unuan fojon partoprenas en Jarkunveno de EVA.

Hu Guozhu estas elektita la nova membro de EVA (subtenantoj: Spomenka Ŝtimec, Shi Chengtai, Anna Lowenstein.) La publiko kun miro aŭdas pri lia laboro : nepovante havigi Esperantlingvajn librojn, li mane kopiis plurajn trezorajn verkojn, eĉ kun desegnaĵoj. Ni havis la okazon vidi "Esperantan Antologion" kaj "Floroj de l' malbono"." Fonto" dediĉis al li specialan numeron en Februaro 2003.

Aperis propono ke plia membro de EVA fariĝu s-ino Marie Terance Condé Rey.

Ŝin al EVA proponas Christian Rivière. Por fariĝi akceptita membro s-ino Condé Rey bezonas pliajn du subtenantojn inter la membroj de EVA.

Germana kongresano atentigis ke verkistino Marie Hankel, la iama reĝino de "Floraj Ludoj" en Barcelono, kaj la unua prezidanto de  Esperantlingva verkista asocio, dank' al la persista laboro de dresdenaj esperantistoj, ricevis sian straton en Dresden en aŭgusto 2003! La festo por honori ŝin okazos en oktobro en Dresden, Germanio. Ŝi probable estas la sola verkisto en Esperanto kiu havas sian straton.

Nome de EVA oni dankas al esperantistoj en Dresden pro la prizorgita strato kaj omaĝfesto.

 

 

            Diversaĵoj:

            Ĉar restis abunda tempo, ni havis okazon prezenti la ĉeestintajn verkistojn: Boris Kolker, Gudskov, Hu Guozhu, Anna Lowenstein, Paul Gubbins.

            Estis aparte interese aŭdi informojn de Paul Gubbins, kiu interalie raportis pri la aktuale lasta literatura laboro de William Auld: li komencis traduki "Pikvikon" de Cahrles Dickens. El ĉ. 50 ĉapitroj li tradukis eble 12 kaj "retiriĝis en sian literaturan ripozon". Grupo da britaj esperantistoj transprenis la torĉon por finkompletigi la traduklaboron.

 

            Fine de la kunsido alvenis Renato Corsetti por informi ke aperis anonima fondaĵo en Libroservo el kiu aziaj esperantistoj el landoj kun malforta ekonomio rajtas senpage preni librojn ĝis elĉerpiĝo de la Fondaĵo, pri kio EVA-komitato helpu en la kongresejo, kio plezure estis farita. Estis agrable kongresi en la lando kie legantoj avidas legaĵojn.

 

            La Jarkunveno finiĝis en  tre optimisma etoso.

 

            Protokolis Spomenka Ŝtimec

 

 

            Postjarkunvenaj notoj:

 

            1.Elkorajn gratulojn al nia komitatano Paul Gubbins pro 3 gajnitaj premioj en la drama branĉo ĉe la pekinaj  Belartaj Konkursoj 2004.

            2. Elkorajn gratulojn al nia membro Marjorie Boulton okaze de premio Deguchi 2004.

            3. Elkorajn gratulojn al ĉina verkisto Bakin,  prezidanto de ĉina Verkista Asocio okaze de 100 vivojaro en 2004!

 

            Eroj por eventuala iama statutkompletigo:

            1.Ĉu EVA ne devus en sian statuton enkomponi honoran membrecon ekz. kiu honorpatronas ĉe UEA havu honoran membrecon en EVA (Bakin?, Chen Yuan?)

            2. Ĉu ne eblus establi dumvivan membrecon, kiu egalvaloru al ekz. 20-jaraj kotizoj?

(Tiun proponon starigas nia nova membro Eugeno de Zilah.)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi