URL: http://www.everk.it/index.php?raporto-pri-la-agado-de-eva-en-1998



Raporto pri la agado de EVA en 1998

EVA atingis la 15an vivojaron en 1998!


Eldonoj


Okaze de la jubileo kaj honore al UK en Francio EVA preparis du broŝurojn de la tradukoj de la Esperanta poezio al la franca lingvo de Jean-Pierre Danvy, redaktitaj de Gerrit Berveling kaj Spomenka Štimec respektive.

Aranĝoj


En Ĉinio EVA aŭspiciis la literaturan aranĝon en Wuhan prizorgitan de Mao Zifu.
En Jugoslavio en oktobro 1998 okazos en la urbo Subotica Tagoj de Tibor Sekelj kun la aŭspicio de EVA. Spomenka Štimec prelegos pri Tibor Sekelj - Pioniro de la dua jarcento de Esperanto. La aranĝo okazos lige al la deka datreveno de la forpaso de Tibor Sekelj, la fondinto de EVA.

Iniciato> Nobelpremio por verkado en Esperanto


Laŭ la inciato de la kolego Manuel de Seabra estis esploritaj la eblecoj por proponi kandidaton por la Nobelpremio por verkado en Esperanto. La kandidato estas William Auld. Tiu grava kaj vastsignifa iniciato estos traktota dum la jarkunveno de EVA en Montpellier.

Premio al Marjorie Boulton


La prestiĝa literatura premio FAME estis ĉi-jare atribuita al Marjorie Boulton, nia vicprezidanto. Elkorajn gratulojn pro la rekono!

Financoj

 

La konto de EVA ĉe UEA estas evax-h. La jarkotizo de EVA por 1998 estas 21 guld.
Nur malmultaj kolegoj pagis la kotizon en 1998, pri kio vi ricevos apartan raporton de la kasisto Paul Peerarts en Montpellier. En la konto de EVA nun troviĝas 2857 guld. ĉefe el la postlasaĵo de la siatempa premio Grabowski al EVA.

Balotoj por la nova komitato

 

La balotoj estis organizitaj skribe en junio 1998, laŭ la aldonita balotilo.
La rezultoj de la balotoj estos prezentotaj en Montpellier.

Membroj

 

La membrolisto de la jaro 1997 enhavis 73 membrojn, el kiuj 3 retiriĝis> Andreo Pettyn, Ada Csiszar, Adolf Stanura.
Aliĝis en 1998 Miguel Fernandez, Hektor Alos i Font, Abel Montagut (Hispanio) Lu Jixin, Shi Cengtai kaj Mao Zifu (Ĉinio), Josef Rumler (Ĉeĥio), Gonçalo Neves (Portugalio) Mike Sadler (Hungario), Paul Gubbins kaj Timoothy Carr (Britio) Sten Johansson, Bertil Nilsson (Svedio) , Kurisu Kei (Japanio), Trevor Steele (Aŭstralio).
La membroj estas petataj konfirmi al la sekretario siajn adresojn kaj aldoni aktualajn telefonojn, faksojn kaj retadresojn.
Entute membras 85 kolegoj, kvankam ne ĉiuj konfirmis sian membrecon per kotizo.

Jarkunveno


La jarkunveno de EVA okazos en UK en Montpellier la 3-an de aŭgusto 15.30 en la salono Stoep- Bowitz. Bonvenon al ĉiuj por antaŭenigi nian asocion!

Peto al la membroj


Kun la lastjara raporto estis sendita peto informi kiu verkis kion lastatempe. Vi trovos aldone tiun raporteton. Estas evidente ke nia literaturo estas nutrata de multaj diversaj plumoj kaj komputiloj kaj ke ĝi dependas de unuopaj inspiroj, talentoj kaj spronoj. EVA volonte notas aperon de ĉiu nova libro kaj ĝojas pri la sukceso de ĉiu kolego.

Dankon se vi informos kion vi publikigis en 1998!


EVA - ESPERANTLINGVA VERKISTA ASOCIO

sekretario Spomenka Štimec
Nova Ves 87
HR 10000 Zagreb
tel. fakso 385 1 4553 947
rete> esperanto@zg.tel.hr

Kion verkas nun niaj verkistoj?

Alvoke al la jara letero de la sekretario de EVA la jenaj verkistoj informis pri sia aktuala verkado:

Marjorie Boulton ŝatus finverki sian studon pri la Esperanta teatro. Laŭ la mendo de UEA ŝi revizias sian libron pri Zamenhof, preparante la novan eldonon.

Eli Urbanová eldonis ĉe KAVA-PECH sian poemaron Peza vino kun ĉeĥigo de Josef Rumler.

Rejna de Jong transdonis al FEL la tradukon de la nederlanda romano La penso de ĉiuj tempoj.

Trevor Steele atendas la anglan eldonon de Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen ĉe la Londona eldonejo Minerva.

Dante Bertolini pretigis por eventuala eldono la italigon de La sonetoj de Shakespeare.

Jana Cichová preparis seriojn da tradukoj el la ĉeĥa kaj publikigis kelkajn novajn poemojn en la gazetoj.

Lina Gabrielli koncentris siajn fortojn interalie por verki pri la historio de sia urbo.

Geraldo Mattos eldonis ĉe FONTO en Brazilo du komedietojn La servorajto kaj la Mortigo de sinjoro Alvaro kaj la tradukon el la portugala La supeo de la kardinaloj. Ĉe la sama eldonejo aperis La maskoj kaj Ĵuka Mulato. Temas pri la traduko de komedio respektive longa poemo de Menotti dei Picchia.

Spomenka Štimec redaktis Antologion de kroataj unuaktaj dramoj kaj pretigis noveletojn pri Aŭstralio La aŭstralia pupo. Nun ŝi redaktas antologion de primilita poezio En tiu terura horo. Ĉiuj tri eldonaĵoj de Kroatia Esperanto-Ligo.

Probal Daŝgupta "restas verkanta lantan romanon."

Adolf Staňura eksiĝis el EVA pro sia granda aĝo (83). Multan dankon pro lia kontribuo al la Esperanta literaturo.

Jen fasko da informoj, kiuj pruvas ke ni en diversaj partoj de la mondo daŭre nutras nian lingvon per diversaj inspiroj. Dankon havu la eldonistoj kaj la legantoj sen kiuj ne indus verki.

S. Štimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi