leonardo.jpg





Protokolo de la Jarkunveno de EVA en Jokohamo

Protokolo de la Jarkunveno de EVA en Jokohamo


okazinta la 9-an de aǔgusto 2007 en Jokohamo en Pacific-Jokohama Hall je la 12.30.


Ĉeestis la membroj Gerrit Berveling, Marie-France Condé- Rey, István Ertl, Gunnar Gällmo, Paul Gubbins, Anna Lowenstein, Spomenka Štimec kaj pluraj kongresanoj-observantoj.

Tagordo

1. Bonvenigo de la Sekretariino
2. Jarraporto
3. Kasista Raporto
4. Diskuto kaj aprobo de la Raportoj
5. Retejo de EVA
6. Nobel-kandidato kaj eldono de Kolektitaj Poemoj kaj Eseoj de Baldur Ragnarsson
7. Disdono de Statutpropono por la estiĝonta Literatura Akademio
8. Novaj iniciatoj de la membraro kaj planoj por la agado 2007-2008 (libera spaco por informoj kaj diskutoj)
9. Diversaĵoj


1. Spomenka Štimec bonvenigis la ĉeestantojn.

2. Jarraporto
S. Štimec prezentis la Jarraporton por la periodo 2006-2007.

3. Kasista Raporto

4. S. Štimec voĉlegis la kasistan raporton de Tomasz Chmielik por 2007.

5. Diskutoj pri la raportoj:
Štimec kompletigis la Jarraporton informante pri grava literatura programo dum la UK en Jokohamo: la 5-an de aǔgusto, la prestiĝa japana poeto TANIKAWA Shuntarō partoprenis kun István Ertl kaj Spomenka Štimec, helpe de la japanaj tradukistoj IZUMI Yukio kaj KITAGAWA Hisasi, sub prezido de USUI Hiroyuki, en du-hora literatura programo „Renkontiĝo de poetoj japana kaj Esperanta“. Aparta broŝuro estis eldonita okaze de la evento. Kvindek civitanoj de Jokohamo alvenis por aǔdi poezion de TANIKAWA. (S. Štimec en la programo anstataǔigis la malsanan Geraldon Mattos.)
Gerrit Berveling petis kompletigi per la informo ke en aǔgusto 2006 forpasis nia nederlanda membro Wouter Pilger.
Gunnar Gällmo kompletigis la informon pri la Nobel-kandidato Baldur Ragnarssson per aldonaĵo: „verkas ankaǔ en la islanda“.
István Ertl kompletigis la Jarraporton per subtena enpago de 10.000 enoj al la kaso de EVA.

6. Retejo de EVA
Pluraj membroj interesiĝis kial nia nova adreso estas www.everk.it. Ertl klarigis ke iu ŝtelis nian antaǔan adreson www.everk.org kaj postulas pagon. Lowenstein interesiĝis kiom estas postulata, sed neniu sciis la respondon.

7. Nobel-kandidato kaj eldono de Kolektitaj Poemoj kaj Eseoj de Baldur Ragnarsson

Neniu komento estis pri la nova kandidato de EVA por Nobel-premio pri literaturo.

8. Novaj iniciatoj de la membraro kaj planoj por la agado 2007-2008
(libera spaco por informoj kaj diskutoj)


Štimec informis ke post la Jarkunveno en Florenco ĉiuj membroj ricevis dokumenton de la prezidanto Nervi pri Literatura Akademio de Esperanto: Statuto, versio 2.2. Ŝi distribuis kopiojn al la ĉeestantoj kun klarigo ke EVA, konforme al la konkludoj el Florenco, planas transformiĝon al Literatura Akademio de Esperanto dum la UK en 2008, okaze de la centa jubileo de UEA kaj 25-a jubileo de EVA.
Berveling informis ke li neniun dokumenton pri tio ĝis nun ricevis.
Lowenstein petis pli klaran informon per kio la nuna EVA diferencas de la estonta Akademio.
Ertl klarigis ke 1. Per la Akademio ni pli facile prezenteblas al ekstero. 2. Literaturon ni konceptas pli grava ol estas la fakoj de la ceteraj fakaj asocioj.
Gällmo komentis ke en Florenco tiu ideo estis traktita kaj ne finaprobita, kaj ke li persone estas kontraǔ la ideo, ke unu demokrata asocio estu malfondita kaj anstataǔe fondita iu elitisma asocio.
Ekestis vigla diskuto inter Ertl, Gubbins, Berveling kaj Gällmo i.a. pri la temo ĉu la dumviva membreco restu en la Statutpropono, samkiel pri voĉdonrajto (Gällmo: Membro rajtas pagi, ne rajtas voĉdoni.) Berveling petis forigi la artikolon pri la dumviva membreco kaj anstataǔigi ĝin per reelekteblo.

Post vigla diskuto aperis la jenaj konkludaj proponoj:
1) Oni daǔrigu diskuton dum duonjaro.
2) Oni dissendu paperan leteron al ĉiu membro kun propono pri elektebleco anstataǔ dumviva membreco. Ni donu al la membroj eblecon voĉdoni pri la transformiĝo de EVA al Akademio.
3) Juristo konsultu nian Statuton (propono de Marie-France Condé-Rey).
4) La Statuto de nia asocio havu artikolon ke reta voĉdonado estu akceptata.

Ertl proponis peri demandon al Esperanta Jura Asocio pri la juraj aspektoj de transformiĝo.






9. Novaj iniciatoj de la membraro kaj planoj por la agado 2007-2008
(libera spaco por informoj kaj diskutoj)

Lowenstein proponis ke en la retejo de EVA estu kolektitaj ĉiaj recenzoj. Ni donu al la legantoj eblon komenti la recenzojn.
Berveling informis ke en la pasinta somero en Plouézec li prelegis pri „Kristana kaj nekristana kulturo de Eǔropo“. Li ankaǔ informis pri nova eldono de Dante en Brazilo.


Protokolis S. Štimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)