URL: http://www.everk.it/index.php?protokolo-de-la-jarkunveno-de-esperantlingva-verkista-asocio-okazinta-en-zagreb-la-23an-de-julio-2001



Protokolo de la Jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio okazinta en Zagreb la 23an de julio 2001

 

Ĉeestis29 personoj - Ivo Borovecki, Lucija Borĉiĉ, Gunnar Gallmo, Ralph Harry, Albreĉt Kronnenberger, Jean-Pierre Danvy, Georgo Handzlik, Maria Julia Cardenas Capiro, Vilhelmo Lutermano, Ŝeila Spielhofer, Walter Spielhofer, Maria P. Almada, Ĉristian Riviera, Maritza Gutierez Gonzalez, Eddy Raats, Leval Andre, Conde Rey Marie France, Julia Sigmond, Roessler Franz/georg, Ertl istvan, Bill Maxy, Viktor Pajuk, Rudolf Skoruppa, Nikolao Gudskov, Ivo Pŭariĉ, Arnodl Viktor, Stanislav Mandrak, Lena Karpunina.

La kunsidon gvidis membroj de la prezidantaro> prezidanto de EVA Gerrit Berveling kaj Tomasz Ĉmielik, kasisto kun sekretario Spomenka Ŝtimec, kiu protokolis.

 

Tagordo

 

1. Bovenigaj salutvortoj
2. Raporto pri la laboro de EVA
3. Raporto de la kasisto
4. Lanĉo de la nova libro MONDOJ de la eldonejo KLEKS
5. Diversaĵoj

 

La Prezidanto de EVA resumis la ĉefan agadon en 2001. EVA gvidis kandidatigon de William Aŭld por la Nobelpremio pri litertaŭro 2001 kaj malfacile kunlaboris kun la Esperanta PEN-centro pri la kandidatigo ĉar ties prezidanto Istvan Nemere informis ke li ne plu povas partopreni en la kandidatiga laboro por Nobelpremio. La ĉeestintoj povis vidi tiusencan leteron de Nemere de la 24a de oktobro 2000. Tial estis perdita multa tempo antaŭ ol kandidatigi Aŭld. La kandidatiga letero de Nemere fine tamen alvenis kun malfruo ĉar la kandidatiga letero devas atingi Nobelkomitaton la 1an de februaro de la koncerna jaro. Berveling klarigis ke en la kandidatigo por 2001 partoprenis nur EVA kaj Internacia Esperanto Muzeo el Vieno.

En la diskutoj leviĝis opinio ke necesus plue kandidatigi Aŭld por la Nobelpremio. Isvan Ertl krome levis la demandon pri la problemo de aŭtoraj rajtoj lige al piratado de lia traduko de Jules Verne fare de EsperanTa Radikala Partio. La diskuto akcentis ke necesas pli aktive varbi novajn membrojn kaj kiel novaj kandidatoj estis proponitaj kaj tuj akceptitaj Georgo Handzlik, eldonisto de la pola eldonejo KLEKS kaj Lena Karpunina el Rusio. Kandidatigis por membrigi en EVA Franz Georg Roessler, kiu serĉas 3 subtenantojn.

Tomasz Ĉmielik prezentis kasistan raporton el kiu videblas ke en la konto de EVA troveblas 1526,86 eŭroj. Estis decidita la kotizo por 2002 de 9.5 eŭroj, respektive 4.75 eŭroj por membroj el ekonomie malfortaj landoj. Verkistoj kiuj volas membri sed havas malfacilojn pagi siajn kotizojn bv. sin turni al Ĉmielik. Li samtempe informis ke Georgo Camaĉo petis retiriĝon de la asocio. Oni proponis pagi la kotizon al Probal Daŝgupto el adopta kaso.

Rilate la estontan laboron, apartaj diskutoj rilatis al elektoj. Necesas organizi elektan komisionon kiu dum 2001organizu skribajn elektojn. Gerrit akcentis ke li neniel plu povas gvidi la asocion. Tomasz Ĉmielik esprimis pretecon kandidatiĝi por la prezidanto. Necesas enketi inter aliaj membroj por trovi pliajn homojn por la prezidantaro. Unu el la taskoj estas ankaŭ adapto de Statuto de EVA.

En la centro de la kunsido estis la nova libro eldonita ĉe KLEKS en Pollando kun aŭspicio de EVA. temas pri la noveloj de 50 aŭtoroj, kiuj kandidatis por la verko. Fine estis elektitaj 34 originalaj rakontoj de 30 esperantlingvaj verkistoj el 5 kontinentoj. La eldonkvanto estis 500 ekz. Inter la aŭtoroj troviĝas 5 debutantoj.

La ĉeestintaj aŭtoroj ricevis ekzempleron de la verko kaj specialan porokazan laŭron de KLEKS. KLEKS anoncis plian libron por Fortaleza kaj invitas aŭtorojn partopreni.

Ralph Harry el Aŭstralio informis ke li havas projekton por helpi al aŭtoroj per INTERNACIAJ CITAĴOJ. Temas pri projekto VORTOJ KUN FLUGILOJ. Li estis petita kontakti Sten Johannson por prezenti la verkon ĉe la paĝo de EVA.

Protokolis Spomenka Stimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi